From Wikipedia, the free encyclopedia
La Grandbeka buteo (Buteo magnirostris) estas relative malgranda rabobirdo troviĝanta en Latinameriko. Tiu voĉema specio estas ofte la plej komuna rabobirdo en siaj teritorioj. Ĝi havas multajn subspeciojn kaj estas foje lokigita en la monotipa genro Rupornis anstataŭ en Buteo.[1]
Grandbeka buteo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Grandbeka buteo, en Goiás, Brazilo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Buteo magnirostris (Gmelin, 1788) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Grandbeka buteo estas 31 – 41 cm longa kaj pezas 250 – 300 g.[2] Maskloj estas ĉirkaŭ 20% pli malgrandaj ol inoj, sed aliflanke ambaŭ seksoj estas similaj.[3] Ĉe plej subspecioj, la suba brusto kaj subaj partoj estas striecaj brune kaj blanke, kaj la vosto havas 4 aŭ 5 grizajn striojn. Oni agnoskas kutime 12 subspeciojn kaj estas grava variado de plumaro inter tiuj. Depende el la subspecio, la Grandbeka buteo estas ĉefe bruna aŭ griza. Estas komune observi nuancon de ruĝeca (tio estas, hela ruĝec-bruna koloro) en flugiloj, ĉefe dumfluge.[4] Ties alvoko estas tre altatona penetra krio. La okuloj de plenkreska Grandbeka buteo estas blankecaj aŭ flavaj. Kiel sugeste de sia specifa nomo (magni = granda; rostri = beko), ties beko estas relative granda.[3]
La Grandbeka buteo povus esti la plej malgranda buteo de la disvastigata genro Buteo, kvankam la Hispaniola buteo kaj la Blankapuga buteo estas nur iome pli grandaj.[3] Dumfluge, la relative longa vosto kaj malproporcie mallongaj flugiloj de la Grandbeka buteo estas distingaj. Ĝi ofte ŝvebas, sed ne flugohaltas.[3]
La subspecioj kaj ties distribuado estas la jenaj:[5]
| |||||
Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon. |
La Grandbeka buteo estas komuna tra sia teritorio: el Meksiko tra Centrameriko al plej parto de Sudameriko oriente de Andoj. Ĝi troviĝas el marbordoj de norda Karibio de Sudameriko suden al nordorientaj partoj de Argentino. Kun la ebla escepto de densaj pluvarbaroj, la Grandbeka buteo estas bone adaptata al plej ekosistemoj de sia teritorio. Ĝi estas ankaŭ urba birdo, kaj estas eble la plej komuna specio de buteo vidata en diversaj urboj tra siaj teritorioj – aŭ eble almenaŭ la plej videbla, ĉar ĝi iĝas agresema dum reproduktado kaj estis konstatita atakanta homojn preterpasantajn ĉe la nesto.[6]
La dieto de la Grandbeka buteo konsistas ĉefe el insektoj, skvamuloj, kaj malgrandaj mamuloj, kiaj junaj individuoj de Blankatufa simio kaj similaj malgrandaj simioj kiuj estas ĉasataj tre ofte.[7] Ili kaptas ankaŭ malgrandajn birdojn, sed malpli ofte ol ĝeneralistoj kiaj la rilata, sed pli granda Blankavosta buteo, aŭ birdoj specialistoj kiaj la pli malproksime rilata Plumbofalko. Ĝi kuniĝas al Miksitaj kunmanĝantaroj dum ĉasado en malferma habitato de cerado: ili malakceptas ke aliaj buteoj venu tro proksime, sed konsideras ili malpli minaco ol la malgranda Amerika turfalko.[8]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.