Joseph Conrad
pola romanisto (1857–1924) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Józef Teodor Konrad KORZENIOWSKI de Nałęcz, pli konata laŭ sia pseŭdonimo Joseph CONRAD (3-an de decembro 1857 – 3-a de aŭgusto 1924), estis pola romanisto naciigite brita kiu verkis en angla lingvo.
Joseph Conrad | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Józef Teodor Konrad Korzeniowski | |
Naskiĝo | 3-an de decembro 1857 (1857-12-03) en Terekhove, Volinia gubernio, Rusia Imperio | |
Morto | 3-an de aŭgusto 1924 (1924-08-03) (66-jaraĝa) en Bishopsbourne | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | korinfarkto vd | |
Tombo | Canterbury City Cemetery vd | |
Religio | ateismo vd | |
Etno | poloj vd | |
Lingvoj | angla • pola vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Dua Pola Respubliko vd | |
Alma mater | Bartłomiej Nowodworski High School vd | |
Subskribo | ||
Memorigilo | ||
Familio | ||
Dinastio | Nałęcz • Q63532412 vd | |
Patro | Apollo Korzeniowski vd | |
Patrino | Ewa Korzeniewska vd | |
Edz(in)o | Jessie George vd | |
Parencoj | Stefan Bobrowski • Aniela Zagórska • Tadeusz Bobrowski vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • romanisto • eseisto • scenaristo • sciencfikcia verkisto • aŭtobiografo vd | |
Laborkampo | beletro vd | |
Aktiva dum | 1895–1926 vd | |
Verkado | ||
Verkoj | The Lagoon ❦ The Nigger of the 'Narcissus' ❦ Koro de Mallumo ❦ Lord Jim ❦ Amy Foster ❦ Tajfuno ❦ Nostromo ❦ The Secret Agent ❦ The Secret Sharer ❦ Under Western Eyes vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kvankam Conrad lernis la anglan nur en siaj fruaj dudekaj jaroj, li estas konsiderita unu el la plej gravaj anglalingvaj verkistoj de la 19-a jarcento. Conrad estas agnoskata kiel stila majstro en prozo. Kelkaj el ties verkoj montras spurojn de romantikismo, sed pli grave li estas agnoskata ankaŭ kiel elstara antaŭanto de la modernisma literaturo. Ties rakonta stilo kaj kontraŭheroaj roluloj influis multajn verkistojn, inkluzive de Ernest Hemingway, D. H. Lawrence, Graham Greene, William S. Burroughs, Thomas Mann, Czesław Miłosz, Joseph Heller, John Maxwell Coetzee[1] aŭ Jerzy Kosiński kaj inspiris filmon kiel Apocalypse Now (elprenita el la verko de Conrad Heart of Darkness).
Skribante dum la apogeo de la Brita Imperio, Conrad eltiris siajn spertojn unue en la Franca kaj poste en la Britia komerca ŝiparo por krei novelojn kaj romanojn kiuj respegulas aspektojn el tutmonda imperio kune kun profondaĵoj de la homa spirito.