Jelenia Góra
urbo en nuntempa Pollando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jelenia Góra - Jelenia Góra [elparolu: jelenia gura]; (ĝis 1945 germane Hirschberg, signifo "cerva monto"; ĉeĥe: Hiřberk, Jelení Hora) estas urbo kun rajto de distrikto (eksterdistrikta urbo) en sud-okcidenta Pollando kaj apartenas al provinco Malsuprasilezia Provinco (pole Dolny Śląsk). Jelenia Góra situas en la Jeleniogorska Valo (pole: Kotlina Jeleniogórska), ĉe la maldekstra bordo de la rivero Bóbr, proksime de limo al Ĉeĥio. Estante eksterdistrikta urbo, tamen ĝi funkcias kiel administra centro por la samnoma distrikto Jelenia Góra, kiu preskaŭ plene ĉirkaŭas la urban komunumon - krome la komunuma teritorio nur limas je Ĉeĥio. Fine de 2021 en la urbo vivis 77 305 loĝantoj.[1]
Jelenia Góra | |||
ĝis 1945 germane: Hirschberg, ĉeĥe: Jelení Hora, latine: Cervimontium | |||
urbo | |||
Placo urbodoma | |||
|
|||
Oficiala nomo: Jelenia Góra | |||
Ŝtato | Pollando | ||
---|---|---|---|
Provinco | Malsuprasilezia Provinco | ||
Distrikto | Distrikto Jelenia Góra | ||
Historiaj regionoj | Malsupra Silezio, Prusio | ||
Montaro | Gigantmontaro | ||
Kvartaloj | 11
- Cieplice Śląskie-Zdrój - Czarne - Goduszyn - Grabary - Jagniątków - Maciejowa - Sobieszów - Strupice - Śródmieście - Zabobrze - Zatorze | ||
Konata loko | Chojnik kastelo | ||
Rivero | Bóbr | ||
Situo | Jelenia Góra | ||
- koordinatoj | 50° 54′ 00″ N 15° 44′ 00″ O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 627 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 360 m s. m. | ||
Areo | 108,4 km² (10 840 ha) | ||
Loĝantaro | 77 305 (2021) | ||
Denseco | 713,15 loĝ./km² | ||
Orogenenezo montariĝo |
Sudetoj | ||
Unua skribmencio | 1288 | ||
Urbestro | Marek Obrębalski | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 58-500 ĝis 58-560 | ||
Telefona antaŭkodo | +48 075 | ||
Aŭtokodoj | DJ | ||
TERYT | 0261011 | ||
Situo enkadre de Pollando
| |||
Situo enkadre de montaro Sudetoj
| |||
Vikimedia Komunejo: Jelenia Góra | |||
Retpaĝo: www.jeleniagora.pl | |||
En jaroj 1975-1998 Jelenia Góra estis ĉefurbo de regiono (vojevodio).
Jelenia Góra estas la dua laŭ grandeco (post Wałbrzych, germane Waldenburg) urbo en la nun pola parto de la Sudetoj. La urbo estas la centro de turismo kaj kuraclokeco.