Gutenberga Galaksio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gutenberga Galaksio estus la esperanta traduko kaj de librotitolo kaj de koncepto.
The Gutenberg Galaxy | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Marshall McLuhan |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1962 |
Eldonejo | University of Toronto Press |
Ĝenro | eseo |
Honorigoj | Governor General's Award for English-language non-fiction |
The Gutenberg Galaxy: The Making of Typographic Man estas libro de Marshall McLuhan de 1962, en kiu li analizas la efikojn de amaskomunikiloj, ĉefe de presaĵoj, sur la eŭropa kulturo kaj la homa konsciaro. Ĝi popularigis la terminojn tutmonda vilaĝo,[1] kiu referencas al la ideo ke amaskomunikilo permesas al vilaĝeca mensostato aplikiĝi al la tuta mondo; kaj Gutenberg Galaxy (Gutenberga Galaksio),[2] kiujn oni povas konsideri nuntempe kiel referenco al la akumulita korpo de registritaj verkoj de homa arto kaj sciaro, ĉefe ĉe libroj.
McLuhan studas la aperon de tio kion li nomas Gutenberga Homo, nome subjekto produktita de la ŝanĝo de konscio okazigita de la alveno de la presita libro. Pri sia aksiomo, "la komunikilo estas la mesaĝo," McLuhan asertas, ke teknologioj ne estas simple inventoj kiujn personoj uzas sed estas la rimedoj per kiuj personoj estas re-inventataj. La invento de presarto estis la decidiga momento en la ŝanĝo el kulturo en kiu ĉiuj sentoj partoprenas el komuna interagado al tiraneco de ĉio vida. Li ankaŭ asertas, ke la disvolvigo de la presarto kondukis al la kreado de naciismo, dualismo, dominado fare de raciismo, aŭtomatigo de la scienca esplorado, uniformigo kaj standardigo de kulturo kaj aliigo de individuoj.