Jean-Luc Godard
franca-svisa reĝisoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jean-Luc GODARD (france eldirita [ʒɑ̃lyk gɔˈdaʀ]) (3-a de decembro 1930 - 13-a de septembro 2022 (91-jara)[1]) estis franca kaj svisa filmisto, kaj unu el la plej gravinfluaj anoj de la Nouvelle Vague, aŭ "Franca Nova Ondo".
Jean-Luc Godard | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jean-Luc Godard | |||||
Naskiĝo | 3-an de decembro 1930 (1930-12-03) en 7-a arondismento de Parizo, Francio | ||||
Morto | 13-an de septembro 2022 (2022-09-13) (91-jaraĝa) en Rolle, Vaŭdo, Svislando | ||||
Mortis pro | eŭtanazio • helpita sinmortigo vd | ||||
Lingvoj | franca • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Francio • Svislando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Paul Godard vd | ||||
Patrino | Odile Monod vd | ||||
Edz(in)o | Anne Wiazemsky • Anne-Marie Miéville • Anna Karina vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Hans Lucas vd | ||||
Okupo | filmreĝisoro • aktoro • scenaristo • ĉefkameraisto • filmproduktoro • filmmuntisto • verkisto • filmkritikisto • televida reĝisoro • televida produktoro • videoartisto • filma scenaristo • reĝisoro vd | ||||
Laborkampo | filmo • kinarto • Franca Nova Ondo • kina reĝisorado • kinoteorio • kinokritiko • kinfarado • film and literature • literary activity vd | ||||
Aktiva dum | 1954–2022 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Breathless ❦ Contempt ❦ Pierrot le Fou ❦ Every Man for Himself ❦ Le Petit Soldat vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Naskiĝinta de franca-svisaj gepatroj en Parizo, li edukiĝis en Nyon, Svisio, poste studis ĉe la Lycée Rohmer, kaj ĉe la Sorbonne en Parizo, kie li studis etnologion. Dum sia tempo ĉe la Sorbonne, li engaĝiĝis kun la juna grupo de filmistoj kaj filmteoriistoj, kiuj naskis la Novan Ondon.
Konata por stilaj efikoj, kiuj kontraŭis la holivudajn kutimojn, li fariĝis universale rekonita kiel la plej aŭdaca kaj radikala de la Nov-Ondanoj. Liaj filmoj estis klare politikaj. Lia verkaro indikas grandan scion pri filmhistorio, ampleksan komprenon de ekzistadisma kaj marksisma filozofioj, kaj klerula karaktero, kiu igis lin la sola filmisto inter la publikaj intelektuloj de la Rive Gauche.
Lia kuzo Pedro Pablo Kuczynski estis Prezidento de Peruo (2016-2018).