cover image

Plantoscienco

scienco pri plantoj / From Wikipedia, the free encyclopedia

Plantosciencobotaniko (greke, βοτάνη: herbo), neoficiale ankaŭ plantologio (laŭ NPIV per greka postafikso, λόγος: traktado) aŭ fitologio (greke, φυτόν: planto), estas la studado de plantoj kaj ĝenerale de la plantoregno. Ĝi estas branĉo de la biologio.

La frukto de Myristica fragrans, estas specio indiĝena de Indonezio, kaj fonto de du valoraj spicoj, nome la ruĝa (maciso) kiu enhavas la malhelbrunan muskaton.

Botanikistoplantosciencisto estas sciencisto kiu specializas en tiu studfako.

Tradicie, en botaniko estis inkludita ankaŭ la studo de fungoj kaj algoj fare de fungosciencistoj kaj algosciencistoj respektive, kun la studo de tiuj tri grupoj de organismoj restantaj ene de la sfero de intereso de la Internacia Botanika Kongreso. Nuntempe, botanikistoj studas proksimume 400,000 speciojn de vivantaj organismoj[1] el kiuj ĉirkaŭ 260,000 specioj estas vaskulaj plantoj kaj ĉirkaŭ 248,000 estas florplantoj.[2]

Botaniko originis ekde prahistorio kiel Herbokuracado kun la klopodoj de fruaj homoj por identigi - kaj poste kultivi - manĝeblajn, medikamentajn kaj venenajn plantojn, igante ĝin unu el la plej aĝaj branĉoj de scienco. Mezepokaj kurac-ĝardenoj, ofte ligitaj al monaĥejoj, enhavis plantojn de medicina graveco. Ili estis pioniroj de la unuaj botanikaj ĝardenoj ligitaj jam al universitatoj, fonditaj de la 1540-aj jaroj pluen. Unu el plej fruaj estis la Botanika Ĝardeno de Padovo. Tiuj ĝardenoj faciligis la akademian studon de plantoj. Laboroj por katalogi kaj priskribi ties kolektojn estis la komencoj de planta taksonomio, kaj kondukis en 1753 al la dunoma nomsistemo de Linnaeus kiu restas en uzo ĝis nun.

En la 19-a kaj 20-a jarcentoj, novaj teknikoj estis evoluigitaj por la studo de plantoj, inkluzive de metodoj de optika mikroskopo kaj bildigo de vivantaj ĉeloj, elektrona mikroskopo, analizo de kromosomnombro, plantkemio kaj la strukturo kaj funkcio de enzimoj kaj aliaj proteinoj. En la lastaj du jardekoj de la 20-a jarcento, botanikistoj ekspluatis la teknikojn de molekula genetika analizo, inkluzive de genomiko kaj proteomiko kaj analizo de DNA-sekvencoj por klasifiki plantojn pli precize.

Moderna botaniko estas larĝa, multidisciplina temo kun enigaĵoj de la plej multaj aliaj areoj de scienco kaj teknologio. Esplorobjektoj inkludas la studon de plantostrukturo, kresko kaj diferencigo, reproduktado, biokemio kaj primara metabolo, kemiaj produktoj, evoluo, malsanoj, evoluaj rilatoj, sistematiko, kaj planta taksonomio. Dominaj temoj en 21-a- jarcenta scienco estas molekula genetiko kaj epigenetiko, kiuj estas la studo de la mekanismoj kaj kontrolo de genesimo dum diferencigo de planta ĉeloj kaj histoj. Botanika esplorado havas diversspecajn aplikojn en disponigado de bazmanĝaĵoj kaj tekstiloj, en moderna hortikulturo, agrikulturo kaj forstado, plantodisvastigo, plantbredado kaj genetika modifo, en la sintezo de kemiaĵoj kaj krudaĵoj por konstruo kaj energiproduktado, en media administrado, kaj la prizorgado de biodiverseco.