From Wikipedia, the free encyclopedia
La kersantito, aŭ ŝtono de Kersanton, estas vejna magma roko, kun konsisto proksima al granito, kaj kun certa intereso por skulptado, ĉar ĝi kunigas facilecon por skulptado kaj reziston kontraŭ la tempo kaj malbona vetero.
La nomo "kersantito" venas de la domareto Kersanton[1] (komunumo Loperhet) situanta proksime de la rodo de Brest, je ĉirkaŭ 15 km sudoriente de Brest. La mino de Rhunvras, en Hôpital-Camfrout ankaŭ provizas tiun rokon[2]. Tavoloj troviĝas ankaŭ en Penallen en Plougastel-Daoulas, en Penavoas en Faou, en Kerascoët kaj Tréoc en L'Hôpital-Camfrout, en Kersanton en Loperhet, en Moulin-Mer kaj Le Roz en Logonna-Daoulas, ktp., ĉiuj tiuj tavoloj estas proksimaj al la rodo de Brest. Aliaj tavoloj troviĝas iom pli en interna Bretonio, en la Moulin du Crann en Lennon, Guervénec en Rumengol, Resthervé en Poullaouen, Saint-Roch en Carhaix aŭ ĉirkaŭ Tréhou[3].
Tio estas preskaŭ la sola ŝtono (alia ekzemplo, malpli konata, tamen ekzistas, la sizunito[4] kies nomo devenas de kabo Sizun kaj kiu estas simila al kersantito) kies oficiala nomo venu rekte de toponimo de Bretonio. Roko unika en la mondo, ĝi apartenas al la monda geologia heredaĵo[5].
Ĝia nomo estas skribita ankaŭ kerzanton en la pasinteco, kaj ankoraŭ komence de la 20-a jc[6].
Kersantito estas ano de la lamprofiroj. La lamprofiroj estas magmaj rokoj subvulkanaj (t.e. kreita per la vulkana aktiveco, sen okazinta erupcio). Konsekvence, ili aperas en tavoloj kaj havas tre fajnan grajnecon. Ili kutime estas malhelkoloraj (melanokrataj rokoj).
|
« Kersantito estas ofte konsiderata, kvankam malprave, kiel granito, kun kiu estas komuna nur la profunda origino. Tio estas magma roko, kiu rezultas de la parta fandiĝo de materialoj en la profundaĵo de la tera krusto (30 ĝis 50 km). La fandiĝintaj amasoj, malpli densaj ol sia ĉirkaŭaĵo, estis pelitaj supren, t.e. la fenomeno de entrudiĝo (entrudiĝaj rokoj). La magmo finis sian kristaliĝadon (pli aŭ malpli rapide) kaj progresive malvarmiĝis sen atingi la surfacon. Tiuj rokoj estas nun observeblaj ĉar erozio forigis plurajn milojn da metroj da kovraĵo »[2].
Pli precize kersantito estas ano de la kalcia-alkalaj lamprofiroj. Tipa konsisto de kersantito estas :
La ŝtono de Kersanton estas ekspluatata de almenaŭ la 15-a jc, kiel atestas la plej malnovaj monumentoj (sed gaŭla statuo trovita en Plougastel jam estis el kersantito[8]), el ŝtonejoj, nomo, kiu tiutempe estis uzata por nomi 'ŝtonminon'. Pri la ŝtonmino de Roz en Logonna-Daoulas estas aktoj de la 3-a de oktobro 1514 kaj alia de 1625, kiuj devigis « teni la diratan ŝtonejon puran, malembarasitan kaj liberan de ĉiuj 'attraits' (?) »[8].
Tiu ekspluatado okazis el malprofundaj minoj ĉar la mintavoloj estas profundaj je 20 m ĝis 40 m. Pro la malalteco de la minoj, la tajlofronto devis esti konstante sekigata per pumpado. Tiuj tavoloj situas inter skistaj tavoloj, kio ebligas sufiĉe facile eltiri ĝin.
La ŝtono de Kersanton estas verdeta, sed ĝi nigriĝas kun la tempo ; oni tajlas ĝin ĉe la elirejo de la mino, kaj ĝi malmoliĝas poste pro la aero[9]. Alia avantaĝo de la situo de Kersanton, krom la kvalito de la ŝtono, estas la proksimeco al la maro. Situanta je malpli ol 8 km de la bordo, la mara transporto ĉiam estis uzata por liveri tiujn ŝtonojn en la tuta mondo. Sed granda parto de la produktado estis skulptita surloke kaj transportita kiel finita produkto[10].
Multaj monumentoj[10] estis konstruitaj el kersantito, pro ties proprecoj. Prosper Mérimée priskribis la kvalitojn de la ŝtono de Kersanton : « La ŝtono uzata por tio estas treege taŭga por la skulptado de ornamoj, pro siaj malmoleco kaj grajnfajneco. Ĝi neniam perfekte poluriĝas kaj restas tuŝaspra… »[11].
La kersantito ankaŭ multe servis por la publikaj konstruaĵoj, por ekzemplo plej multaj viaduktoj de la fervojo inter Châteaulin kaj Brest (escepte de la viadukto de Daoulas) kaj marbordaj fortikaĵoj konstruitaj en la epoko de Napoleono la 3-a ĉirkaŭ la rodo de Brest.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.