Taŭo (litero)
litero de la greka alfabeto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Taŭo, majuskle Τ, minuskle τ (greka nomo Ταῦ [tau] aŭ [taf]) estas la 19-a litero de la greka alfabeto. En la sistemo de grekaj numeraloj ĝi havas valoron 300. En la greka nomo de la litero, la prononco de la kombinaĵo αυ ŝanĝiĝis de (verŝajna) antikva [au] al moderna [af].
![]() |
Pri la centra koncepto de taoismo, vidu tao. Pri aliaj signifoj, vidu Taŭo (apartigilo). |
La simboleco de la kruco estas koneksa ne nur al litero ĥio, sed ankaŭ al taŭo, la ekvivalento de la lasta litero en la fenica kaj la malnova hebrea alfabetoj, kun tio ke taŭo estis originale krucoforma.
En matematiko ĝi plej ofte estas uzata kiel simbolo de la nombro 2π ≈ 6.28.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads