From Wikipedia, the free encyclopedia
Heredaĵo estas la termino uzata por indiki kion heredas (vidu heredo) de la prapatroj. La graveco de heredaĵo estas difinita kaj subtenata fare de iu socio, socia grupo. En aliaj vortoj, la termino heredaĵo estas atribuata al aferoj ke iu socio aprezas kaj estimas sufiĉe valoro por konservi ĝin por estontaj genereacioj. Heredaĵo temas ankaŭ pri aferoj kun kiuj homoj deziras identigi sin. Kiel la fundamento de iu socio heredaĵo povas ankaŭ funkcii estonteco-orientite.
La difino de nemateria kultura heredaĵo, laŭ la Konvencio de Unesko akceptita de ĝia Ĝenerala Konferenco en 2003, klarigas ke tia estas socia fenomeno, kiu entenas kulturvalorojn, heredeblajn trans generacioj fare de komunumo posedanta sian identecon (->Monda kultura heredaĵo de Unesko)[1].
Distingeblas inter materia heredaĵo kaj nemateria heredaĵo (tradicioj, historio, rakontoj, kantoj, festoj, ritoj, procesioj, parfumoj,...).
Kvankam ĉiuj subdividoj interrilatas materia heredaĵo povas esti disigita en - movebla heredaĵo (movebla, ne terobazita kiel bibliotekoj, arkivoj, kolektoj, pentraĵoj, skulptaĵoj, vivanta heredaĵo,...) kaj
- nemovebla heredaĵo (ne transportabla, lokoligita; pejzaĝoj, arboj, natura heredaĵo, arkeologio, monumentoj aŭ konstruaĵoj,...).
Nemateria (kultura) heredaĵo estas neperceptebla heredaĵo : rakontoj, danco, muziko, teatro, ritoj, metioj, tradicioj, ...
Lingva diverseco estas esenca por la homa heredaĵo. Ĉiu lingvo inkluzivas la unikan kulturan saĝecon de popolo. La perdo de iu ajn lingvo estas tial perdo por la tuta homaro (Unesko 2003: 1)[2]. Ekonomiaj hegemonioj estas foje akompanataj de kaŝemaj formoj de lingvokultura superregado. Oni plej ofte parolas pri lingvo kiel heredaĵo inter la malgrandaj lingvaj komunumoj, tute aŭ parte ekskluditaj de la ludloto de la lingva merkato difinitaj de la kulturaj ekonomiaj hegemonioj[3].
Dum kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio okazinta inter la 16-a kaj 20-a de julio 2012 ambaŭ Michael D. Higgins, prezidento de Irlando kaj Lucinda Creighton, irlanda ministrino pri Eŭropaj aferoj, substrekis ke “Esperanto apartenas al la komuna Eŭropa kultura heredaĵo”[4].
En 2018 ILEI organizis simpozion sub la temo "La kultura heredaĵo de Esperanto"[5].
Esperanto oficiale eniris la liston de nemateria kultura heredaĵo[6] de Pollando (ekde la 20-a novembro 2014), sed en subaj landoj ankaŭ ekzistas kultura heredaĵo de Esperanto, krom la ZEO-monumentoj kiuj troviĝas en multe pli da landoj kaj kiuj ankaŭ povas esti konsiderataj kiel kultura heredaĵo.
En Eŭropa Unio jam du membro-ŝtatoj agnoskis Esperanton kiel sia nacia heredaĵo (Krotatio en 2019 kaj Pollando en 2014) ĉar esperantistoj povis pruvi ke ili dum longa tempo daŭre aktivas kaj kreas sur kultura kampo, parte riĉigante la internacian Esperanto-kulturon kaj parte perante la kroatan kulturon per Esperanto al esperantistoj de la mondo kaj al aliaj kulturoj per retradukoj[7].
(angla filmeto) Esperanto-muzeo en Adelajdo : ekspozicio pri Esperanto en la 'Migration Museum' (3 filmetoj : inaŭguro kaj aliaj 3 partoj)
Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj en Vieno
La plej kompleta kolektaĵo pri Esperanto kaj interlingvistiko en la mondo, troviĝas ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko.
Erfgoedbibliotheek Hendrik Conscience' aŭ mallonge EHC (por la publikaĵoj)
La 24-an septembro 2016 Flandra Esperanto-Ligo (FEL) subskribis interkonsenton[8] kun la Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (pr. konsjans) aŭ mallongigita EHC kiu estas konservadobiblioteko[9] aŭ heredaĵobiblioteko[10] per kiu granda kvanto de la librotrezoro de Flandra Esperanto-Ligo estis donacita al tiu biblioteko sub la nomo “Collectie van de Vlaamse Esperantobond (Flandra Esperanto-Ligo)”[11] . Tiu kolekto restas en la biblioteko, kiu estas studbiblioteko.
La koncernaj publikaĵoj estas registritaj en la tielnomata katalogo Anet kaj sekve de tio ankaŭ en WorldCat, la plej granda komuna katalogo de bibliotekoj en la mondo, en kiu partoprenas 10.000 bibliotekojn el 170 landoj[11].
La EHC konservas kaj mastrumas la valoran librokolekton de FEL kun la certeco ke eblos daŭre konsulti la kolekton kaj ke ĝi estos daŭre konservata sub la samaj kondiĉoj kiel ŝtataj dokumentoj. Aliaj avantaĝoj estas :
- integriĝo en sama katalogo de EHC kun tiu de aliaj gravaj kolektoj el flandraj kaj sciencaj bibliotekoj;
- liberigo de ĉiuj praktikaj, financaj kaj teknikaj zorgoj por la Esperanto-kolekto kiel ekzemple la prizorgado de retejo;
- esti agnoskita kiel aparta kolekto nomita "Flandra Esperanto-biblioteko" kiu provizas videblecon por Esperanto pere de la retejo de EHC, ofte konsultita de altnivela kaj esplorema publiko. Pere de la EHC, la esperanta heredaĵo estas ankaŭ prezentata al la publiko kiel unu el la kulturaj riĉaĵoj de Flandrio.
- senpaga skanado de dokumentoj en la legejo de EHC;
- ebleco estiĝi volontula kunlaboranto de EHC pere de individua volontulkontrakto;
- ebleco de estonta kompletigo de la apartaj kolektoj pere de pluaj donacoj aŭ transpreno de aliaj Esperanto-kolektoj aŭ arkivoj el flandraj urbaj bibliotekoj.
- datumoj de la katalogo retroveblas sur UniCat, la komuna katalogo de la belgaj bibliotekoj kaj sur WordlCat, la plej granda tutmonda rete traserĉebla biblioteka katalogo[12].
Kontraŭe al la EHC, la Felix-arkivo ne posedas publikaĵoj, sed nur kolektas arkivojn[13][14]. Ĝi estas la moderna arkivejo de la urbo Antverpeno, troviĝante en protektita monumento, la tiel nomata “Felix-Pakhuis” apude de la Museum aan de Stroom (MAS)[11].
Esperantofondaĵo Cesar Vanbiervliet estas alia librokolekto kiu dum jardekoj konservis Esperanto-librojn kaj dokumentojn[15]
Esperanto-kolekto de Urba Muzeo en Česká Třebová
Biblioteko de esperantlingva literaturo.
Ekspozicio pri Esperanto-movado kaj biblioteko.
Internacia Esperanto-muzeo en Zaozhuang kiu ankaŭ eldonis la libron Ĉina Historia Heredaĵo pri Esperanto en 15 volumoj, ISBN 978-7-5506-2439-9 [16].
Publika arkivejo, dokumentejo kaj konstanta ekspozicio pri Esperanto
Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen, kies katalogo konsulteblas rete sed ne estas rete traserĉebla.
La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki estas establita en la 15a de julio, 2013 por savi kaj konservi librojn, dokumentojn, kaj ĉiajn aĵojn de Esperanto[17]. Esperantujo jam perdis gravajn heredaĵojn nur pro manko de spaco. Tial la esperanto-biblioteko en Ŝimonoseki estas establita por malperdi kaj utiligi tiujn heredaĵojn de Esperanto.
La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki deziras establi internacian ligon de Esperanto-bibliotekoj por ne perdi kaj efike utiligi diversajn esperantaĵojn el la tuta mondo. Kun sufiĉe da spaco kaj bretoj, la Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki pretas ĉion akcepti kion oni deziras konservi estonte[18].
La 11-an de februaro 2019 la Ministerio por Kulturo de Respubliko Kroatio decidis ke la tradicio de Esperanto havas en Kroatio karakteron de nemateria kultura fenomeno, kaj enskribis ĝin en la Registron de kroatia kulturheredaĵo[7].
La Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) en Durdevac, je ĉ. 120 kilometroj nordoriente de la Zagrebo, estas la iniciato de la kroata esperantisto Josip Pleadin. Kun la celo laŭeble preventi perdojn de la esperanta kultura kaj historia heredaĵo li volis en tiu centro kolekti, konservi, ordigi, valorigi kaj uzi materialojn en kaj pri Esperanto. DEC estas membro de Kroata Esperanto-Ligo, sed funkcias kiel privata kolekto uzebla post pago. Uzi la materialon rajtas ĉiu esperantisto aŭ neesperantisto surloke, aŭ uzante retan kontakton kun la posedanto. La kolekto estas ĝisplue en la privata domo de Pleadin kie li sole de facto faras la laboron. Lia deziro estas ke DEC atingu la nivelon de regione aŭ ŝtate protektita kolekto, kio garantius ĝian konserviĝon en formo de publika Esperanto-kolekto disponebla al esperantistoj ankaŭ post forpaso de la nuna posedanto[19]. Sur la socia reto Ipernity troveblas katalogo de lilbroj, fotoarkivo, dosierojn ktp. de la Dokumenta Esperanto-Centro.
La domo de la bopatro de L.L. Zamenhof (Aleksandro Zilbernik) en strato L. Zamenhof nro 5 en Kaŭnas (Kaŭno) estas la ĉefa ZEO konserviĝinta ĝis la nuna tempo. Pro tiu kialo tiu domo troviĝas en la listo de kultura heredaĵo de Litovio pro sia historia signifo. A. Zilbernik estis riĉa entreprenisto kiu dum multaj jaroj financis la komencan periodon de Esperanto kaj ĝia movado[20]. En Veisiejai, kie estis finpolurita la unua lernolibro de Esperanto, troviĝas ankaŭ unu el la plej imponaj monumentoj en la tuta mondo dediĉita al L. Zamenhof[20].
Centro Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko
En la listo de nemateriaj kulturheredaĵoj de Pollando ekde la 20-a novembro 2014 enestas la lingvo Esperanto [1][21][22][23]. En la tiu listo ĝi aperas kiel “Esperanto, portilo de la Esperanta Kulturo”[1][24]. En la bjalistoka kulturcentro Ludoviko Zamenhof kiu okupiĝas pri multkultureco de Bjalistoko. Esperanto estas nur malgranda peco de ĝia interesosfero. Tamen en la sama centro kreiĝis Podlaĥia biblioteko (unu el la plej grandaj en la regiono) kies kolekto “Esperantiana” konsistas el Esperantlingvaj libroj kiuj estas rete konsulteblaj[25].
Kritiko : Kvankam temas en tiu pola listo pri “Esperanto, portilo de la Esperanta Kulturo”[1] [24] kaj ne pri Esperanto mem kiel tia, Andreas Künzli en lia artikolo "Kial Esperanto ne estas nur pola nacia heredaĵo" tamen donas kritikon sur la proklamo de 'Esperanto kiel pola nacia heredaĵo" [26]. Li opinias ke ĝi subfosus la aserton, laŭ kiu Esperanto estas nenies propraĵo kaj ke ĝi eĉ pli kontraŭdirus la faman konkludon de Zamenhof mem, kiu diris „Mi estas homo kaj por mi ekzistas nur idealoj pure homaj“[27].
Unu el la plej grandaj kolekoj de esperantaĵoj troviĝas en la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) ĉe Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds. CDELI rezultas el savado de interlingvististikaj arĥivaroj, kiun Claude Gacond plenumadas ekde sia studo de Esperanto en 1952. Observinte tiam stultan detruon de gravega libraro kaj de tre plena arĥivaro sekve al akcidenta morto de la posedanto, Claude Gacond komencis atentigi posedantojn de tiaj dokumentaroj pri la neceso ilin protekti kontraŭ simila detru-danĝero. Ĝuste tial fondiĝis CDELI en 1967 far Claude Gacond kaj Fernand Donzé, la tiama direktoro de la Biblioteko, kun la apogo de Svisa Esperanto-Societo, kiu donacis siajn libraron kaj arĥivaron. Ekde tiam multaj donacoj kaj heredigoj kompletigis kaj daŭre pliriĉigas la dokumentaron de CDELI[28]. Oficiala retejo de CDELI : www.cdeli.org
Ankaŭ pere de ciferecaj kolektoj eblaj konservi la esperantan heredaĵon kaj precipe faciligi la aliron.
Plej grandaj elektronikaj bibliotekoj - GoogleBooks, projekto Gutenberg, Vikifontaro, Archive.org - situas en Usono. Laŭ tiea leĝaro, ĉia libro eldonita antaŭ la jaro 1923, ne plu estas protektata de kopirajto kaj povas aperi en ĉi tiuj bibliotekoj.
Ekzistas kanada retbiblioteko Wikilivres (http://wikilivres.info/wiki/Main_Page), kiu funkcias laŭ vikia principo kaj kie oni povas libere aldoni librojn. En Aŭstralio kaj Kanado kopirajto daŭras 50 jarojn post morto de aŭtoro kaj tradukinto.
En Wikimedia ekzistas kategorio "Scanned Esperanto texts" (http://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Scanned_Esperanto_texts), kien oni povas alŝuti bildojn de skanitaj Esperantaj libroj (nature, tiuj, kiuj aperis antaŭ 1923)[29].
Tra la tuta mondo ekzistas objektoj kiuj atestas pri la ĉeesto de Esperanto aŭ ĝia iniciatinto L.L.Zamenhof en iu aŭ alia loko : precipe stratnomoj, sed ankaŭ skulptaĵoj, poŝtmarkoj, murpentraĵoj, enskribaĵoj sur veturiloj ktp. : ZEO-j.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.