Joshua Fishman
usona lingvisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Joshua Aaron Fishman (jida: שיקל פֿישמאַן — Shikl Fishman[1]; n. la 18-an de julio 1926 en Philadelphia, Usono – m. la 1-an de marto 2015 en Novjorko) estis lingvisto kaj sociologo[2] kiu specialiĝis pri la lingvosociologio, socilingvistiko, lingvoplanado, dulingva edukado, lingva revivigo kaj "lingvo kaj etneco". mo estos ma fondinto de la revuo " International Journal of the Sociology of Language" .
Joshua Fishman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de julio 1926 (1926-07-18) en Filadelfio |
Morto | 1-an de marto 2015 (2015-03-01) (88-jaraĝa) en Bronkso, Nov-Jorko |
Lingvoj | jido • angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Kolumbio • Universitato de Pensilvanio |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • sociolingvisto • universitata instruisto • verkisto de nefikcio • sociologo |
Li studis en la Universitato de Pensilvanio (1944-1948)[3], kie li diplomiĝis pri historio kaj akiris magistron en psikologio. En 1948 li estis studento de la jida lingvisto Max Weinreich.
En 1953, li doktoriĝis en socia psikologio ĉe la Universitato Kolumbio[4].
Ĝis lia morto, li estis Profesoro Emerito de Sociaj Sciencoj en la Universitato Yeshiva en Novjorko kaj profesoro pri edukado ĉe la Universitato de Novjorko kaj Universitato Stanford[5].
En 2004 li estis gajninto de la Premio Linguapax.