Demokrito el Abdero

helena filozofo; fondinto de atomismo / From Wikipedia, the free encyclopedia

Demokrito, greke Δημόκριτος (naskiĝis ĉirkaŭ 460 a. Kr. ĉe Abdero (Trakio), mortis en 371 a.K.) estis helena filozofo, disĉiplo de Leŭkipo. Ĉefe memorita hodiaŭ por lia formuliĝo de Atomismo. Multaj konsideras Demokriton kiel la "patro de moderna scienco". Neniu el liaj skribaĵoj konserviĝis; nur fragmentoj estas konataj el lia vasta verkaro.

Quick facts: DemokritoΔημόκριτος, Persona informo, Familio...
Demokrito
Δημόκριτος
Bust_of_an_unknown_Greek_-_Museo_archeologico_nazionale_di_Napoli.jpg
Persona informo
Δημόκριτος
Naskonomo greke Δημόκριτος Dēmókritos
Naskiĝo 460 a. K.
en Abdera
Morto 371 a. K.
en Grekio
Religio ateismo [#]
Etno grekoj [#]
Lingvoj antikva greka [#]
Familio
Gefratoj Herodotus [#]
Profesio
Okupo filozofo matematikisto arthistoriisto [#]
Laborkampo filozofio [#]
Filozofo Thinking_man.png
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information_icon.svg
vdr
Close
Hendrik_ter_Brugghen_-_Democritus.jpg
Demokrito reprezentita en Arto laŭ tradicioj pri li, la Ridanta Filozofo, de Hendrick ter Brugghen - 1628

Li evoluigis teorion pri la konsisto de materio el atomoj, plej malgrandaj, nedivideblaj partoj. Lia argumento estis, ke ne eblas senfine dividi materion, ĉar tiam ĝi malaperus.

Nemulto estas sciata pri li, sed laŭdire li estis tre gaja homo kaj havas la kromnomon "la ridanta filozofo" kaj la moknomon "la falsa filozofo" (kontraste al Heraklito, "la ploranta filozofo", kaj, respektive, la "vera filozofo") kaj plej ofte estas prezentita en arto kun malbona rideto sur la vizaĝo. Laŭ tradicia onidiro, ke li blinde blindigis sian patron, tio estas nepensebla, precipe pro tio, ke lia patro verkis librojn kaj faris eksperimentojn, kio estis malfacile por li fari sen la funkcio de liaj okuloj.