From Wikipedia, the free encyclopedia
Daryl Christine HANNAH (3a de Decembro, 1960)[1] estas usona aktorino kaj aktivulino por la medio. Ŝi faris sian kinan debuton en la supernatura hororfilmo de Brian De Palma nome The Fury (1978). Ŝi stelulis en variaj filmoj laŭlonge de la jaroj, kiel ĉe la roloj de Pris Stratton en scienc-fikcia agadfilmo de Ridley Scott nome Blade Runner (1982) kaj de Cathy Featherstone en la amafera komedio de Randal Kleiser nome Summer Lovers (1982), kiel la sireno Madison en la fantazia amafera komedio de Ron Howard nome Splash (1984), kiel Roxanne Kowalski en la amafera komedio Roxanne (1987), kiel Darien Taylor en la dramo de Oliver Stone nome Wall Street (1987), kaj kiel Annelle Dupuy Desoto en la komedi-drama Steel Magnolias (1989). En 2004, Hannah ricevis premion Saturn pro sia rolo kiel Elle Driver nome unuokula murdisto en la duparta agadfilmo pri batalartoj de Quentin Tarantino nome Kill Bill. En 2015, ŝi aperis en la serio de Netflix nome Sense8 kiel Angelica Turing.
Daryl Hannah | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Daryl Hannah | |||||
Naskonomo | Daryl Christine Hannah | ||||
Naskiĝo | 3-an de decembro 1960 (63-jaraĝa) en Ĉikago, Ilinojso | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Suda Kalifornio Francis W. Parker School (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patrino | Susan Metzger (en) vd | ||||
Gefratoj | Page Hannah (en) vd | ||||
Edz(in)o | Neil Young (2018–) vd | ||||
Amkunulo | John F. Kennedy, Jr. (–nekonata valoro) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro mediprotektulo reĝisoro produktoro televida produktoro filmproduktoro televida aktoro scenaristo aktoro modelo filmreĝisoro vd | ||||
Aktiva dum | 1978– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En sia privata vivo ŝi havis sinsekve rilatojn kun John F. Kennedy Jr. kaj la muzikistoj Jackson Browne kaj Neil Young.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.