From Wikipedia, the free encyclopedia
Oni grupigas lingvojn en arojn (ofte nomitajn "familioj") laŭ ilia historia parenceco: lingvoj, kiuj ŝajnas deveni de komuna pralingvo, troviĝas en la sama lingvaro. Tiel oni ricevas arbecan strukturon.
La sekva tabelo montras unu tian strukturon. Pri kelkaj lingvaroj ekzistas diversaj opinioj, kaj iuj disdividoj estas esence arbitraj. Ĉi tiu tabelo estas iom konservativa, montrante nur lingvarojn, kies parenceco estas ĝenerale agnoskita. Pli radikala klasigo estas priskribita en la artikolo pri lingva filono.
Pro konveno, por ke ne estu tro da lingvaroj en la supra nivelo, la tabelo uzas ankaŭ kelkajn geografiajn grupojn, sed tiuj estas klare distingitaj per la vorto "lingvaroj" en la titolo. Ekzemple, historia parenceco inter la nordkaŭkaza kaj sudkaŭkaza lingvaroj ne estas pruvita.
Evidente la tabelo ne mencias ĉiujn homajn lingvojn, da kiuj estas kelkaj miloj. La strukturo de iuj familioj estas iom simpligita; pli da detaloj troviĝas eventuale en la artikolo pri la koncerna familio. Kreolaj lingvoj kaj piĝinoj estas troveblaj artikolfine. Planlingvoj estas ellasitaj pro ilia alispeca deveno. Listo de senparencaj lingvoj (lingvoj, kiuj ne apartenas al konata familio) troviĝas en aparta artikolo.
Iuj familioj estas rigardeblaj ankaŭ kiel lingvoj kun dialektoj, kaj multaj lingvoj estas rigardeblaj ankaŭ kiel familioj de proksime parencaj lingvoj.
|
Inter la senparencaj lingvoj de Afriko estas la haza kaj sandava.
kunga
Inter la senparencaj lingvoj de Eŭrazio estas la ajnua, buruŝaska, etruska, korea, nivĥa, sumera, kaj la eŭska aŭ baska.
Formosaj lingvoj
Tetuna, balia, cebua, ĉamora, java, malagasa, malaja (enhavante la indonezian), sunda, tagaloga (enhavante la filipina), fiĝia
Nepala (kontraŭ la nacia nepalia lingvo), birma, tibeta, ĉina
Estas multaj senparencaj lingvoj en Nordameriko, kiel la hajda, la taraska kaj la zunia. Inter la lingvaroj estas:
Keta, tlingita, ĉipevajana, navaha
Vidu Na-denea lingvaro
Hejlcuka, nutka
Lakota, mandana, omaha
(per Delancey 2006)
Hipoteza lingvaro. La sekvantaj estas eblaj lingvaretoj kaj senparenculoj.
Grandaj lingvoj: Majaa (jukateka), vasteka, cocila, celtala, ĉola, kakĉikela, kekĉia, kiĉea, mamea, ĉuĥa, hakalteka (poptia), kanhobala, iŝila, pokomama, pokomĉia, cutuhila
Estas multaj senparencaj lingvoj en Sudameriko, kiel la mapuĉa kaj pirahana. Inter la lingvaroj estas:
Ĉibĉa
Ŝavantea, kajnganga
Takana, ŝipiba
Tukana
Troviĝas multaj senparencaj lingvoj en Papulando. Inter la lingvaroj estas:
Enhavas la plejparton de la papuaj lingvoj
Troviĝas pluraj senparencaj lingvoj en Aŭstralio. Inter la lingvaroj estas:
Enhavas la plejparton de la aŭstraliaj lingvoj
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.