Ljubljano

ĉefurbo de Slovenio From Wikipedia, the free encyclopedia

Ljubljanomap
Remove ads

Ljubljano[1] (slovene Ljubljana, germane Laibach, latine EmonaLabacum) estas la ĉefurbo de Slovenio kaj de la samnoma municipo. La urbo situas ĉe la rivero Ljubljanica.

Thumb
Rapidaj faktoj urbo • urbego • plej granda urbo • ŝtata ĉefurbo, Ĝemelurboj ...

La urba areo havis 310 000 loĝantojn en 2003.

Ljubljano ne estas granda, sed certe multflanka. La malnova urbo enhavas konstruaĵojn el multaj periodoj, kiel la Renesanco kaj la Klasikismo, sed ankaŭ troveblas multaj modernaj konstruaĵoj. La plej konataj konstruaĵoj estas la tri pontoj kaj la kastelo "Ljubljanski Grad". En la urbopartoj ĉirkaŭ la urbocentro ofte troviĝas konstruaĵoj el la komunista periodo. Multaj konstruaĵoj en la urbo estas formplanitaj de la slovena arkitekto Jože Plečnik, kiu emfaze premis sian stampon sur la urbon. Konstruaĵoj kiel la universitata biblioteko, diversaj preĝejoj kaj la stadiono de Ljubljano estas de li formplanitaj, samkiel la vendoplaco, la tri pontoj kaj la tombejo.

Remove ads

Transporto

Ljubljano havas propran flughavenon: Ljubljana Brnik. La aŭtobusa kompanio LPP ekspluatas interligojn inter la urbocentro kaj la urbopartoj kaj vilaĝoj ĉirkaŭ Ljubljano. La urbo ankaŭ estas haltejo de internaciaj fervojlinioj el Munkeno kaj Venecio.

Historio

Thumb
Vido al norda Ljubljano
Thumb
La urbo per burgo
Thumb
Centro de Ljubljano
Thumb
La ankro sur la Kongresni Trg

Dum la tempo de la romia hegemonio, de la 1-a jarcento antaŭ Kristo ĝis la 5-a jarcento post Kristo, oni nomis la kolonion, sur la loko de la hodiaŭa Ljubljano, 'Emona'.

Poste Emona diversfoje estis invadita de inter aliaj la barbaroj kaj en la jaro 452 finfine estis detruita de la Hunoj sub gvido de Atilo. La slavoj eksetlis en tiu ĉi areo en la komenco de la 6-a jarcento post Kristo. Pri tiu slava koloniigo ne multo estas konata, sed la malnovaj slavaj tomboj, kiuj estis trovitaj en diversaj partoj de Ljubljano, konfirmas la iom-post-ioman disvolviĝon de la setlado. La unua feŭda superrego estis ĉirkaŭ la jaro 1 kaj Ljubljano fariĝis la centro de ĝi.

Ljubljano estis ĉefurbo de la Duklando Krajino el 1364 ĝis la ŝtata dissolvo de Aŭstrio-Hungario en 1918, tuj post la fino de la Unua Mondmilito.

Remove ads

Verda urbo kun multaj vidindaĵoj

Antaŭ jardeko (2008) la stratoj apud la rivero estis malpuraj kaj plene de trafiko, sed nuntempe (2019) la urbo estas unu el la plej verdaj kaj viveblaj ĉefurboj en Eŭropo kies historia kvartalo konvertiĝis al piediranta spaco ankoraŭ nur escepte alirebla por busoj kaj biciklantoj. Tiu urboplanado estis tiom sukcesa ke Ljubljano ricevis kiel unua orienteŭropa urbo la "Premion de Verda Ĉefurbo de Eŭropo" [fr]

En la urbo videblas multaj paŝtelkoloraj domoj kaj arkitekturaj belaĵoj de la fama arkitekto Jože Plečnik, kiu fariĝis grava persono en Slovenio post la tn. "10-taga milito" kiu estas la nomo por la slovena lukto por sendependeco.

La plej vizitindaj lokoj troviĝas en malgranda piediranta areo. La plej grava historia loko estas la Ljubljanski Grad (Kastelo) el la 15-a jarcento en kies interno estas restoracioj. La kastelo estas atingebla pere de kablolifto el la centro de la urbo aŭ piedirante (inter 20-30 minutoj).

La Prešeren-placo (slovene : Prešernov trg) portas la nomon de la plej fama slovena poeto.

Remove ads

Gefiloj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads