Eŭklida distanco
From Wikipedia, the free encyclopedia
En matematiko la eŭklida distanco aŭ eŭklida metriko estas la "ordinara" distanco inter du punktoj, mezurebla per rektilo. Tiu distanco estas invarianta sub turnado (rotacio) de la koordinata sistemo, kio povas esti pruvita per ripetita apliko de la pitagora teoremo. Per uzo de tiu formulo kiel distanco, eŭklida spaco iĝas metrika spaco, eĉ hilberta spaco. Pli malnova literaturo nomas tiun metrikon pitagora metriko.