La Ilĥanlando (Ilĥanujo aŭ Ilĥanato, turke İlhanlılar, perse سلسله ایلخانی, mongole Ил Хан улс, ĉine 伊兒汗國) estis mongola ĥanlando establita en Irano en la 13-a jarcento, konsiderita parto de la Mongola Imperio.
Rapidaj faktoj historia lando • ĥanlando • nomada imperio ...
Ilĥanlando |
|
|
|
historia lando • ĥanlando • nomada imperio |
Geografio
Ilĥanato en sia plej etendiĝo |
|
Ĉefurbo: |
|
Loĝantaro |
|
|
|
|
Ŝtat-strukturo |
|
|
Antaŭaj ŝtatoj:
|
Postsekvaj ŝtatoj:
|
Elstaraj historiaj eventoj |
Diplomatiaj Rilatoj |
|
|
Fermi
La vort-radiko "Ilĥan-" en laŭmorfema traduko signifas vic-ĥano.
Ilĥanlando estis bazita, origine, sur la kampanjoj de Ĝingis-Ĥano en la Ĥorezma Imperio en 1219-1224, kaj fondita de la nepo de Ĝinĝis, Hulagu, en tiuj teritorioj kiuj hodiaŭ konsistas el la plej granda parto de Irano, Irako, Afganio, Turkmenio, Armenio, Azerbajĝano, Kartvelio, Turkio, kaj okcidenta Pakistano. La Ilĥanato komence akceptis multajn religiojn, sed estis precipe komprenema al kristanismo, kaj serĉis franca-mongolan aliancon kun la krucistoj por konkeri Palestinon. Poste la regantoj de Ilĥanato, komencante kun Ghâzân en 1295, akceptis Islamon.