konstelacio en norda ĉiela hemisfero From Wikipedia, the free encyclopedia
La Granda Ursino estas la tria plej granda konstelacio de tera ĉielo kaj estas sufiĉe fama. Ĝi estas tre facile distingebla pro la formo de kulero, plugilo aŭ ĉaro, kiun konsistigas ĝiaj sep plej lumaj steloj. Populare, tiuj sep steloj estas foje konsiderataj kiel propra konstelacio, nomata en Usono "La granda kulero", en Britio nuntempe "La plugilo", antaŭe tie kaj ankoraŭ nun en Skandinavio "La ĉaro de Karlo", en Hindio "La sep saĝuloj".
Granda Ursino | |
---|---|
konstelacio | |
Latina nomo | Ursa Major (genitiva Ursae Majoris) |
Mallongigo | UMa |
Imagata bildo | |
Najbaraj Konstelacioj
Drako • Ĝirafo • Linko • Malgranda Leono • Leono • Berenica Hararo • Ĉashundoj • Bovisto | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) | |
Rektascensio | 7h 58m 0s ... 14h 25m 0s |
Deklinacio | 29° 0' 0" ... 73° 30' 0" |
Areo | 1280 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 3 |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 6 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 1,7 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -61° ... 90° |
Latitudoj de plena videbleco | -17° ... 90° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Aprilo |
Historio | |
Unua priskribo fare de | Ptolemeo |
Jaro de unua priskribo | |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
Postaj ŝanĝoj | |
La du plej brilaj steloj de la Granda Ursino (Dubhe kaj Merak, α kaj β Ursae Majoris) indikas la vojon al la Polusa Stelo, α Ursae Minoris, en la konstelacio Malgranda Ursino.
Laŭ la helena mitologio[1], Kalisto estis unu el la preferitaj nimfoj de Artemiso. Kun la diino, ŝi ĉasadis. Iun tagon, Zeŭso vidis ŝin dormantan en arbaro kaj perfortis ŝin. Ĉar Artemiso rekomendis ĉastecon, Kalisto provis kaŝi la aferon sed, post kelkaj monatoj, ŝia gravedeco videbliĝis. Tiom furioza estis Artemiso, ke ŝi ekzilis Kaliston.
Kiam Kalisto naskis sian filon, Arkason, Hera malkovris la trompadon de sia edzo Zeŭso. La diino ŝanĝis Kaliston en urson.
En la nokta ĉielo, la Granda Ursino rondiras ĉirkaŭ la Polusa Stelo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.