Ŝo (litero)
litero de kelkaj arkaikaj grekaj alfabetoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ŝo () estis litero aldonita al la greka alfabeto por skribi la baktran[1], kiu estis parolata en la historia regiono Baktrio. Ĝi verŝajne prezentis sonon similan al la Esperanta litero ŝ (IFA: /ʃ/). La nomo "ŝo" estas moderna; ĝia antikva baktra nomo kaj ĝia loko en la baktra alfabeta ordo estas nekonataj. Ĝi estas aspekte simila al la anglosaksa kaj islanda latin-alfabeta litero dorno (þ).
Remove ads
Komputiko
Ŝo estis aldonita al Unikodo en versio 4.0 (2003), en majuskla kaj minuskla signoj dizajnitaj por moderna tipografio.
- Majuskla Ŝo estas kodata kiel U+03F7.
- Minuskla ŝo estas kodata kiel U+03F8.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads