Hugo Claus
belga aŭtoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hugo Maurice Julien CLAUS (Bruĝo, 5-an de aprilo 1929 – Antverpeno, 19-an de marto 2008) estis flandra poeto kaj verkisto. Sub la pseŭdonimo Dorothea van Male li publikigis la romanon Schola nostra (1971). Li ankaŭ uzis la pseŭdonimojn Jan Hyoens kaj Thea Streiner. En 1983 li publikigis sian ĉefverkon Het verdriet van België [La malĝojo de Belgio], pri la tentoj de la naziismo kaj la kunlaborismo. En ĝi Claus menciis Esperanton.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Hugo Claus | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hugo Claus en 1961 | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Hugo Maurice Julien Claus | ||||
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1929 (1929-04-05) en Bruĝo, Okcidenta Flandrio, Belgio | ||||
Morto | 19-an de marto 2008 (2008-03-19) (78-jaraĝa) en Antverpeno, Flandra Regiono, Belgio | ||||
Mortis pro | nenatura morto vd | ||||
Mortis per | eŭtanazio vd | ||||
Lingvoj | nederlanda vd | ||||
Ŝtataneco | Belgio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Guido Claus vd | ||||
Edz(in)o | Elly Overzier • Veerle de Wit vd | ||||
Amkunulo | Sylvia Kristel vd | ||||
Infanoj | Thomas Claus vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | scenaristo • dramaturgo • poeto • verkisto • filmreĝisoro • pentristo • tradukisto • ĵurnalisto • aŭtoro • libretisto • vidartisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo • Antverpeno vd | ||||
Aktiva dum | 1947– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Sorrow of Belgium vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
La teatra verkaro de Claus estas tre ampleksa: 35 originalaj verkoj kaj 31 tradukitaj kaj adaptitaj el la angla, greka, latina, franca, hispana kaj nederlanda lingvoj. Lia unua verko, De getuigen, datiĝas de 1952.
Hugo Claus plurfoje estis nomita kiel kandidato por la Nobelpremio de literaturo.