![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a1/Guenter_Grass%252C_Die_Blechtrommel_1959.jpg/640px-Guenter_Grass%252C_Die_Blechtrommel_1959.jpg&w=640&q=50)
La lada tambureto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La lada tambureto (germane Die Blechtrommel) estas romano de la germana verkisto Günter Grass. Ĝi aperis en 1959 kiel parto de lia trilogio Danziger Trilogie ("Danciga Trilogio") kaj apartenas al la plej signifaj romanoj de la germana literaturo post la Dua Mondmilito.
La lada tambureto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Origine | Die Blechtrommel | ||||
![]() | |||||
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Günter Grass | ||||
Lingvoj | |||||
Origina lingvo | germana | ||||
Lingvo | germana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1959 | ||||
Lando | Germanio | ||||
Trajtoj | |||||
ISBN | 978-3423138192 | ||||
Ĝenro | romano | ||||
Loko de rakonto | Gdańsk • Duseldorfo • Bysewo • Polish Post Office in the Free City of Danzig • Wrzeszcz • Labesweg • Śródmieście • Forest Opera • Oliwa • Collegiate church of Gdańsk Wrzeszcz • Brzeźno • Main City • Zaspa Cemetery in Gdańsk • Metz • Parizo • Cabourg • Löwenburg • Jülicher Straße • Stockum • Altstadt (Düsseldorf) • Gerresheim | ||||
Serio | Oriento-Okcidento | ||||
Tradukado | |||||
![]() | |||||
Tradukinto | Tomasz Chmielik | ||||
Eldonjaro de tradukita versio | 2000 | ||||
Urbo de tradukita versio | Bielsko-Biała | ||||
Eldoninto de tradukita versio | Kleks | ||||
Paĝoj de tradukita versio | 533 | ||||
ISBN de tradukita versio | 8371940793 | ||||
| |||||
En 1979 la verko estis filmigita de Volker Schlöndorff kun scenaro de Volker Schlöndorff mem, Jean-Claude Carrière kaj Franz Seitz kaj la aktoroj Mario Adorf, Charles Aznavour, David Bennent, Heinz Bennent, Daniel Olbrychski, Katharina Thalbach, Angela Winkler kaj aliaj. La filmo ricevis Oskar-premion kiel plej bona ne-anglalingva filmo kaj la Oran palmon de Cannes.
En la romano aperas pola onklo (li fakte estis la biologia patro) de Günter Grass kiu estis pola esperantisto naskita en Malbork / Malborko kaj poste de la jaro 1922 loĝanta en Gdansko en Libera Urbo Gdansko kaj laboranta kiel oficisto en la Pola Poŝtoficejo en Gdansko. La 1-an de septembro 1939 la pola onklo defendanta la poŝtoficejon mortis tri tagojn poste en gdanska hospitalo pro la pafvundoj de ventro kaj kranio fare de germanoj atakantaj la poŝtoficejon. En tiu romano tamen la pola onklo (fakte patro) ricevas la pseŭdonomon Jan Broński, sed vera lia nomo estis Bernard Binnebesel. Filo de Bernard Binnebesel s-ano Arkadiusz Binnebesel (esperantisto, same kiel la patro Bernardo) vivis en Malborko ĝis morto en la jaro 2015, li estis direktoro de la Kastela Muzeo en Malborko, kaj ĝis morto li estis ano de la loka Esperanto-rondo "Kastelo". Günter Grass kelkfoje vizitis sian kuzon (fakte fraton) Arkadiusz Binnebesel en Malborko, kun kiu li tiam konsultis la faktojn necesajn por verki la faman romanon "La lada tambureto". En la filmo de Volker Schlöndorff la onklon (la patron) Jan Broński (Bernard Binnebesel) ludas pola aktoro Daniel Olbrychski.