From Wikipedia, the free encyclopedia
Garciotum estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Garciotum | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Montaro de San Vicente | ||
Poŝtkodo | 45643 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Germán Herradón Palomo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 171 (2011) | ||
Loĝdenso | 7,43 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 6′ N, 4° 39′ U (mapo)40.096944444444-4.6455555555556 [+] | ||
Alto | 547 m [+] | ||
Areo | 23 km² (2 300 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Garciotum [+] | |||
La termino "Garciotum" devenas el unuiĝo de du nomoj aŭ familinomoj, nome García kaj Fortún,[1] probable nomo de la persono aŭ personoj kiuj reloĝigis la zonon post la rekonkero. En 1996 ĝi estis nomigita kiel Garciotún.
La loĝanto nomiĝas Garciotunense. La censita populacio en 2011 estis de 171 loĝantoj kaj la denseco estas de 7,43 loĝ/km².
Garciotum estas situanta en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 547 m; je 73 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 23 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°5′49″ N 4°38′44″ Ok.
La municipo troviĝas situanta «sur monteto ĉe ties suda deklivo»[2] en la komarko de la Sierra de San Vicente kaj limas kun la municipaj teritorioj de Pelahustán, Nuño Gómez, Cardiel de los Montes, Castillo de Bayuela kaj El Real de San Vicente, ĉiuj de la provinco de Toledo.
Tra la teritorio fluas du rojoj nome Molinos kaj San Benito[2]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.
Garciotum naskiĝis kiel domaro de reboĝigo kies fondon realigis iu GARÇI FORTUN, nomo de kie devenis la aktuala nomo. En 1250 estis menciita la unuan fojon en la informoj fare de la kardinalo Gil Torres al episkopo de Ávila.
Garciotum, kun Hinojosa, El Real, Nuño Gómez kaj Marrupe estis domaroj apartenantaj al senjorlando jurisdikcia de Castillo de Bayuela, kies titolo de vilaĝo de senjorlando estis akirita la 12a de oktobro de 1393. La unua senjoro de la jurisdikcio estis Ruy López Dávalos, kaj poste la konestablo Álvaro de Luna, kaj post lia morto lia edzino Juana de Pimentel kiu proponis ĝin al filino María de Luna y Pimentel, kiu siavice edziniĝis al Iñigo López de Mendoza kaj tiele la senjorlando pasis al la familio Mendoza, poste Portocarrero kaj poste Dukoj de Híjar.
Ĉirkaŭ 1594 Garciotum havis 96 anojn, tio estas, 480 lokanoj.
La sendependo de Garciotum kaj kategorio de vilaĝo estis donata de la reĝo Filipo la 4-a la 21an de septembro de 1663, kiam li estis markiso de Montesclaros kaj Castillo de Bayuela Don Luis Fernández Portocarrero.
En la 18a jarcento, kaj laŭ la Catastro de Ensenada, Garciotum havis 51 anojn (255 lokanojn), kaj estis 59 domoj en la vilaĝo. Estis urbodomo, kalkoforno, komuna kverkarbaro, nombraj bienoj kaj fruktoĝardenoj, du muelejoj por faruno kaj unu por oleo kaj inter brutaro estis: 150 bovoj, 8 ĉevaloj, 550 porkoj, 340 ŝafoj, 270 kaproj kaj 235 abelujoj.
Meze de la 19a jarcento estis 50 domoj kaj lernejo por 8 infanoj kaj 12 infaninoj.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.