Psio (litero)

litero de la greka alfabeto From Wikipedia, the free encyclopedia

Psio (litero)
Remove ads

Psiopsi (majuskla Ψ, minuskla ψ) estas la 23-a litero de la greka alfabeto, kaj en grekaj numeraloj ĝi havas valoron 700. Kaj en la klasika greka lingvo, kaj en la novgreka, tiu ĉi litero indikas la sonkombinaĵon /ps/. En la greka, ĉi tiu konsonanto povas aperi en la silabkomenca pozicio: ekzemple, en la greka vorto "ψάρι" [psári], fiŝo. Tamen, en iuj lingvoj ĉi tiu kombinaĵo ne estas ebla kiel silabkomenca. En la latina lingvo, grekaj vortoj komenciĝantaj je psio estas transskribataj per ps-, sed eble ili reale estis prononcataj simple kiel [s...] kun antaŭa apenaŭ aŭdebla [p].

La litero eble devenis de la praktiko skribi sigmon super pio, tiel farante la kombinaĵon sola litero. Psio estis ankaŭ adoptita en la frua cirila alfabeto, vidu la artikolon "Psio (cirila alfabeto)". Ĉi tio povas esti ankaŭ pro tio, ke tiu ĉi litero, kaj en la minuskla, kaj en la majuskla formo, similas la tridenton, simbolon de Posejdono, la greka dio de akvo kaj oceano.

La litero psio estas kutime uzata en fiziko por prezento de ondofunkcio en kvantummeĥaniko, aparte en la ekvacio de Schrödinger kaj per angulkrampa notacio: . Ĝi estas uzata ankaŭ por prezenti la (ĝeneraligitajn) poziciajn statojn de kvantumbito en kvantuma komputado.

Psio estas uzata ankaŭ kiel la simbolo por la plurgama funkcio, difinita kiel

kie estas la gama funkcio.

La litero Ψ aŭ ψ povas ankaŭ esti simbolo por:

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads