Karolo la Granda
la 1-a imperiestro de Sankta Romia Imperio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Karolo la Granda, nomata ankaŭ Karlomagno (tiu ĉi nomo devenas de la latina lingvo Carolus Magnus, sed en preskaŭ ĉiu lingvo oni uzas apartan formon de la nomo Karlo; naskiĝis la 2-an de aprilo 747 aŭ 748[1], eble en Aĥeno; mortis la 28-an de januaro 814), estis kronita reĝo de la frankoj la 9-an de oktobro 768, reĝo de la Regno de Italio en 774 kaj imperiestro de la okcidento la 25-an de decembro 800, nome la unua imperiestro en Okcidento ekde la falo de la Okcident-Romia Imperio.
Karolo la Granda | |||||
---|---|---|---|---|---|
Imperiestro | |||||
![]() (busto en la katedralo de Aĥeno) | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 2-an de aprilo 748 (0748-04-02) en Franka imperio | ||||
Morto | 28-an de januaro 814 (0814-01-28) (65-jara) en Aachen | ||||
Mortis per | malsano [#] | ||||
Tombo | Katedralo de Akeno [#] | ||||
Religio | katolika eklezio [#] | ||||
Etno | Frankoj [#] | ||||
Lingvoj | latina [#] | ||||
Ŝtataneco | Franka imperio [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Karolidoj [#] | ||||
Patro | Pipino la pli juna [#] | ||||
Patrino | Bertrada de Laon [#] | ||||
Gefratoj | Gisela, Abbess of Chelles • Adelais • Chrothais • Karloman la 1-a • Pipino [#] | ||||
Edz(in)o | Desiderata de la Longobardoj • Hildegard of Vinzgouw • Fastrada • Luitgard • Himiltrude • Liutperga [#] | ||||
Amkunulo | Regina • Himiltrude • Madelgard • Gersuinda • Ethelind [#] | ||||
Infanoj | Pipino la Ĝibulo • Karolo la Pli Juna • Rotrude • Bertha • Pipino de Italio • Ludoviko la Pia • Gisela • Theodrada • Drogo • Hugh • Alpais • Adelaide • Lothair • Hildegard • Chrotais • Hiltrude • Ruodhaid • Theodoric • Adaltrude [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko • suvereno [#] | ||||
| |||||
Romgermana imperiestro | |||||
Dum | 800–814 | ||||
Antaŭulo | Romulus Augustulus, okcident-romia imperiestro en la 5-a jarcento | ||||
Sekvanto | Ludoviko la Pia | ||||
Reĝo de la lombardoj | |||||
Dum | 774–814 | ||||
Antaŭulo | Desiderio | ||||
Sekvanto | Ludoviko la Pia | ||||
Reĝo de la Frankoj | |||||
Dum | 768–814 ĝis 771 kune kun Karloman la 1-a, lia frato | ||||
Antaŭulo | Pipino la pli juna, lia patro | ||||
Sekvanto | Ludoviko la Pia | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La nepo de Karolo Martelo ricevis jam dumvive la kromnomon la Granda kaj estas taksata ekde la mezepoko unu el la plej gravaj regantoj de Okcidento. La regno de la frankoj neniam atingis pli grandan areon ol sub Karolo la Granda. Per lia kronado pere de la papo Leono la 3-a kristnaske en la jaro 800 en Romo la imperiestreco estis restarigita en la okcidento de Eŭropo. Laŭ instigo de la imperiestro Frederiko la 1-a, Karolo estis kanonizita la 29-an de decembro 1165 en la ĉeesto de la kontraŭpapo Paskalo la 3-a kaj deklarita "Pater Europae" (Patro de Eŭropo).
Karlomagno iĝis reĝo en 768 sekve de la morto de sia patro. Li estis dekomence nur kunreganto kun sia frato Karlomano. Tamen tiu subite mortis en 771 laŭ neklarigitaj cirkonstancoj kaj lasis Karlomagnon kiel nedisputita reganto de la Franka Reĝlando. Karlomagno daŭrigis la politikon de sia patro rilate al papoj kaj iĝis ties protektanto, forigante la Lombardojn el povo en norda Italio, kaj kondukante invadon kontraŭ Al-Andalus. Li ankaŭ faris kampanjojn kontraŭ la popoloj orientaj, kristanigis ilin sub minaco de mortopuno, foje alvenante al okazoj kiaj la Masakro de Verden. Karlomagno atingis hegemonion en 800 kiam li estis kronita kiel "imperiestro" fare de la papo Leono la 3-a kristnaske en la malnova Baziliko Sankta Petro de Romo.
Nomite "Patro de Eŭropo" (pater Europae),[2] Karolo unuigis plej el Okcidenta Eŭropo la unuan fojon ekde la epoko de la Romia Imperio. Lia regado helpis la floron de la Karolida renesanco, nome periodo de kultura kaj intelektula agado ene de la Katolika Eklezio. Kaj germanoj kaj francoj konsideras la komenciĝon de sia nacihistorio per la regno de Karolo la Granda.
Karolo mortis en 814, reginte kiel imperiestro ĉirkaŭ 13 jaroj. Liaj restaĵoj estis alportitaj al lia imperia ĉefurbo Aĥeno en kio estas nune Germanio. Lia filo Ludoviko sukcedis lin. La urbo de Aĥeno fondis en 1949 la ĉiujare disdonatan internacian Karolo-premion, memore al lia persono.