Diana Rigg
From Wikipedia, the free encyclopedia
Diana Elizabeth Rigg DBE (naskiĝis la 20-a de julio 1938, mortis la 10-a de septembro 2020)[1] estis brita aktorino. Rigg rolis kiel Emma Peel en la televidserio La venĝantoj (1965-68). Ŝi rolis kiel Helena en Midsummer Night's Dream (Mezsomera noktsonĝo), Arlene Marshall en Evil under the Sun (Malbono sub la suno) kaj Olenna Tyrell en Ludo de tronoj. Ŝi ankaŭ ludis rolojn en teatroj.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
Rigg naskiĝis en Doncaster, Jorkŝiro kaj la Humbero, Anglio. Rigg fariĝis Komandoro en la Ordeno de la Brita Imperio (angle "Commander" aŭ CBE) en 1988. Ŝi fariĝis Damo Komandoro en la Ordeno de la Brita Imperio (angle "Dame Commander" aŭ DBE) en 1994.