la sepa kaj vokala litero de la greka alfabeto From Wikipedia, the free encyclopedia
Eto (greke ητα; majuskle H, minuskle η) estas la 7-a litero de la greka alfabeto. En la sistemo de grekaj nombroj ĝi valoras ok. Oni prononcas ĝin longa e. El eto devenas la latina H kaj la cirila И. La lasta prononciĝas kiel "i" en la rusa lingvo kaj en ukraina lingvo alie, kiel guturalo, kiel y en la pola lingvo.
En novgreka lingvo la litero estas prononcata kiel [ˈita], kaj prezentas fermitan antaŭan nerondan vokalon /i/. En klasika greka, ĝi prezentis longan malfermitan mezan antaŭan nerondan vokalon /ɛː/.
La litera formo H estis originale uzata en plejparto de grekaj dialektoj por prezenti senvoĉan laringan frikativon /h/. En ĉi tiu funkcio, ĝi estis pruntita en la 8-a jarcento a.K. de la etruska alfabeto. De tie estis ellaborita la latina alfabeto kun ĝia litero H.
Oni uzas ĝin en fiziko por efikeco kaj dinamika viskozeco.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.