Forto
fizika influo kiu tendencas igi objekton ŝanĝi moviĝon krom se kontraŭita fare de aliaj fortoj. Fundamenta termino en fiziko. / From Wikipedia, the free encyclopedia
En fiziko, forto estas io kio kaŭzas akcelon de libera korpo kun maso. La neta (aŭ rezulta) forto estas la vektora sumo de ĉiuj fortoj agantaj sur la korpon.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Forto (apartigilo). |
Forto estas vektora grando difinita kiel la rejto (infinitezima tempa proporcio) da ŝanĝo de movokvanto induktita en libera korpo kaŭze de kampo aŭ interago kun alia korpo, kaj tiel havas asociitan direkton. La SI unito por forto estas neŭtono.