Joseph Banks
From Wikipedia, the free encyclopedia
Siro Joseph Banks, 1a Barono, Prezidento de la Reĝa Societo de Londono (24a aŭ 13a Februaro 1743 - 19a Junio 1820)[1] estis angla naturalisto, botanikisto kaj patrono de la naturaj sciencoj.
Joseph Banks | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Joseph Banks | |||||
Naskiĝo | 13-an de februaro 1743 (1743-02-13) en Soho | ||||
Morto | 19-an de junio 1820 (1820-06-19) (77-jaraĝa) en Isleworth | ||||
Tombo | St Leonard's Church, Heston vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Soho Square vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Alma mater | Christ Church College • Lernejo Harrow • Eton College vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | William Banks vd | ||||
Patrino | Sarah Bate vd | ||||
Gefratoj | Sarah Sophia Banks vd | ||||
Edz(in)o | Dorothea Hugessen vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto • arkeologo • sciencisto-esploristo • natursciencisto vd | ||||
Laborkampo | plantoscienco • geografio vd | ||||
Aktiva en | Londono vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Banks famiĝis pro partopreno en 1766 en naturhistoria ekspedicio al Novlando kaj Labradoro. Li partoprenis ankaŭ kun la kapitano James Cook en lia unua veturado (1768–1771), vizitante Brazilon, Tahition, kaj Aŭstralion, kaj venate al tuja famo. Li iĝis Prezidanto de la Reĝa Societo dum ĉirkaŭ 41 jaroj. li estis konsilisto de la reĝo Georgo la 3-a pri la Reĝa Botanika Ĝardeno de Londono, kaj sendis botanikistojn tutmonde por kolekti plantojn, kaj igis tiun Reĝan Botanikan Ĝardenon la plej grava el la botanikaj ĝardenoj de la tuta mondo.
Banks defendis la Britian setladon en Novsudkimrio kaj koloniigon de Aŭstralio, same kiel la establon de Botany Bay kiel loko por la ricevo de prizonuloj, kaj konsilis la britan registaron pri ĉiaj aŭstraliaj aferoj.
Li ŝajne enmetis la eŭkalipton, akacion, kaj la genron nomitan laŭ li, nome Banksia en la okcidenta mondo. Proksimume 80 specioj de plantoj portas lian nomon. Li estis ĉefa fondinto de la Afrika Asocio kaj membro de la Society of Dilettanti, kiu helpis establi la estontan Royal Academy.