![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5a/Euphorbia_esula.jpeg/640px-Euphorbia_esula.jpeg&w=640&q=50)
Eŭforbiacoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La eŭforbiacoj[2] (latine Euphorbiaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo malpigialoj (Malpighiales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 220 genrojn kaj preskaŭ 6500 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas eŭforbio[2].
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Euphorbia esula | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
eŭforbio Euphorbia L. | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Fermi
La plantoj de tiu familio estas herboj, arbedoj, arboj, kelkfoje similas al kaktoj. Lateksaj sekreciaĵoj, vejnoj oftas.
Inter la multaj specioj entenitaj, oni aparte trovas la maniokon (kiu donas tapiokon), la kaŭĉukarbon (kiu donas kaŭĉukon), la ricinon, aŭ ankaŭ la merkurialon.