antaŭ-Kolumba imperio en Sud-Ameriko From Wikipedia, the free encyclopedia
La inkaa imperio (keĉue Tawantinsuyu, Taŭantisuju, laŭvorte "La kvar regionoj"[1]) estis inter la 13-a kaj 16-a jarcentoj grandega, bone organizita imperio, kie regis la inkaoj, sudamerika indiĝena etno, dum la de ili regata periodo plimulto de la loĝantaro estis keĉuoj. Dum la tempo de sia plej granda etendiĝo, la imperio atingis influon de la hodiaŭa Ekvadoro ĝis Ĉilio kaj Argentino. Ĝi estis la plej granda imperio en Antaŭkolumba Ameriko.[2]
Imperiestroj | 13 (Inkaoj) |
Dinastioj | Urin Kuzko Hanan Kuzko |
La rita, ekonomia, administracia, politika, militista kaj kultura centro estis la ĉefurbo Kusko en la hodiaŭa Peruo. La oficiala lingvo estis keĉua.[3]
La kerno de la imperio estis konkerita de hispanoj el 1526 ĝis 1572.[4][5]
La oficiala lingvo en la imperio estis la keĉua, nomata ankaŭ runasimi (runa = 'homo'; simi = 'lingvo').
La reganta nobela tavolo inter si uzis alian, kvazaŭ sekretan lingvon, la pukvinan (laŭ hispana ortografio: puquina) alinome inkasimi - do lingvo de la inkaoj. Ĝi estis verŝajne la origina lingvo de tiu etno. Pli malfrue oni konsideris ĝin lingvo de la dioj pro la kredo, ke la imperiestra familio rekte devenas de la dioj.
Skribo per literoj ne estis konata; anstataŭe oni uzis nodoskribon nomatan kipuo (quipú), kiu esprimis nur ciferojn. Ankoraŭ ne regas certeco ĉu plia speco de skribo estis la tokapuoj (tocapu) - ĉiam ripetiĝantaj desegnoj en teksaĵoj.
Ne konante monon, la inkaoj ankaŭ ne evoluiigis impostojn laŭ eŭropa kompreno. Kompense ili konstruis ŝtatan aparaton de oficistoj, kiu amplekse kaj precize registris ĉiujn necesojn, servojn, tributajn devojn, resursojn kaj harmoniigis ilian disdividon. Pro tio la laboroj necesaj por la ŝtato plenumiĝis per strikte organizita kolektiva laboro.
Triono de la labortempo estis destinita por Inti, la suno, enkorpigita en la reganta inkao. La dua triono oni devis labori por maljunuloj, malsanuloj, vidvinoj, orfoj kaj helpobezonuloj. La lasta triono la laboristoj rajtis uzi por vivteni sian familion.
La nobeluloj kaj la oficistoj ĝuis multajn privilegiojn. Ili ne devis partopreni en kampolaboro kaj militservo, rajtis havi plurajn edzinojn kaj porti ornamaĵojn. La aktuala imperiestro estis adorata kiel dio, apud la sunodio Inti,[6] la kreodio Virakoĉa kaj la terdiino Paĉamama.[7]
Grandiozajn laborojn plenumis arkitektoj, ŝose- kaj pontokonstruistoj. La ŝosea reto estis proksimume 40.000 km longa. La arkitektoj starigis konstruaĵojn el ciklopaj ŝtonoj, kiuj pezis plurajn tunojn kaj senfende intertenis sin per konvenaj angulaj formoj.
Grandkvantaj kirurgiaj operacioj pri kranioj kaj ekstremaĵoj atestas kiom progresis la medicino en la inkaa imperio. Ĝiaj anoj scipovis la arton teksi kaj produktis vestojn el la delikata lano de vikuno kaj alpako. Dum festoj kaj solenaĵoj ili muzikis per okarino, ceramika blovinstrumento. La trovitaj ceramikaĵoj montras simplajn fasonojn kaj malhavas la ludemon de pli fruaj kulturoj. Iloj por laboro kaj milito estis produktitaj el kupro kaj bronzo.
Por nutri grandegan loĝantaron en altmontaraj kondiĉoj kaj por eviti malsatmizerojn, oni terasigis preskaŭ ĉiujn deklivojn kaj akvumis ilin per kanaloj. Verŝajne en la imperio okazis kultivo de proksimume 70 plantospecioj por nutraj celoj. Plusaĵoj estis konservataj en specialaj magazenoj.
Pri la estiĝo de la Inkaa imperio ekzistas diversaj legendoj. La plej konata venas de la kronikisto Inkao Garcilaso de la Vega. Laŭ lia skribo, la unua inkaa reganto Manku Kapak, filo de la Suno kaj lia frato Oqllo estis senditaj de la Sun-Dio Inti al la Tero por plibonigi ĝin. Ili atingis la Teron sur la suninsulo en la Lago Titikako. La Sun-Dio donacis al ili oran bastonon; kie ili sukcesos enterigi la bastonon per unu bato, tie ili fondu setlejon. Post longaj vagadoj ili trovis en la jaro 1200 la urbon Kuzko, kiu laŭ ilia kompreno estis la umbiliko de la mondo.
La mitan Titikaka-lagon, en kiu troviĝas ankaŭ la Lun- kaj Suninsulo - sur kiu kuŝas la rita ŝtono Titi-Khar'ka -, traktis sankta la keĉue parolantaj inkaoj kaj la ajmare parolantaj posteuloj de la popolo de Tiahuanaco. La du kulturoj havis samajn radikojn: la vorto "titi" signifas ajmare "montara kato", "kaka" keĉue "roko"n.
Laŭ tradicio, la inkaa imperio havis 13 regantojn. La unuaj 8 estas duone historiaj, duone mitologiaj personoj. La lastaj 5 inkaaj regantoj estas historie pruvitaj.
Alveninte al Kuzko la unuaj hispanaj kronikistoj notis la parolajn tradiciojn de la inkaoj. Tiuj notoj ne estas historie pruveblaj, sed peras bildon, kiel la inkaoj iĝis dominanta popolo en Sud-Ameriko per taktiko kaj konkeroj.
Kiam la inkaoj atingis la regionon de Kuzko, vivis tie ankoraŭ diversaj aliaj triboj, inter ili la gualla-oj kaj la sauasera-oj. La gualla-ojn atakis la relative eta popolo de inkaoj kaj murdis ĉiun. Pro tio la sauasera-oj provis kune kun alia tribo defendi sin kontraŭ la invadantoj. La inkaoj venkis ankaŭ super tiu triba ligo kaj strebis la ceterajn tribojn subjugigi. Ili okupis la akvuman sistemon de Alkabiza kaj diktis tributdevon al kulunĉimaoj. Per tiuj paŝoj ili venigis la areon inter la riveroj Huatanay kaj Tullumayo sub sian kontrolon.
Dum la konkeroj, Inti (la Sundio) havis gravan rolon kiel kultobjekto. Ĝi estis konservita en pajla kesto kaj adorata kiel sanktaĵo. La posteuloj de la unua Inkao Manko Kapak (Manko Kapak) ne kuraĝis malfermi la keston. Nur la kvara inkao Mayta Cápac aŭdacis fari tion. En la legendo estas fabelata, ke la sankta objekto de Inti kapablas paroli kaj donas konsilojn por la konkeroj. La kvina inkao Cápac Yupanqui gvidis unuafoje militirojn kontraŭ malproksime loĝantaj popoloj. Ekde tiu tempo la inkaoj akiris regionan signifon.
La Ayarmaca-oj (ajarmakoj) - unu el la plej gravaj triboj de la ĉirkaŭo – estis gajnitaj per geedziĝo de la filino de reganto Tokaj Kapak kaj Kapak Jupanki. Per tiu alianco okazis ankaŭ milita unuiĝo. La sesa inkao Inca Roca edzinigis la filinon de la reganto de Guayllacan-oj kaj el tiu alianco naskiĝis la sepa inkao Yahuar Huacac (Jahuar Huakak). Tiutempe ŝanĝiĝis la rilato al la Ayarmaca (ajarmakoj). Ĝis tiam la du popoloj estis samrangaj, sed la kreskanta dominado de la inkaoj kaŭzis konfliktojn. La oka inkao Viracocha Inca venkis sian rivalon Tokaj Kapak kaj subjugigis ties popolon.
Kun la popolo de la keĉuoj la inkaoj havis bonajn ekonomiajn rilatojn, kiuj estis ankoraŭ pli firmigitaj per geedziĝo de Viracocha Inca kaj filino de ĉefulo. La malamikoj de la keĉuoj, la Chanca-oj (ĉankaoj) signifis minacon ankaŭ por la inkaoj kaj Kuzko. La filo de Viracocha, Jupanki serĉis aliancanojn kontraŭ la ĉankaoj kaj trovis la du tribojn Kana kaj Kanĉi, nuntempaj loĝantoj de la peruaj provincoj Cana kaj Canchi. En 1438, la ĉankaoj sieĝis Kuzkon. Spite al la nombroplimulto, ili ne sukcesis konkeri la urbon. Finfine ili estis venkitaj fare de Jupanki. Jupanki iĝis samjare la naŭa inkao kaj ricevis la nomon Paĉakutek. Ekde tiu tempo ekzistas precizaj historiaj registroj.
Dum la rega epoko de Paĉakutek inter 1438 kaj 1471, tiu plilarĝigis la inkaan teritorion en la centra regiono de la Andoj de la Titikaka-lago ĝis Junín. La imperio de Tahuantinsujo (keĉue Tahuantinsujo, tahua - kvar, antar - provinco, suyo - lando) estis dividita laŭ la kvar ĉielaj direktoj, la flago iĝis la ĉielarka flago kaj Kuzko evoluis al rita, ekonomia kaj kultura centro.
Paĉakutek konstruigis en la ĉirkaŭo agrikulturajn terasojn por kultivi maizon, tiel helpante la provizadon de la loĝantaro. De la riveroj Sapphi kaj Tullumayo kanaloj alkondukis freŝan akvon tra la tuta urbo, provizis la loĝantaron kaj igis la urbon pura.
En 1471 Tupak Jupanki kiel la 10-a Inkao transprenis de sia patro la regopovon super la imperio. Sub lia gvido la imperio atingis sian plej grandan areon inter Quito en nuna Ekvadoro kaj Santiago en la nuna Ĉilio. Oni invitis altrangulojn de la subigitaj triboj al Kuzko kaj komisiis ili per gravaj administradaj postenoj. Tiu lerta politiko servis ne nur la internan trankvilon, sed allogis por setlado artistojn, filozofojn kaj sciencistojn.
En 1493 transprenis la imperion Uajna Kapak, la 11-a Inkao. Li translokis la ĉefsidejon al Quito, por esti proksime al la maltrankvila areo kaj strebis por plia ekspansio. En siaj lastaj jaroj atingis lin raporto pri barbohavaj, blankulaj viroj. Antaŭ la proksima morto li decidis dividi la imperion inter la du filoj. Atahualpa ricevis la nordan regionon kaj rezidis en Cajamarca, dume Huáscar ricevis la sudan parton kun Kuzko kiel registara sidejo. En 1527 Uajna Kapak mortis pro epidemio. La dupartigo de la imperio kondukis al akraj disputoj inter la fratoj. Kvankam la inkaoj ŝatis Huáscar, liaj trupoj malvenkis en 1532 kontraŭ la norduloj, kiuj estis pli batalspertaj. Huáscar estis kaptita kaj ekzekutita. Atahualpa iĝis tiel la senlima reganto super la tuta inkaa imperio.
En aprilo de la jaro 1532 la hispano Francisco Pizarro alvenis per ŝipo al la bordo de Peruo. Jam kelkajn jarojn antaŭe en la imperio de la inkaoj aperis malsanoj nekonataj ĝis tiam. De Mezameriko suden disvastiĝis variolo kaj morbilo epidemie kaj mortige. Pizarro ne trafis fortan imperion. La inkaan ŝtaton skuis interna milito inter la fratoj Atahualpa kaj Huaskar pri la heredo de sia patro, imperiestro Uajna Kapak. La minacon de la imperio pliigis malkontento de la subjugaj popoloj. En la frata konflikto venkis Atahualpa (Ataŭalpo). Tiu subtaksis la danĝeron, kiun prezentis la alveno de la hispanoj. La 15-an de novembro 1532 Atahualpa afable akceptis viziton de Pizarro kaj liaj 168 kunuloj, kiuj, fiuzante la okazon, kaptis lin kaj komencis sangan buĉadon inter ties 20 000 ĉeestantaj militistoj. La atakoj flanke de la hispanoj efikis ŝoke. La inkaoj ne konis la taktikon de embusko, nek ĉevalojn aŭ pulvopafilojn. Iliaj kirasoj el ledo kaj kotono ne povis rezisti al ŝtalaj armiloj. Plejparte ili fuĝis sen provi defendon.
Por aĉeti liberecon Atahualpa promesis plenigi tutan ĉambron per oro kaj arĝento. Tiucele estis malplenigitaj ĉiuj temploj de la lando. Karavanoj de lamoj alportis kultobjektojn el ĉiuj anguloj de la imperio. Tamen milita tribunalo de la hispanoj akuzis Atahualpa pri murdo de la frato, servado al idoloj, plurobla edzeco kaj perfida komploto kaj kondamnis lin al morto per fajro. Por ne malebligi la tradician solenan omaĝadon al la korpo de mortinta Inkao, Atahualpa akceptis kristanan bapton. La 29-an de aŭgusto 1533 li estis ekzekutita per sufoko. Kiel marionetan posteulon la hispanoj enpostenigis la duonfraton de Atahualpa sub la nomo Manko Kapak la 2-a. La rezisto de la inkaoj kontinue malkreskis. Esperante atingi sendependecon, la subigitaj popoloj transiris al la flanko de la konkerantoj. La 15-an de novembro 1533 Pizarro atingis la ĉefurbon Kuzko, kiu kapitulacis sen konsiderinda rezisto.
Kiam en la jaro 1536 Manku Kapak la 2-a ekoponis, la hispanoj forpelis lin el Kuzko. Kun siaj sekvantoj li retiriĝis al la monta fortreso Vilkabamba kaj provis rezisti al la hispanaj invadintoj. Okaze de konflikto inter Pizarro kaj Diego de Almagro, li subtenis la lastan, kiu tamen murdigis lin en 1544. Liaj filoj Sayri Túpac kaj Titu Kusi Jupanki daŭrigis la batalon. Post kiam ambaŭ mortis, ilia duonfrato Túpac Amaru transprenis la tronon. La 24-an de julio 1572 la hispanoj entreprenis militan ekspedicion kaj okupis Vilkabamba. Túpac Amaru jam antaŭe fuĝis. Arestita post perfido de lia restadejo, li estis senkapigita en Kuzko la 24-an de septembro 1572. Laŭ legendo aro da inkaaj nobeluloj eskapis kaj retiriĝis al la „perdita“ urbo Paititi.
La plej potenca persono en la imperio estis Sapa Inka, la reganta inkao aŭ imperiestro, ankaŭ mallonge nomita Inkao. Post elekto de nova reganto, liaj subuloj konstruis por lia familio novan loĝpalacon. En la loĝejo de la antaŭa imperiestro plu restis ties familianoj. Nur devenuloj de la origina inkaa tribo havis ŝancon avanci ĝis la imperiestra nivelo. La edukado de la plej multaj familianoj de la Inkao okazis en "domoj de la scio" (Yachayhuasis).
La inkaoj sukcesis krei grandegan imperion per siaj militaj kapabloj, sed tiuj ne sufiĉus vivteni ĝin por longa tempo. Stabiligo de la imperio eblis nur per perfekta administrantaro, kiu kapablis efike apliki la resursojn de la lando. Tiurilate la imperio de la inkaoj estas komparebla kun la antikva Egiptio kaj la Romia imperio.
La inkaoj scipovis taŭge uzi la subigitajn popolojn. El la amaso de disponeblaj energioj, spertoj, teknologioj kaj laborantoj, ili ĉerpis kampulojn, soldatojn, arkitektojn kaj ŝtontajlistojn. Per ili eblis konstrui irigaciajn kanalojn, terasojn, stratojn, ŝoseojn kaj templojn.
La altrangulojn de la diversaj gentoj ili transloĝigis al Kuzko kaj konfidis al ili gravajn administrajn funkciojn. La plej bonaj metiistoj de la imperio estis komisiitaj produkti valorajn teksaĵojn kaj artobjektojn, ceramikaĵojn kaj metalaĵojn. Tiu ĉi prudenta manovro certigis respekton flanke de la subjugigitaj etnoj kaj tion la inkaoj lerte eluzis.
Ĉiu devis servi al la imperio, ankaŭ la reganto mem. Ĉirkaŭ ties persono disvolviĝis rita kulto, laŭ kiu la reganta inkao devenas de la sun-dio.
La imperio estis organizita kiel federacia sistemo. Ĝi konsistis el la centra registaro, gvidata de la Inkao, kaj kvar provincoj Ĉinĉajsuĝu (nordokcidento), Antisuĝu (nordoriento), Kontisuĝu (sudokcidento) kaj Kollasuĝuand (sudoriento). Kie la anguloj de la kvar provincoj renkontiĝis, tie troviĝis Kuzko, la ĉefurbo de la imperio.
La kvar provincestroj nomiĝis apo. En la rango sub ili funkciis 90 t'oqrikoq, lokaj gvidantoj. Ĝenerale ili administris po urbon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon. Sub ili sekvis kvar pliaj administraj niveloj.
Ekzistis apartaj komandoĉenoj por religiaj kaj militaj aferoj. En tiu sistemo do funkciis almenaŭ parta reciproka potencreguligo.
La inkaoj kredis pri la forto de la Suno, la bonfaranto de Tero. Tial oni okazigis sunfestojn por omaĝi al la sundio. Por eviti ke suno kaj luno ĉesas moviĝi, oni metis ŝtonojn sur la montopintojn. La sundio nomiĝis Inti, la lundio Quilla. En Inkaio oni kredis pri postmorta vivo kaj tial ankaŭ honoris siajn praulojn.
El Kuzko, la rita kaj politika centro, la inkaoj faris urbon kun modela arkitekturo, kiu mirigis ĉiun vizitanton. Ĝiaj stilo kaj konstrumaniero ekdominis ĉie en la imperio. Tamen la arkitektoj ĉiam adaptis la konstruaĵojn al la ĉirkaŭaĵo kaj strebis harmonie kombini ambaŭ. La plej bona ekzemplo estas Maĉu Piĉu, kies planantoj kunfandis la arkitekturajn solvojn kun la geografia medio. La grandegaj konstruaĵoj havis ne nur praktikajn funkciojn. Ili ankaŭ estis impona elmontro de potenco kaj gloro kaj celis impresi eblajn malamikojn.
En la konstruado de ŝtonaj temploj estis uzata senmortera konstruprocedo, kiun unuafoje grandaskale aplikis la tivanaku-oj. La ŝtonlaboristojn de la tivanakua regiono la inkaoj alportis al Kuzko, post konkero de la teritorio sude de la lago Titikako. Grandaj konstruaĵoj estis kunmetitaj el ciklopaj ŝtonoj, kiuj pezis plurajn tunojn kaj senfende intertenis sin per konvenaj angulaj formoj, per kiuj ili endentiĝis en la najbarajn ŝtonblokojn. La konstruistoj transformis ankaŭ la ĉirkaŭantan naturon. De la huarioj ili transprenis la terasigon de montodeklivoj por agrokultura uzado.
Multajn ŝoseojn, precipe tiujn en la ebenaĵoj, la inkaoj transprenis de aliaj popoloj. Pri la konstruado de ŝoseoj ili verŝajne multon lernis de la ĉimuoj (chimú). Huayna Cápac (1493 - 1527) estis probable tiu el inter la imperiestroj, kiu plej amplekse igis konstrui kaj plibonigi ŝoseojn.
Kvar tiel nomataj reĝaj ŝoseoj, kiuj ekis de Kusko, etendiĝis tra la tuta lando. Tre gravaj inter ili estis la 8 m larĝa ŝoseo laŭlonge de la bordo de la Pacifika oceano, 4000 km longa, kaj la ŝoseo de la Andoj, kiu longis 5.200 km. La ŝoseo kiu ligis Huánuco kun Ĉaĉapoja estis komplete pavimita kaj mezuris 640 km. La kompleta ŝose-reto estis proksimume 40 000 km longa. Aŭdacaj inĝenieraj laboroj estis plenumitaj por superi malfacilajn geografiajn kondiĉojn; ekzemplo estas ŝoseo, kiu komenciĝas en la valo Cañete sur la nivelo de la apudborda ebenaĵo kaj finiĝas en la altebenaĵo de Jauja, en alteco de 3.200 m super la maro. Kie vojo devis pasi trans kruta valo de montorivereto, oni konstruis pendan ponton. Tre konata estas la 60 m longa penda ponto trans la giganta ravino de la rivero Apurimako. La ponton konsistigis fibroj de agavo plektitaj je ŝnuregoj, kies dikeco similis al tiu de homtrunko. Ĉiun duan jaron oni anstataŭigis la ŝnuregojn per novaj. En la jaro 1350 estis konstruita tiu ĉi ponto, kiun poste la hispanoj nomis San Luis Rey, kaj kiu daŭris ĝis 1890, kiam ĝi disŝiriĝis kaj kolapsis. Tiu evento inspiris Thornton Wilder verki sian faman novelon "The Bridge of San Luis Rey".
La ŝoseoj de la inkaa imperio ebligis rapidan transporton de trupoj, provizoj, varoj, informoj kaj havis gravan strategian signifon. Sen ili ne povus efike funkcii la kompleksa administra aparato. Mesaĝo pri ribelo aŭ malamika atako rapide atingis la ĉefurbon kaj la registaro tuj reagis per sendo de trupoj. Estis establita bonega informsistemo; stafedo de ekspreskuristoj kapablis pluporti novaĵon en unu tago trans proksimume 230 km. En distanco de 8 km troviĝis staciejoj, kie la kuristoj anstataŭis unu la alian.
Por certigi la provizon de la giganta imperio la inkaoj translokigis kampulojn tra la tuta lando kaj instigis interŝanĝon de variaĵoj inter la diversaj regionoj. En stepaj areoj ili konstruigis irigaciajn kanalojn. Ĉie sur montodeklivoj ekestis terasoj formantaj grandegajn ŝtuparojn, kien kanaloj alkondukis akvon. Tiel antaue neuzeblaj dezertoj kaj montaraj valoj transformiĝis je fekundaj grundoj. Plia kanalsistemo forfluigis la superabundan akvon de la malsekaj terenoj apud la bordoj de la lago Titikako kaj faris ankaŭ ilin kultiveblaj.
En la imperio okazis kultivo de verŝajne proksimume 70 plantospecioj por nutraj celoj kaj aliaj uzoj (ekzemple kotono por teksaĵoj). Grandan parton de la kultivita areo okupis terpomo kaj maizo. Biero produktita el maizo servis ankaŭ por ritaj agoj. Kelkakaze oni fridigis-sekigis terpomojn. Sur la terasoj de pli altaj situoj kreskis maizo, terpomo, kvinoo (greno de Chenopodium quinoa), amaranto, kukurbo, tomato, ternukso kaj okao (manĝebla radiko), kajena pipro kaj kapsiko. La abunda nombro de kulturplantoj, kiujn la inkaoj evoluigis, envicigis Sudamerikon inter la gravajn historiajn centrojn, kie okazis diversigo de uzeblaj specioj. Multajn el tiuj ĉi plantoj poste disvastigis la hispanaj konkerantoj. Nuntempe ili estas tutmonde uzataj.
Plusaĵoj el la rikoltoj estis konservataj en specialaj magazenoj. Ili ŝirmis kontraŭ pluvo kaj ebligis cirkuladon de ventaero, tiel protektante kontraŭ putrado.
Ĉedomaj bestoj estis lamo, ansero, alpako kaj kobajo. Aldone oni ĉasis diversajn bestojn por ricevi viandon, haŭtojn, peltojn kaj plumojn.
La inkaoj havis tre bonajn konojn de plantoj kaj de ties efiko al la homo. Ili uzis kininon por trakti malarion. Per folioj de kokao ili malpliigis sentojn de doloron kaj malsato, kaj eltenis longdaŭrajn fortostreĉojn, ekzemple dum ili batalis en milito aŭ kuris longajn distancojn. Sur vundojn oni metis ankoraŭ varmajn boligitajn ŝelopecojn de de piproarbo. La kuracistoj sukcese aplikis la kirurgion de la kranio kaj de la ekstremaĵoj.
La oficistoj de la imperio portis tunikojn, kies dezajno indikis ilian rangon. La apude bildigita tuniko reprezentis (laŭ hodiaŭa scio) la plej altan rangon. Ĝi montras aron de motivoj, kiuj estis uzataj ĉe tunikoj de funkciuloj en specialaj oficoj. Ekzemple la nigre-blanke kvadratita kampo, kies supran flankon kompletigas ruĝa triangulo, supozeble estis signo de soldatoj en la inkaa armeo. Kelkaj motivoj rilatas al pli fruaj kulturoj, interalie la stebita diamanto (huarioj) kaj la motivo kun tri-ŝtupaj ŝtuparoj (moĉeoj).
La vestaĵoj estis dividitaj je tri klasoj. Avaska-ojn oni surmetis por hejma uzado. Ĝi havis fadenonombron de ĉirkaŭ 50 fadenoj/cm. La pli delikataj vestoj (nomataj "kunpi") dividiĝis je du kategorioj. La unuan oni kolektis kiel tributo en la tuta lando. Ĝi estis uzata por komerca interŝanĝo, por ornami regantojn, kiel donaco al politikaj aliancanoj kaj por firmigi la lojalecon de subuloj. La alia kategorio estis la plej alte estimata. Temis pri vestoj religiaj kaj imperiestraj. Unu centimetro de iliaj teksaĵoj havis ĉirkaŭ 230 aŭ eĉ pli da fadenoj. Tiu nombro nenie en la mondo estis superita antaŭ la industria revolucio.
La ceramikaĵojn plejparte karakterizis praktika utileco. Tamen ankaŭ ili reprezentis la imperian stilon, kiu dominis la teksaĵojn kaj metalobjektojn. Kvankam limigita je malmultaj formoj la ceramiko montris elstaran teknikon kaj sentivan kolorkomponon. Ĝenerale mankis plastikaj aŭ naturalismaj bildaĵoj, dominis ornamoj el geometriaj areoj. Al la plej belaj produktoj de la pra-perua ceramiko apartenis malprofundaj teleroj kaj pelvoj kovritaj per delikataj desegnoj. La ceramikistoj de la inkaa imperio scipovis apliki kolorojn kaj desegnojn en la ĝusta mezuro. Ilia ceramiko estis multkolora kaj polurita ĝis brilego. Krome muzikaj instrumentoj estis faritaj el ceramikaj materialoj.
La prilaboro de metaloj nur en la 15-a jarcento gajnis evoluimpeton. Esenca novigaĵo estis la uzado de bronzo. Armilojn kaj laborilojn oni produktis kaj el kupro kaj el bronzo. Belegaj artaĵoj ekestis ankaŭ el oro kaj arĝento, sed kompare kun pli fruaj peruaj kulturoj tiuj ĉi metaloj estis disponeblaj en malpli granda kvanto. La popolo uzis objektojn bronzajn, nur la imperiestro rajtis uzi orajn kaj arĝentajn. La stilo de la metalaĵoj estis je granda parto inspirita de la arto de la ĉimuoj; ja el ties ĉefurbo Ĉan Ĉan la plej bonaj metalmetiistoj estis translokigitaj al Kusko, kiam la reĝolando Ĉimor fariĝis parto de la imperio.
La pludono de literaturaĵoj okazis ekskluzive parole. Pri tio okupiĝis precipe profesiuloj, nomataj amauta-oj. Ilia tasko estis kolekti kaj transdoni aron de legendoj kaj historiaj raportoj, krome instrui siajn postsekvontojn. En la kadro de tiu ĉi parola tradicio okazis rimarkinda poezia evoluo. Ĝiaj ĉefaj temoj estis la mitologio kaj la glorigitaj agoj de la imperiestroj.
El la teatraĵoj de la inkaa tempo konserviĝis nur unu; la dramo Apu Ollàntay. Ĝin notis keĉuo, kiu vivis de 1632 ĝis 1688. Li akceptis la hispanan nomon Espinoza Medrano. La dramo enhavas kanton, direktitan al akcipitro, kiu en keĉua lingvo nomiĝas tuja. Jen ĝia komenco:
Ama Pisqu mikuyuchu Phurantataq maskariy |
Ho bird‘ ne forvoraĉu Necesas la alojn fortondi |
La poezio estis intime ligita al la muziko. Ambaŭ estis plenumataj kaj dum solenaĵoj kaj dum la ĉiutaga vivo, ekzemple dum rikolto kaj aliaj komunaj laboroj.
Por muziki estis uzataj tamburoj kaj blovinstrumento, inkluzive de flutoj, paŝtistaj flutoj kaj trumpetoj faritaj el markonkoj aŭ ceramiko. La paŝtista fluto (siku) estis la plej malnova kaj grava instrumento. Ĝi formas la bazon de la orkestro. Oni muzikis per ĝi preskaŭ ĉiam koruse. Tamen tio ne okazis unusone, sed unu muzikisto transprenis la temon de alia, tiel ke oni perceptas kontinuan sonserion. Simile grandan signifis havis speco de vertikala fluto, kiu en la keĉua nomiĝas qina (hispane quena). Oni produktis ĝin el ŝtono, argilo, osto kaj kano.
Vidu artikolon Inkaaj imperiestroj
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.