Le Corbusier
svis-franca arkitekto, urboplanisto, pentristo, desegnisto, skulptisto kaj meblodesegnisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Le Corbusier ([lə kɔʁbyˈzje]; naskiĝis la 6-an de oktobro 1887 en La Chaux-de-Fonds, mortis la 17-an de aŭgusto 1965 en Roquebrune-Cap-Martin), denaske oficiale Charles-Edouard JEANNERET, estis svis-franca multinflua arkitekto, kiu multe kontribuis al la kristaliĝo de moderna arkitekturo en la 20a jarcento kaj aparte al la internacia stilo. Li iniciatis multajn ŝanĝojn en la arkitekturo kaj urboplanado. Paralele kun laboro kiel arkitekto li ankaŭ sindediĉis kiel desegnisto, pentristo, skulptisto, urboplanisto, verkisto kaj mebla dezajnisto.
Le Corbusier | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Le Corbusier | |||||
Naskonomo | Charles-Édouard Jeanneret | ||||
Naskiĝo | 6-an de oktobro 1887 (1887-10-06) en La Chaux-de-Fonds, Neŭŝatelo, Svislando | ||||
Morto | 27-an de aŭgusto 1965 (1965-08-27) (77-jaraĝa) en Roquebrune-Cap-Martin, Alpes-Maritimes, Francio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto vd | ||||
Tombo | Roquebrune-Cap-Martin vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Svislando • Francio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Georges-Édouard Jeanneret vd | ||||
Gefratoj | Albert Jeanneret vd | ||||
Edz(in)o | Yvonne Le Corbusier vd | ||||
Parencoj | Pierre Jeanneret vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | arkitekto • pentristo • verkisto • urbanizisto • fotisto • desegnisto • textile artist vd | ||||
Laborkampo | arkitekturo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Kapelo Notre-Dame-du-Haut ❦ Vilao Savoye ❦ Unité d'habitation ❦ Radiant City ❦ Tsentrosoyuz building vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Le Corbusier naskiĝis en Svisio kaj iĝis Franca civitano en 1930. Lia kariero daŭris kvin jardekojn, kaj li desegnis konstruaĵojn en Eŭropo, Japanio, Barato, kaj Norda kaj Suda Ameriko.
Dediĉita al havigo de pli bonaj vivkondiĉojn por la loĝantoj de amasloĝataj urboj, Le Corbusier estis influa en urboplanado, kaj estis fondinta membro de la Internacia Kongreso de Moderna Arkitekturo (IKMA). Le Corbusier preparis la mastroplanadon por la urbo Ĉandigaro en Barato, kaj kontribuis al specifaj desegnoj por kelkaj konstruaĵoj tie.
Li mortis la 27-an de aŭgusto 1965, 77-jaraĝa, dum baniĝo en la Mediteraneo ĉe Roquebrune-Cap-Martin. Li estis entombigita tie.
La 17-an de Julio 2016, deksep projektoj de Le Corbusier en sep landoj estis enskribitaj en la listo de la Mondaj Heredaĵoj de UNESKO kiel La Arkitektura Verkaro de Le Corbusier, Elstara Kontribuo al la Modernisma Movado.[1]
Lia portreto estas montrata en la svisa dek-franka monbileto.