From Wikipedia, the free encyclopedia
Garanhuns estas municipo, universitata urbego kaj diocezo de la brazila subŝtato Pernambuko. La grandurbo estas konata kiel "Suíça Pernambuka Svislando" pro ĝia plaĉa vetero dum somero kaj malaltaj temperaturoj dum vintro, nekutima en la regiono. Ĝi ankaŭ estas konata kiel "Grandurbo de Floroj" aŭ "Grandurbo de Pluveto".
Garanhuns | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 142 506 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 311 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 8° 53′ S, 36° 30′ U (mapo)-8.8902777777778-36.492777777778 [+] | ||
Alto | 896 m [+] | ||
Areo | 458,552 km² (4 585 5.2 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Garanhuns [+] | |||
Garanhuns situas sur altebenaĵo en orienta parto de la lando. Maceio kun Atlantiko troviĝas 120, Recife 198, Natalo (Brazilo) 374, Salvador de Bahio 506, Teresina 818, São Luís 1116, Braziljo 1458, Belo Horizonte 1464, Belém 1566, Goiania 1633, Nova Iguaçu 1711, Rio-de-Ĵanejro 1715, Campinas 1924, Guarulhos 1942, San-Paŭlo (urbo) 1952, Curitiba 2280, Campo Grande 2332, Manaus 2681, Porto Alegre 2805 km.
Garanhuns urbiĝis en 1879.
En plena municipo de Garanhuns oni okupiĝas pri agrikulturo (floroj, tomatoj, maniokoj, bredado de bovoj, kaj kokoj), turismo kaj komerco.
Garanhuns apartenas al la tropika klimato, kiu estas pli malvarma pro la supermara alteco. La averaĝa jara temperaturo varias inter 18-21 °C. Dum la brazila vintro la temperaturo falas ĝis 7 °C. Tio estas tre malvarma, ja la grandurbo estas nur kelkajn gradojn sude de la ekvatoro. Jare pluvas po 874 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter aprilo-julio.
Garanhuns havas flughavenon. El la urbego forkuras 5 vojoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.