Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo aŭ ISKŜ (angle Intergovernmental Panel on Climate Change pri tutmonda varmiĝo kaj klimata ŝanĝiĝo aŭ IPCC) estas scienca organizaĵo taskita pri la taksado de la riskoj de la klimatŝanĝiĝo, kaŭzita de la homaro. Ĝi estis kreita en 1988 de du asocioj de la Unuiĝintaj Nacioj: la Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri Mediprotektado (UNEP) kaj la Monda Organizaĵo pri Meteologio (WMO). La ĉefa tasko de la spertuloj estas taksi la riskojn de la klimatoŝanĝiĝo kaj kolekti strategiojn por malhelpi ĝin. La sidejo de ISKŜ troviĝas en Ĝenevo.
Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo | |||||
---|---|---|---|---|---|
organization established by the United Nations (en) interregistara organizaĵo mediprotekta organizaĵo | |||||
Komenco | 1988 vd | ||||
Lando(j) | Svislando vd | ||||
Sidejo | Ĝenevo | ||||
Fondinto(j) | Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
En 2007 la organizaĵo, kune kun la eksa usona vicprezidento, Al Gore, ricevis la Nobel-premion pri paco.
Funkciado
ISKŜ estas malferma al ĉiu membrolando de la du fondintaj organizaĵoj kaj kunigas centon da fakuloj el la tuta mondo, el universitatoj, esplorlaboratorioj, entreprenoj, asocioj medipotektaj kaj aliaj organizaĵoj. ISKŜ estas do asocio de landoj: ĝiaj anoj estas nacioj.
Kunsidantoj estas delegitoj de siaj propraj registaroj kaj ilia mandato estas "ekspertizi la sciencajn, teknikajn kaj sociekonomiajn informojn pri risko de klimatŝanĝiĝo pro homa agado.
Ekde sia fondiĝo ISKŜ verkis serion de raportoj, kiuj referenciĝis kaj estas pli kaj pli uzataj de decidantoj, sciencistoj, studentoj kaj aliaj fakuloj. Tiuj raportoj influas la mediprotektan politikon de multaj registaroj.
Taskoj
ISKŜ estas organizaĵo ne por esplora, sed ekspertiza, kies tasko estas sintezi esplorlaborojn tutmondajn.
Pli precize la taskoj de ISKŜ estas:
- ekspono de la aktuala scio pri la diversaj aspektoj de la klimatproblemaro;
- takso de la sekvoj de klimatŝanĝiĝoj al medio kaj socio;
- vortigo de realismaj strategioj por evito aŭ adaptiĝo;
- partoprenigo de evoluantaj kaj nove industriiĝintaj landoj al ISKŜ-agadoj.
Organizo
ISKŜ konsistas el tri laborgrupoj:
- grupo 1 pristudas la fizikajn kaj ekologiajn principojn de la klimatŝanĝiĝo
- grupo 2 pristudas la efikojn, la malfortaĵojn kaj la adaptiĝon al klimatŝanĝiĝo
- grupo 3 pristudas la rimedojn por malpligrandigi la klimatŝanĝiĝon
Ekzistas ankaŭ speciala skipo por naciaj inventaroj pri gasoj kun forceja efiko, kiu verkis metodologiajn gvidliniojn por tiaj inventaroj.[1].
Ĉiu laborgrupo kaj la speciala skipo havas du kunprezidantojn, unu reprezentanta evoluintan landon, la alia evoluantan landon.
Budĝeto
En la jaro 2005 ISKŜ elspezis 4,9 milionoj da svisaj frankoj, t.e. ĉ. 3,1 milionoj da eŭroj. De 1988 ĝis inkluzive 2005 la suma budĝeto estis 81,3 milionoj da frankoj aŭ 51,7 milionoj da eŭroj[2], meze deo 4,5 milionoj da svisaj frankoj. La elspezoj estas do pli-malpli konstantaj.
Agadoj
Centoj de ISKŜ-anoj (reprezentantoj de registaroj kaj asocioj) kunvenas ĉiujare. Ĉiu membro disponas unu voĉon, nerigarde la grandecon de la lando. La kunsido starigas la kampon de ontaj raportoj kaj validas la verkitajn raportojn.
ISKŜ kunvenigas ankaŭ fakatelierojn pri diversaj demandoj rilate al klimatŝanĝiĝo.
La ĉefaj agadoj de ISKŜ estas la produktado de raportoj (taksaj raportoj kaj specialaj raportoj), metodologiaj gvidlinioj kaj teknikaj dokumentoj.
Publikaĵoj
La ISKŜ publikigas periodajn informojn, kiuj povas taŭgi kiel apogo por la agado de la landoj, kiuj subskribis la traktatojn de Unuiĝintaj Nacioj pri la klimatŝanĝiĝo.
Tiuj informoj estas baze konsiderataj kiel la plej fidindaj pri tiu temo, kaj estas ofte citataj en la politikaj kaj sociaj diskutoj pri tiu ĉi afero.
La panelo publikigis ses taksajn raportojn en 1990, 1995, 2001, 2007, 2014, 2021. Aldona raporto estis publikigita en 1992. Apud la plena raporto, la panelo publikigas resumon por tutmondaj politikistoj (Summary for Policymakers), kiu ĝenerale vekas atenton de amaskomunikiloj pro iliaj praktikaj konsideroj.
Taksaj raportoj
Kvar tiaj raportoj de la ISKŜ aperis inter 1990 kaj 2007:
- Unua raporto en 1990; ĝi konfirmis la sciencajn informojn pri la klimatŝanĝiĝo. Ĝi instigis Unuiĝintajn Naciojn starigi kadran konvencion pri klimatŝanĝiĝoj, adoptita en 1992 kaj valida ekde marto 1994.
- Dua raporto en 1995 - "Klimatŝanĝiĝoj 1995"; ĝi estis bazo al la diskutoj pri la protokolo de Kioto
- Tria raporto en 2001 - "Bilanco 2001 pri klimatŝanĝiĝoj"; ĝi enhavas la tri raportojn de la laborgrupoj kaj sintezan raporton pri la sciencaj demandoj rekte ligitaj al politiko necesa.
- Kvara raporto en 2007, atendata en novembro 2007 post tri antaŭaj raportoj:
- la 1-an de februaro (Parizo),
- la 5-an de aprilo (Bruselo),
- la 3-an de majo (Bangkoko).
Specialaj raportoj
Tiuj raportoj rilatas aŭ al taksado aŭ la preciza demando:
- Efikoj de klimatŝanĝiĝo al regionoj, 1997
- Aviado kaj planeda atmosfero, 1999
- Metodoligiaj kaj teknikaj demandoj pri teknologia delokigo, 2000
- Uzo de teritorioj, uzŝanĝo de teritorioj kaj arbaroj, 2000
- Kapto kaj stokado de karbondioksido (2006)
- Maldetruo de la ozona tavolo kaj de la planeda klimatsistemo: demandoj rilate al fluorklorkarbonhidrogenaĵoj kaj al karbonhidrogenaĵoj perfluoraj
Metodologiaj raportoj
Membroj
Kritiko
La tutmonda varmiĝo pri kiu okupiĝas ISKŜ koncernas multajn homojn kaj interesojn. La sekvoj de la tutmonda varmiĝo influas multajn fakojn kaj klimatprotekto postulas klopodojn, kiuj laŭ diversaj vidpunktoj estas diversnivele taksataj. La laboro de ISKŜ pri la tutmonda varmiĝo estas do rigardata kritike, kaj diversaj flankoj riproĉas aŭ maltroigon aŭ troigon.
Problemo estas la fakto, ke la fina redakto de la temresumoj politike tre observataj dependas de la granda nombro de politikistoj kaj juristoj misiitaj de la registaroj. Kritikistoj antaŭvidas la danĝeron, ke la konsilantoj kunfandiĝos kun la konsilotoj.[3] Tiel evidentiĝis rilate al la kvara taksa raporto de ISKŜ, ke iiuj registaroj (interalie Usono kaj Ĉinio) sukcesis obteni evidentan malplifortigon de la raportmalneto proponita de la sciencistoj.
Ne en scienca literaturo, sed en politikaj kaj publikaj diskutoj, ĉefe en Usono, ekzistas multaj reprezentoj de la tiel nomataj klimatkritikistoj, kiuj esprimas dubon pri la rezultoj prezentitaj de ISKŜ aŭ ĝenerale pri la teorio de klimatŝanĝiĝoj antropogenaj (kaŭzitaj de la homo). En iuj kazoj oni suspektas ilin pri pagita lobiadlaboro.[4]
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.