Georges Lemaître
belga, katolika pastro, matematikisto kaj fizikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Georges Henri Lemaître [ĵorĵ onRI leMETr] (naskiĝis la 17-an de julio 1894 en Charleroi, mortis la 20-an de junio 1966 en Loveno), estis belga pastro, astronomo, matematikisto kaj fizikisto kaj fondinto de la moderna kosmologio;
Georges Lemaître | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Georges Henri Joseph Édouard Lemaître |
Naskiĝo | 17-an de julio 1894 (1894-07-17) en Charleroi |
Morto | 20-an de junio 1966 (1966-06-20) (71-jaraĝa) en Loveno |
Tombo | Marcinelle New Communal Cemetery |
Lingvoj | franca • angla |
Ŝtataneco | Belgio |
Alma mater | Colegio Divina Pastora • Universitato de Kembriĝo • Masaĉuseca Instituto de Teknologio • Grand Seminary Mechelen |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | – |
Okupo | |
Okupo | kosmologo • matematikisto • katolika sacerdoto • universitata instruisto • fizikisto • teologo • astrofizikisto |
Liaj plej gravaj sciencaj meritoj baziĝas sur lia hipotezo pri la ekspanzio de la universo (nomatan praeksplodo, kiun li proponis en 1927) kaj sur liaj kontribuaĵoj al la ĝenerala teorio de relativeco kaj kosmologio.
Lemaître estis profesoro ĉe la Katolika Universitato de Loveno ekde 1960. De 1960 ĝis sia morto, li ankaŭ estis prezidanto de la Papa Akademio por Sciencoj, de kiu li estis membro ekde 1931.
En 2018 la Internacia Astronomia Unio (IAU) formale renomis la leĝon de Hubble en leĝo de Hubble-Lemaître pro la kontribuo de Lemaître ĉe la komenco de ĉi tiu leĝo[1].
La kvina Automated Transfer Vehicle de la Eŭropa Kosma Agentejo, destinita al la provizado de la Internacia Spaca Stacio ISS, estis nomata laŭ Lemaître. Ĝi estis lanĉita la 29-an de julio 2014.