Heart of Darkness
novelo far Jozefo Conrad / From Wikipedia, the free encyclopedia
Koro de mallumo estas anglalingva romano de la pol-brita aŭtoro Joseph Conrad. La intrigo de la libro okazas fine de la 19-a jarcento, dum la periodo de eŭropa koloniismo. Ĝi priskribas la vojaĝon de Marlow supren laŭ la Konga Rivero en misio de belga firmao kiu komercas eburon, serĉante agenton nomatan Kurtz. La novelo unue estis publikigita en la revuo Blackwood Magazine en 1899, kaj aperis kiel libro en 1902. Ĝi estas konsiderita unu el la plej grandaj kaj plej influaj mallongaj romanoj skribitaj en la angla lingvo, kaj la plej konata verko de Conrad.
Heart of Darkness | |
---|---|
novelo | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Joseph Conrad |
Lingvoj | |
Lingvo | brita angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1902 |
Ĝenro | fikcia literaturo • serie eldonita fikcio |
Loko de rakonto | Afriko • Demokratia Respubliko Kongo |
Honorigoj | 20th Century's Greatest Hits: 100 English-Language Books of Fiction |
“The Heart of Darkness” estas unu el la plej centraj kaj priparolitaj verkoj en la postkolonia literaturo kaj diskurso. Ĝi estas konsiderita kritiko de eŭropa kolonia regado en Afriko, dum ankaŭ ekzamenas temojn de potenco kontraŭ moraleco. Grava mesaĝo, kiun oni povas eltiri el la romano, estas, ke ne ekzistas grava malsimileco inter "kulturaj" kaj "sovaĝaj" homoj.
La libro estis presita sennombrajn fojojn kaj tradukita en multajn lingvojn. En 1998 ĝi estis taksita de la Moderna Biblioteko kiel unu el la 100 plej bonaj romanoj de la dudeka jarcento. [1]