From Wikipedia, the free encyclopedia
Lupuso (scienca nomo: Sistema ruĝa lupuso, latine Lupus erythematosus) estas aŭtoimuna malsano, do perturbo de la imuna sistemo dum kiu organismo produktas proteinojn, fremdajn al siaj propraj ĉeloj kaj iliaj komponantoj, kaj tiel damaĝas la sanajn ĉelojn kaj iliajn histojn. La imuna sistemo ekkonsideras siajn ĉelojn kiel la fremdajn kaj atakas ilin, kaŭzante damaĝojn kaj inflamojn de diversaj histoj de la organismo. Lupuso trafas artikojn, haŭton, renojn, koron, pulmojn, sangujojn kaj cerbon. Inter ĝiaj simptomoj estas troa laceco, doloraj aŭ ŝvelintaj artikoj, febro, haŭtaj erupcioj, renaj problemoj. Lupuso apartenas aŭ reŭmataj malsanoj. Kompleta resaniĝo ne eblas, sed kaze de ĝusta kuracado la pacientoj povas daŭrigi aktivan vivon.
Lupuso | |
---|---|
malfacila malsano laŭ Japania juro • malofta malsano • malsano • simptomo aŭ signo | |
KIM-10 | M32 |
La latina nomo de la malsano venas de la latinaj vortoj lupus (lupo) kaj erythematosus (ruĝa). Ĝin kaŭzis la haŭtaj damaĝoj kvazaŭ faritaj de mordema lupo[1].
Unuafoje oni priskribis la malsanon en 1828, kiam la svis-franca dermatologo Laurent-Théodore Biett priskribis ĝiajn haŭtosignojn. En 1873 la hungara dermatologo Mór Kaposi rimarkis, ke iuj malsanuloj kun haŭtaj erupcioj havas ankaŭ simptomojn de internaj malsanoj. En 1890 la kanada kuracisto William Osler trovis, ke lupuso povas okazi ankaŭ sen haŭtaj simptomoj. En 1848 estis priskribita fenomeno de LE-ĉeloj, kiam en sango estis trovitaj partoj de ĉeloj. Tio grave kontribuis al diagnozado de lupusaj malsanuloj. En 1954 en sango de malsanuloj estis trovitaj certaj proteinoj (aŭ antikorpoj), kiuj atakis proprajn ĉelojn. Tiu fenomeno estis uzata por krei novajn, pli sensivajn testilojn[1].
En 1894 la angla kuracisto J.S. Payne montris la efikecon de kinino por kuracado de lupusa erupcio. En 1928 H. Martenstein rimarkis pozitivan efikon ĉe 22 el 28 pacientoj, kuracitaj per pamaĥino. En 1930 la germanaj fakuloj H. Jensch kaj O. Eisleb patentis kaj ekproduktis sintezan 9-aminoakridinon nomitan kinakrino. En 1938 la efikecon de kinino konfirmis A.M. Davidson kaj A.R. Birt, kiuj konstatis malaperon de ruĝaj erupcioj ĉe 19 el 29 observitaj pacientoj. En 1940 la sovetia profesoro Andrej Prokopĉuk publikigis artikolon pri la pozitiva influo de kinino sur lupusajn erupciojn. En la 1950-aj jaroj oni ekatentis kontraŭinflamajn ecojn de kontraŭmalariaj kuraciloj, speciale klorokino. En 1955 aperis hidroksiklorokino, kies efikecon konfirmis en 1955–1957 tri esploroj[2].
Opinioj pri ofteco de lupuso varias: 3–4 ĝis 250 homoj el 100 000[3][4], 50–70[5]. Ĝis 2013 en Eŭropo kaj Usono estis registritaj ĉirkaŭ 500 mil malsanuloj, en Ĉinio — 1-1,5 milionoj.
Plej ofte ĝiaj simptomoj aperas en aĝo de 15 ĝis 25 jaroj[3] (laŭ aliaj informoj oni malsaniĝas kutime je 20–40 jaroj, diagnozado okazas en 35–45 jaroj)[5]. Infanoj kaj aĝuloj (pli ol 65-jaraj) malsaniĝas oble malpli ofte (<1 kazo por 100 mil)[5]. Mortofteco estas 3-oble pli alta ol averaĝe ĉe populacio[3]. Laŭ datumoj de usonaj esploristoj, nigrulinoj malsaniĝas trioble pli ofte ol blankulinoj[6]. Ankaŭ virinoj kun hispanaj, aziaj kaj indianaj radikoj malsaniĝas pli ofte[1]. En kelkaj landoj de Azio lupuso renkontiĝas pli ofte ol reŭmatoida artrito[6].
Oni trovis ke konfirmitaj provokiloj de lupuso estas sunradioj, certaj kuraciloj (Hydralazine, Procainamide, Kinidino, kontraŭkoncipaj piloloj kaj aliaj), vakcinoj, silicia dioksido, fumado. Oni supozas ke tion povas influi pezaj metaloj (hidrargo, plumbo, kadmio), organikaj kloridoj, organikaj solvantoj, pesticidoj, naftoproduktoj, certaj manĝeblaj proteinoj (sojfabo, spinaco, maizo, ŝosoj de medikago)[5].
Risko de lupuso kreskas se en la familio haveblas aŭtoimunaj malsanoj, speciale ĉe parencoj de la unua linio. Heredan faktoron konfirmas alta konkordanco inter unuovolaj ĝemeloj (24–69%), dum ĉe duovolaj ĝemeloj konkordanco estas nur 2–9%. Tamen kompleta konkordanco mankas eĉ ĉe unuovolaj ĝemeloj, kio konfirmas la gravecon de eksteraj faktoroj[5].
Gravan rolon ludas malekvilibro de seksaj hormonoj. Androgenoj estas imunosubpremaj, dum estrogenoj stimulas imunajn reagojn, pro kio virinoj pli ofte havas aŭtoimunajn malsanojn. Risko de lupuso kreskas kaze de frua menarĥo kaj malfrua menopaŭzo pro pli alta nivelo de estrogenoj[5]. Tion konfirmas ankaŭ malbona influo de gravedeco al la paso de la malsano, malkresko de ĝia aktiveco post ovoloktomio, alta procentaĵo de lupuso inter viroj kun sindromo de Klinefelter. Proksimume 90% de la malsanuloj estas virinoj, dum viroj en diversaj grupoj konsistigas 4% ĝis 22%. En Francio, Germanio, Italio, Hispanio kaj Britio ofteco de lupuso inter la viroj varias de 3,7 ĝis 24,8 je 100 mil homoj. Averaĝa rilatumo inter virinoj kaj viroj proksimas al 6:1, inter pacientoj en postpubereca periodo — 10:1. Ĉe pacientoj ĝis 15 kaj pli ol 65 jarojn aĝaj genra diferenco estas oble malpli granda[7], ĝis proporcio 2:1[6].
Ekzistas kelkaj tipoj de lupuso[1].
Ĝi trafas plurajn sistemojn de la organismo (do sistema). Ĝi povas havi simptomojn gravajn aŭ malgravajn kaj plejparte trafas homojn en la aĝo 15 ĝis 45 jaroj.
Ĝi trafas ĉefe la haŭton forme de ruĝa ŝvelanta erupcio, kiu aperas sur vizaĝo, krania haŭto ktp. La ŝvelaĵoj povas dikiĝi kaj skvamiĝi. Foje tio daŭras tagojn, foje jarojn, jen malaperante, jen aperante denove. Malgranda procentaĵo de la malsanuloj poste ekhavas sisteman ruĝan lupuson.
Ĝin kaŭzas kuraciloj. Kutime aperas simptomoj kiel artrito, erupcio, febro, brustodoloro, dum la renoj kutime ne estas trafataj. Post ĉesigo de prenado de la kuraciloj, la simptomoj malaperas. Tiun tipon de lupuso kaŭzas interalie: Hydralazinum, Procainamide, Methyldopa, Guinidin, Isoniazid kaj aliaj.
Ĝi foje trafas novnaskitojn, se iliaj patrinoj havis sisteman ruĝan lupuson aŭ aliajn aŭtoimunajn malsanojn. Tiaj infanoj povas havi grave damaĝitan koron (plej malbona varianto) erupciojn, anomaliojn ĉe hepato kaj citopenion (malaltan nombron de sangoĉeloj). Tiu tipo renkontiĝas malofte. La erupcioj kutime ne bezonas terapion kaj malaperas memstare.
Kaŭzoj de lupuso estas nekonataj. Plej verŝajne temas pri kombinaĵoj de kelkaj faktoroj, inter kiuj estas genetika inklino, medipoluado kaj eble hormona stato. Provoki la malsanon povas nervostreĉiĝo, malvarmumo, hormona rearanĝo de la organismo dum seksa maturiĝo, gravedeco, abortigo aŭ menopaŭzo. Oni ne trovis specialan "lupusan" genon, sed supozas ke kombinaĵoj de kelkaj genoj altigas probablecon de la malsaniĝo. Unuovolaj ĝemeloj havas pli da ŝancoj malsaniĝi je lupuso samtempe ol ĝemeloj el malsamaj ovoloj aŭ ne-ĝemeloj. Lupuso estas nekontaĝa[1].
Simptomoj de lupuso varias laŭ graveco kaj kombinaĵoj, ili jen aperas, jen malaperas. Plej ofte aperas grava laceco, ŝveliĝo kaj doloro ĉe artikoj, neklarigebla febro, erupcioj. La erupcioj kutime aperas sur nazo kaj vangoj tiel ke ĝia formo memorigas papilion kiel ĝi ofte estas nomata. Foje aperas ankaŭ erupcioj sur vangostoj, oreloj, ŝultroj, manoj, brusto[1].
Ĝeneralaj simptomoj[1]:
Iuj homoj spertas ankaŭ kapdoloron, kapturniĝon, depresion, spasmojn. Novaj simptomoj povas aperi jarojn post la diagnozado. Foje simptomoj aperas nur ĉe unu sistemo (haŭto aŭ artikoj aŭ sangosistemo), sed plej ofte ĉe pluraj. Plej ofte estas trafataj artikoj kaj muskoloj, kio kaŭzas artritojn kaj mialgion. Haŭtaj erupcioj estas similaj ĉe plejparto de la pacientoj[1].
Influo al la organoj[1]:
Okazas inflamo ĉe la renoj (lupusa nefrito), kiu malbone influas ilian kapablon plenumi siajn funkciojn kaj kutime postulas intensan kuracadon per medikamentoj. Malsanulo mem ofte ne povas pritaksi gravecon de la damaĝo, ĉar kutime ĝin ne akompanas doloro, rimarkeblas nur ŝveliĝo de maleoloj kaj ĉirkaŭ la okuloj. Ofte tion montras ankaŭ nenormala urina ekzameno aŭ malgrandiĝo de la kvanto de urino.
Ĉe iuj pacientoj lupuso trafas la cerbon aŭ la centran nervan sistemon. Tio povas kaŭzi fortajn kapdolorojn, kapturniĝon, perturbojn de memorkapablo, problemojn pri vidkapablo, paralizojn, psikozojn, spasmojn. Sed iuj el tiuj ĉi simptomoj povas aperi sekve de uzado de kuraciloj, inkluzive kadre de kuracado de lupuso aŭ pro emocia ŝoko, kaŭzita de malsaniĝo.
Sangvaskuloj povas inflami (vaskulitoj), damaĝante la vojon laŭ kiu cirkulas la sango. La inflamo povas esti malgrava kaj ne postuli kuracadon.
Povas aperi anemio aŭ leŭkopenio, do malmultiĝo de blankaj kaj/aŭ ruĝaj sangoĉeloj. Foje aperas trombocitopenio — malmultiĝo de trombocitoj, altiganta riskon de sangado. Foje kreskas risko de apero de la tromboj en sangvaskuloj.
Foje inflamo aperas en arterioj, kiuj alportas sangon al la koro (koronaria vaskulito), en la koro mem (miokardito, endokardito) aŭ en serozo, kiu ĉirkaŭas la koron (perikardito), kaŭzante brustodolorojn kaj aliajn simptomojn.
Foje okazas inflamo ĉe serozo de la pulmoj (pleŭrito), kaŭzanta brustodolorojn, anhelon kaj tuson, aŭ okazas aŭtoimuna inflamo de la pulmoj (pneŭmonito). Inflamo povas disvastiĝi al aliaj serozoj, kovrantaj hepaton, lienon kaj kaŭzante doloron ĉe respektiva loko.
Diagnozado de lupuso povas daŭri monatojn kaj eĉ jarojn. Ĝi estas tre persona kaj manko de unu aŭ ĉeesto de kelkaj ĝiaj simptomoj ne sufiĉas por (mal)diagnozi ĝin. Malsanulo devas laŭeble plej detale rakonti pri sia sanstato kaj vivhistorio al kuracisto, tamen foje necesas atendi aperon de pliaj simptomoj por fari definitivan diagnozon[1].
Ne ekzistas unusola testo, ebliganta tute certe konkludi, ĉu paciento havas lupuson aŭ ne. Oni uzas tiucele ekzamenojn, kiuj eltrovas specifajn aŭtoantikorpojn ofte haveblajn ĉe lupusuloj. Ekzemple oni faras ekzamenon pri kontraŭnukleaj antikorpoj, ebligantan eltrovi aŭtoantikorpojn, kiuj kontraŭas komponantojn de la nukleo de propraj ĉeloj de la homo. Multaj lupusuloj havas pozitivan sangoekzamenon pri kontraŭnukleaj antikorpoj, tamen necesas memori ke tiun fenomenon povas kaŭzi ankaŭ kelkaj kuraciloj, infektoj kaj aliaj malsanoj. Ekzistas ankaŭ ekzamenoj pri individuaj tipoj de aŭtoantikorpoj, pli specifaj por lupusuloj, kvankam ne ĉiuj malsanuloj havas ilin. Tiuj antikorpoj enhavas kontraŭ-DNA, kontraŭ-Sm, RNP, Ro (SSA), La (SSB)[1].
La Usona Kolegio de Reŭmatologio proponis jenajn signojn de lupuso (versio de 1997):
Por fari diagnozon sufiĉas kvar el la menciitaj 11 kriterioj. Sed eĉ se haveblas nur unu simptomo, tio ne ekskludas probablecon de lupuso. Por ke paciento estu akceptita en klinika esplorado, li devas havi almenaŭ kvar simptomojn, el kiuj unu devas esti imunologia a-DNA, antinuklea faktoro (ANF), Sm, a-KL, C3, C4[3].
Foje povas aperi pliaj simptomoj kiel malkresko de pezo, aktiva perdo de la haroj, neklarigebla febro, bluiĝo aŭ blankiĝo de la fingroj (aŭ ties partoj), nazo, aŭrikloj ĉe malvarmo aŭ nervostreĉiĝo. Foje aperas ankaŭ muskola malforteco, longdaŭra temperaturo 37,1—38,0 °C, malagrablaj sentoj ĉe abdomeno akompane de naŭzo, vomo kaj foje de diareo[1].
Ĉirkaŭ 15% de lupusuloj havas Sjögren-sindromon, kiu manifestiĝas je sekeco de la okuloj kaj buŝo, kaj ĉe virinoj povas kaŭzi sekecon de vagino. Foje malsanuloj spertas depresion, malkapablon koncentri atenton, rapidajn ŝanĝojn de humoro, malkutiman konduton[1].
Pro tio, ke la malsano trafas plurajn organojn, ofte necesas konsultado de pluraj fakuloj (krom reŭmatologo), inkluzive de nefrologo, neŭrologo, hepatologo, hematologo ktp. Se la renoj aŭ haŭto estas trafitaj, foje necesas ilia biopsio. Kutime oni faras ankaŭ Wassermann-ekzamenon, ĉar iuj lupusaj antikorpoj povas kaŭzi false pozitivan reagon pri sifiliso (dum la paciento efektive ne havas sifilison). Inter aliaj ekzamenoj menciindas: ĝeneralaj ekzamenoj de sango kaj urino, biokemia sangoekzameno, rapideco de sedimentiĝo de eritrocitoj. Oni esploras ankaŭ nivelon de komplemento — grupo da proteinoj, kies nivelo ĉe lupusuloj ofte estas malalta[1].
Etapoj de diagnozado:
Por diagnozado de lupuso utilas la lupusa strio-testo (LST) — biopsio de nedamaĝita haŭto ĉe supra triono de la ŝultro kun posta imunohistokemia esplorado kun difinado de IgA, IgM, IgG kaj komponantoj de la komplemento С3, С1q. LST povas esti uzata por frua diagnozado de lupuso ĉe pacientoj sen haŭtaj simptomoj kaj kaze de eventuala lupuso[8][9].
Datumoj pri viroj-lupusuloj malmultas kaj estas kontraŭdiraj. Iuj esploristoj opinias, ke ĉe la viroj lupuso aperas pli malfrue, oni parolas pri piko je aĝogrupo pli ol 50-jara. Oni diras ke komence de la malsano ĉe la viroj pli ofte okazas serozitoj kaj diskoformaj erupcioj, dum ĉe la virinoj — Raynaud-sindromo, "papilio", altiĝo de Ro/La-antikorpoj, artika sindromo kaj perdo de haroj. Plejparto de esploristoj opinias ke viroj pli ofte suferas pro renaj damaĝoj, kardiovaskulaj malsanoj, hematologiaj perturboj (unuavice anemio kaj trombocitopenio), pli inklinas al infektaj malsanoj. M. Ju. Folomejev surbaze de plurjaraj observoj opinias ke lupuso ĉe la viroj pasas pli malfacile, kun malpli da remitoj kaj rapida ĝeneraligo de la procezo, sed iuj oponas tion kaj diras ke ĉe la viroj lupuso okazas pli favore[7].
Iuj opinias, ke lupuso aperinta post la 50-a vivojaro povas esti konsiderata subtipo de la malsano pro siaj specifaĵoj. La malsano kutime komenciĝas kaŝe, simptomoj estas netipaj kaj pro tio diagnozado prokrastiĝas[10][11]. Mankas grava dominado de virinoj kaj proporcio inter virinoj kaj viroj varias de 1,9:1 ĝis 9,1:1 (averaĝe — 4,4:1) kompare al 10,6:1 ĉe pli junaj pacientoj[12][13]. Ĉe tiaj malsanuloj pli ofte renkontiĝas pulmaj damaĝoj kaj serozitoj dum lumosensiveco, artritoj kaj renaj patalogioj renkontiĝis malpli ofte[14][15][16][17]. Iuj opinias ke tiu subtipo similas al kuracile kaŭzita lupuso — kun damaĝo de pluraj organoj (ĉefe de la haŭto kaj artikoj, serozoj, retikuloendoteliala sistemo kaj malgrava engaĝiĝo de la renoj kaj la centra nerva sistemo[18]. Oni rimarkis asociiĝon de lupuso en tiu aĝo kun Sjögren-sindromo, kion iuj konsideras faktoro de pli bona paso de la malsano — kun malpli oftaj nefrito, limfadenopatio, trombocitopenio kaj pli alta ofteco de Raynaud-sindromo[19][20]. Ĉe pli aĝaj pacientoj malpli ofte renkontiĝis "papilio", lumosensiveco, perdo de haroj, Raynaud-sindromo dum ulceroj sur mukozoj, diskoformaj erupcioj, reteca livido kaj subakuta haŭta lupuso renkontiĝis same ofte[20]. J. Font kun kunaŭtoroj trovis ke tiaj pacientoj pli ofte havas mioziton kaj supozis, ke nome pro tio ĉe aĝaj pacientoj oni ofte erare diagnozas reŭmatan polimialmgion[11]. R. Cervera kun kunaŭtoroj trovis ke ofteco de lupusa nefrito malaltiĝas de 41% ĉe junaj pacientoj ĝis 22% ĉe tiuj malsaniĝintaj post la 50-a vivojaro[21]. Antaŭe oni ankaŭ rimarkis, ke la renaj patologioj malpli ofte renkontiĝas ĉe pacientoj kun pozitiva reŭmatoida faktoro kaj Sjögren-sindromo — manifestiĝoj, kiuj pli ofte renkontiĝas ĉe pli aĝaj pacientoj[20][21].
J. Boddaert kun kunaŭtoroj trovis ke postvivado de aĝaj pacientoj estas malpli alta ol ĉe pli junaj: la 5-jara — 84%, la 10-jara — 71%, la 15-jara — 59%, dum ĉe pli junaj respektive: 95%, 95% kaj 92%[12]. R. Cervera kun kunaŭtoraj donas similajn ciferojn[22]. Ĝenerale diagnozado de lupuso en malfrua aĝo estas konsiderata mortofaktoro kaj malgraŭ relative milda paso de la malsano prognozo estas malbona[23]. Sed plej ofte la morto okazas ne pro lupuso, sed pro akompanaj patologioj, ĉe maljunaj pacientoj kutime temas pri infektoj kaj ropiĝo de ulcero[24][25][26]. Mankas konvinkaj datumoj pri asociiĝo de "maljunula" lupuso kun antifosfolipida sindromo, kies influo estas speciale negativa kaze de trombocitopenio kaj arteriaj trombozoj[27][28].
Plejparto de la esploristoj parolas pri malgrava altiĝo de ofteco de tumoraj procezoj ĉe pacientoj kun lupuso. Kreskas risko de Ne-Hodgkin-limfomo, pulmokancero, hepatokancero, uterkola kancero kaj malkresko de ofteco de mamkancero kaj prostata kancero kompare al la ĝenerala popoluacio. Supozeble limfoproliferadaj malsanoj estas kaŭzataj de alta aktiveco de kontraŭinflamaj citokinoj kaj eble de akompana virusa infekto (viruso Epstein-Barr), kemioterapio (speciale per Cyclophosphamide) dum malaltiĝo de hormono-dependaj tumoroj (tiu de mamo kaj prostato) rilatas al ĉeesto de aŭtoantikorpoj kaj malkresko de produktado de certaj proteinoj ĉe lupuso (ekzemple Hsp27)[29][30][31][32]. Sed eble tio dependas de aplikataj terapiaj skemoj. A. Tomic-Lucic kun kunaŭtoroj trovis ke pacientoj, kies lupuso estis diagnozita en malfrua aĝo, ricevas malpli altajn dozojn de glukokortiroidoj kaj Cyclophosphamide, sed havas pli fortajn flankefikojn de kuracado per imunosubpremiloj[33].
Eble malfrua lupuso rilatas ankaŭ al rasa kaj etna deveno. Oni trovis ke reprezentantoj de la kaŭkaza raso ĝenerale malsaniĝas je lupuso pli ofte, do multaj aŭtoroj rimarkigas ke plejparto de tiaj pacientoj estis blankuloj[27][34][35][36]. Ofteco de malsanuloj kun malfrua lupuso inter parencoj de malsanuloj kun lupuso varias de 3,9% ĝis 10,4%, kio grave superas ciferojn en la ĝenerala populacio kaj indikas genetikan inklinon[37][38]. Tion konfirmas ankaŭ bone konata asociiĝo de lupuso kun antigenoj de la ĉefa komplekso de histokonvenecoen, unuavice HLA-DR2 kaj HLA-DR3[39]. Haveblas datumoj, ke risko de lupuso kaj hiperproduktado de aŭtoantikorpoj estas ligitaj al molekuloj de la 2-a klaso de la ĉefa komplekso de histokonveneco (HLA-DRB1 и DQB1), kiuj kodas membranajn glikoproteinojn, prezentantajn peptidojn por rekonado de T-limfocitoj. Ekzemple en iuj grupoj da pacientoj kun renaj damaĝoj estis trovita pli alta ofteco de aleloj DRB1*0301 kaj DRB1*1501 kompare al la sana grupo, ĉe tio ĉeesto de alelo DRB1*1202 havis protektan influon rilate nefriton[39][40][41][42].
Ĝenerale oni opinias ke nombro de homoj, diagnozitaj pri lupuso post la 50-a vivojaro konsistigas 3% ĝis 18%[43].
Kuracado de lupuso estas tre persona kaj kun tempopaso povas ŝanĝiĝi. Ĝin devas gvidi reŭmatologo, helpe de kuracistoj de aliaj fakoj.
La ĉefan rolon ludas glukokortiroidoj, kemioterapiaj agentoj kaj aminokinolinaj kuraciloj.
Aminokinolinaj medikamentoj (AMK), se mankas kontraŭindikiloj, devas esti nepre preskribataj, ĉar ilia longdaŭra uzado preventas akutiĝojn, malaltigas riskojn de kardiovaskulaj komplikaĵoj kaj ilian aktivecon. Tio estas kuraciloj kontraŭ malario, kies efikecon kuracistoj malkovris hazarde. Oni ne scias kiel ekzakte ili funkcias tiukaze, supozeble temas pri efika subpremado de certaj tipoj de imuna reago. Influante al trobocitoj, AMK preventas formiĝon de la tromboj kaj malaltigas koncentriĝon de lipidoj. Inter plej popularaj AMK menciindas: hidroksiklorokino, klorokino, Mepacrinum. Ili povas esti uzataj aparte aŭ kune kun aliaj kuraciloj kaj efikas kontraŭ sindromo de kronika laceco, artikdoloroj, erupcio kaj pulmaj problemoj. Longdaŭra kuracado per AMK povas preventi recidivojn de la malsano. Iliaj flankefikoj povas inkludi misfunkciadon de la stomako kaj (malofte) damaĝon de retino kaj aŭdorganoj, kapturniĝon. Kaze de perturboj de kolorperceptado aŭ apero de sensiveco al la lumo necesas konsulti oftalmologon. La malsanuloj, kiuj prenas AMK, devas viziti okuliston almenaŭ unufoje en ses monatoj se ili estas kuracataj per hidroksiklorokino kaj almenaŭ unufoje en tri monatoj se ili prenas klorokinon[1].
Se vive gravaj organoj ne estas trafitaj aŭ la malsano okazas ne tre aktive, oni preskribas etajn dozojn de glukokortiroidoj kaj/aŭ AMK. Nesteroidaj kontraŭinflamaj kuraciloj (NKIK) povas esti uzataj dum mallonga tempo kaj nur ĉe pacientoj kun malalta risko de flankefikoj, inter kiuj povas esti: misfunkciado de stomako, pirozo, lakso, detenado de likvaĵo en la organismo. Foje NKIK malbone influas la hepaton aŭ la renojn[1].
El glukokortiroidoj plej ofte estas uzataj: prednisolono, hidrokortizono, metilprednisolono, Dexamethasone. Tio estas sintetikaj formoj de hormonoj, normale produktataj de la surrenaj glandoj. La kortikosteroidoj apartenas al kortizolo, kiu estas natura kontraŭinflama hormono, rapide likvidanta la inflamon. Ili povas esti uzataj forme de ungventoj, piloloj aŭ injektoj. Dozo dependas de tio kiuj organoj estas trafitaj kaj kiom forte. Damaĝo de la renoj aŭ centra nerva sistemo jam estas kaŭzo por preskribi tre altajn dozojn de la kortikosteroidoj.
Ili havas flankefikon inkluzive de: malĝusta distribuado de graso (la vizaĝo ovaliĝas kiel luno, sur la dorso formiĝas grasa ĝibeto), kresko de apetito, kresko de la pezo, emocia malstabileco. Post malaltigo de la dozo aŭ ĉesigo de la kuracado, tiuj simptomoj kutime rapide malaperas. Dozo devas esti malaltigata poiomete kaj neniukaze eblas subite ĉesigi la kuracadon. Foje envejna injektado ebligas uzi altajn dozojn sen gravaj flankefikoj kaj pli rapida malaltigo de la dozo. La malsanulo devas fari taglibron, registrante ĉiutagajn dozojn. Li devas ankaŭ havi rezervon de kuraciloj por esti preta al ilia provizora malapero en la apotekoj. Kaze de neceso eblas anstataŭigi unu kuracilon per alia, sed necesas rekalkuli la dozon[1].
Averaĝa ekvivalento de 5 mg de prednisolono forme de piloloj[1]
Internacia nomo | Pezo (mg) |
kortisona acetato | 25 |
hidrokortizono | 20 |
Deflazacort | 6 |
Prednison | 5 |
prednisolono | 5 |
metilprednisolono | 4 |
Triamcinolonum | 4 |
Paramethasone | 2 |
Fluorprednisolono | 1,5 |
Dexamethasone | 0,75 |
Betamethasone | 0,60 |
Por longdaŭra kuracado preferindas prednisolono kaj metilprednisolono, ĉar la aliaj kortikosteroidoj (speciale tiuj kun fluoro) havas pli fortajn flankefikojn[1].
Eventualaj flankefikoj[1]:
Por malaltigi laŭeble la flankefikojn oni klopodas redukti dozojn de kortikosteroidoj, kombinante ilin kun aliaj kuraciloj. Malsanuloj devas ankaŭ preni kalcion kaj vitaminon D[44] por preventi aperon de ostoporozo. Por preventi ŝrumpon de la surrenaj glandoj necesas eviti drastan malgrandigon aŭ nuligon de la kortikosteroida dozo, ĉar surrenaj glandoj bezonas tempon por rekomenci memstaran produktadon de la hormono. Memorindas ankaŭ ke ĉia fizika aŭ emocia streĉiĝo ankaŭ povas influi la procezon, postulante altigon de la dozo[1].
Se glukokortiroidoj estas nesufiĉe efikaj, oni povas preskribi kemioterapiajn agentojn (Azathioprine, Mycophenolate mofetil, Methotrexate). Tiuj imunodeprimiloj detenas tro aktivan imunan sistemon, blokante produktadon de certaj ĉeloj kaj subpremante agadon de la aliaj. Ili povas havi formon de piloloj aŭ envejnaj infuzioj. Flankefikoj povas inkluzivi naŭzon, vomon, perdon de la haroj, problemojn pri urina veziko, malkreskon de fekundeco, kreskon de risko de infektiĝo aŭ onkologia malsano. Ju pli longas kuracado, des pli grandas risko, do ĝi devas esti strikte kontrolata de kuracisto kaj malsanulo devas registri ĉion en taglibro. Unu aŭ du fojojn semajne necesas fari ĝeneralajn ekzamenojn de sango kaj urino. Se aperas sekundara infekto aŭ nombro de leŭkocitoj falas sub 3000 aŭ nombro de trombocitoj sub 100 mil, la kuracado devas esti provizore haltigita ĝis normaliĝo de la stato de la malsanulo[1].
Rekomendita dozo de glukokortiroidoj ne devas superi 20–25 mg, hidroksiklorokino — 200–400 mg tage. Se la malsano pasas sen fortaj simptomoj oni povas uzi pulso-terapion (kiel nomiĝas infuzado de grandaj dozoj dum mallonga tempo), do infuzi 6-metilprednisolono dum tri tagoj po 500–1000 mg. La ĉefajn kuracilojn povas akompani antibiotikoj, kontraŭvirusaj kaj kontraŭfungaj kuraciloj, antikoagulantoj, diuretikoj kaj medikamentoj malaltigantaj sangopremon, statinoj. Se estas trafita la centra nerva sistemo, oni povas preskribi sedativojn, kontraŭspasmajn kaj psikoaktivajn drogojn[3].
Se malsanulo havas altan imunologian kaj klinikan aktivecon (alta nivelo de anti-DNA, malaltiĝo de komplementaj komponantoj C3 kaj C4, SLEDAI (Indekso de Aktiveco de Sistema Lupusa Eritromatozo) 6–10 poentoj), sen klinikaj signoj de aktiva lupusa nefrito kaj damaĝo de la centra nerva sistemo, oni rekomendas anti-BLyS terapion (Belimumabo) po 10 mg/kg de la pacienta pezo ĉiumonate. Belimumabo estas preskribata precipe por malsanuloj kun trafitaj haŭto, mukozoj, artikoj, neaktiva lupusa nefrito (proteinurio ≤ 2 g), kun ne kriznivelaj anemio, trombocitopenio kaj leŭkopenio, kun ofta risko de evoluo de akutiĝoj kaj dependeco de mezaj kaj altaj dozoj de glukokortiroidoj, kun alta risko de evoluo de akutiĝoj dum terapio (damaĝo de organoj) kaj risko de infektoj. La unuaj tri infuzioj po 10 mg/kg okazas en hospitalo (laŭ skemo 0–14–28 tagoj) kaj poste en polikliniko ĉiumonate dum almenaŭ ses monatoj[3].
Damaĝoj de vive gravaj organoj ĉe lupuso povas senrevene detrui iliajn funkciojn aŭ eĉ kaŭzi morton. Nefrito, rena malsufiĉo, kora malsufiĉo, alveolito, anemio, trombocitopenio, damaĝoj de la centra nerva sistemo estas tre danĝeraj. Se la malsano progresas, aktive kaj forte trafas internajn organojn, oni preskribas glukokortiroidojn en altaj (subpremaj) dozoj. Kutime oni prenas prednisolonon po 40–60 mg (aŭ 0,5–1,0 mg/kg). En krizaj situacioj aŭ se kuracado per prednisolono estis neefika, oni infuzas 6-metilprednisolono forme de pulso-terapio tri tagojn seninterrompe po 15–20 mg/kg. Kaze de meza kaj alta aktiveco de lupuso oni nepre preskribas glukokortiroidojn kaj ilia uzado povas daŭri senlime, eĉ dum jaroj. Se sanstato pliboniĝas, eblas poiomete malgrandigi la dozon (kutime po 1 mg en 7–10 tagoj) ĝis la subtena dozo. Por sistema aŭ infuzia terapio unuavice uzendas 6-metilprednisolono. Kaze de longa uzado de glukokortiroidoj necesas kontroli kaj fari profilaktajn agojn por eviti aperon de ostoporozo, alta sangopremo, diabeto, aterosklerozo, hiperlipidemio, katarakto, glaŭkomo, damaĝoj de stomako kaj intestoj[3].
Kemioterapiaj agentoj estas preskribataj se la malsano progresas, okazas aktive, damaĝas vive gravajn organojn. Por indukta terapio (celanta transiron de la paciento al remito) estas uzata Cyclophosphamide aŭ Mycophenolate mofetil. Cyclophosphamide estas preskribata kaze de evoluo de lupusa nefrito po 1000 mg envejne ĉiumonate dum ses monatoj aŭ po 500 mg post ĉiuj du semajnoj ĝis ses infuzioj. Mycophenolate mofetil estas preskribata po 2–3 gramoj tage dum ses monatoj. Ambaŭ kuraciloj estas uzataj kombine kun pulso-terapio je 6-metilprednisolono kaj posta preskribado de glukokortiroidoj forme de piloloj po 0,5–1,0 mg/kg. Indukta terapio daŭras tri ĝis ses monatojn. Post ricevi efikon, konfirmatan de paciento kaj laboratoriaj ekzamenoj, kemioterapiaj agentoj estas uzataj kadre de subtena terapio: Mycophenolate mofetil po 1–2 gramoj tage aŭ Azathioprine po 2 mg/kg tage dum ses monatoj. Foje uzeblas Ciclosporin. Kemioterapiaj agentoj tre gravas por la kuracado, speciale se temas pri minaca stato kun damaĝoj de la renoj, centra nerva sistemo, ĝeneraligita vaskulito, alveolito. Sed ilia uzado altigas riskojn de bakteriaj kaj virusaj infektiĝoj, apero de toksa hepatito, subpremado de ostmedola hematopojezo[3].
En 2010 aperis la unua publikaĵo, dediĉita al efikeco de Tocilizumab en kuracado de lupuso[45]. Tocilizumab estas monoklona antikorpo, inhibanta transmembranajn kaj dissolveblajn receptorojn de interleŭkino ĉe lupuso. Supozeble ĝian efikecon klarigas rolo, kiun ludas interleŭkino 6. Ĝi konsistas el 184 aminoacidoj kaj unue estis identigita kiel faktoro, stimulanta B-limfocitojn (BSF-2) kaj sintezadon de imunoglobulinoj per aktivigitaj B-ĉeloj[46]. Interleŭkino 6 gravas por la imuna sistemo, ĉar ĝi partoprenas en diferencigado de CD4/CD8 T-limfocitoj, T-reguligaj ĉeloj, de produktado de aŭtoantikorpoj al B-limfocitoj, altigas postvivecon de plasmobastoj[47]. Interleŭkino 6 estas unu el la ĉefaj kontraŭinflamaj citokinoj, kiu interagante kun hepatocitoj stimulas sintezon de larĝa gamo da proteinoj de la akuta fazo de la inflamo: C-reaktiva proteino, amiloido (SSA), fibrinogeno, hipsidino, α1-antiĥimotripsino kaj inhibas ekspresion de fibronektino, albumino kaj ferritino[48][49]. Laŭ iuj datumoj ĉe lupuso okazas altiĝo de sera interleŭkino 6[50][51][52][53], kio korelacias kun niveloj de aktiveco de la malsano aŭ kun anti-DNA. Neŭtraligo de interleŭkino 6 kaŭzas gravan malaltiĝon de spontanea sintezo de imunoglobulinoj[52] kaj anti-DNA[54]. Rimarkindas ke ĉe malsanuloj kun lupusa nefrito okazas pli alta eliĝo de interleŭkino 6 kun urino, kiu malkreskas post terapio per Cyclophosphamide[55][56]. Aplikado de Tocilizumab montris efikecon ĉe evoluo de perikardito, kiam eĉ grandaj dozoj de glukokortiroidoj estas neefikaj[57]. Ĝi helpas ankaŭ kaze de recidivantaj haŭtodamaĝoj, kiam prednisolono kaj Mycophenolate ne efikas eĉ en altaj dozoj[58]. Ekzistas datumoj pri efikeco de Tocilizumab kaze de hemoliza anemio, recidivanta malgraŭ altaj dozoj de glukokortiroidoj kaj rituksimabo[59]. S.K. Solovjov kun kunaŭtoroj konkludis ke Tocilizumab estas sufiĉe efika kaze de lupuso kun alta inflama aktiveco, akompanata de febro, poliartrito, poliserozito, haŭtaj damaĝoj kaj hemoliza anemio. Uzado de dozo 8 mg/kg monate helpas rapide bloki eksterrenajn manifestiĝojn de lupuso, normaligi nivelon de C-reaktiva proteino, malaltigi ĉiutagan dozon de prednisolono[60].
Klinikaj manifestiĝoj de renaj problemoj aperas ĉe proksimume 50% de la lupusaj malsanuloj. La plej alta probableco estas ĉe afrikusonanoj (70%) kaj azianoj (82%)[61][62]. Komence de la malsano renaj damaĝoj estas ĉe 25–50% de la malsanuloj, poste ilin havas preskaŭ 60% de la plenkreskuloj kaj 80% de la infanoj[63].
Lupusa nefrito estas konsiderata paradigmo (modelo) de la imunokompleksa inflamo. Mekanismo de ĝia evoluo spegulas ĝeneralan patogenezon de lupuso. Kiel bazo de la malsano servas poliklona hiperaktiveco de B-ĉela sistemo, kiu manifestiĝas je nekontrolebla produktado de antikorpoj, kaj/aŭ difektoj de T-ĉela memreguligo, kaŭzanta misfunkcion de paraplegio de la ĉeloj kaj de la rekona procezo kun perdo de imuna toleremo al la propraj antigenoj, precipe al tiuj nukleaj. Al efektoraj mekanismoj de rena damaĝo apartenas: komplemento, polimorfaj ĉeloj, monocitoj, iliaj faktoroj de adhero kaj atraktoraj molekuloj, sintezo de citokinoj, kemokinoj, eikosanoidoj, endotelinoj ktp. Gravas ankaŭ damaĝoj de intersticio kaŭzitaj de CD8- kaj СD4+ T-ĉeloj kaj makrofagoj, kun posta estiĝo de fibrozo kaj perdo de peritubularaj kapilaroj[64].
Antikorpoj atakas nukleajn acidojn kaj proteinojn rilatajn al ĉela transskribado kaj mekanismo de translacioen: iliaj ĉefaj celoj estas nukleosomoj (DNA-histonoj) aŭ kvaropo de antigenoj el propra kromatino, etaj nukleaj ribonukleoproteinoj (sn RNP) kaj etaj citoplasmaj ribonukleoproteinoj (sc RNP). La plej gravaj por diagnozo estas la antikorpoj direktitaj kontraŭ la duspirala DNA, Smith (Sm)-antigeno kaj С1q. La plej specifaj kaj damaĝaj estas la antigenoj je la duspirala DNA. Potenciale damaĝaj por la renoj estas antikorpoj je DNA de izotipo IgG2b, kiuj lanĉas klasikan vojon de la aktivigo de komplemento[65].
Lupusa nefrito estas la ĉefa mortokaŭzo ĉe la lupuso, pro kio ĝia frua diagnozado kaj ĝusta kuracado estas ege gravaj; pli malfrua kuracado estas pli komplika kaj kosta. Plej ofte lupusa nefrito aperas ĉe pacientoj, kiuj malsaniĝis en infanaĝo aŭ adolesko. Frua diagnozado ofte estas malfacila, ofte la solaj signoj estas proteinurio kaj ŝanĝo de urinaj sedimentaĵoj. Rena biopsio ebligas diagnozi aktivan lupuson de la klasoj III–V nur ĉe 25% de la pacientoj, kiuj ne havis tiujn ŝanĝojn[66].
Gravan rolon en la diagnozado ludas specifaj imunologiaj testoj: lupusan nefriton povas sugesti malaltigo de la nivelo de komponantoj de la komplemento C3 kaj C4, altiĝo de nombro de antikorpoj al la duspirala DNA kaj al С1q[67][68][69]. Rena biopsio helpas kompreni karakteron de la renaj damaĝoj, ilian klason, aktivecon, haveblon de morfologiaj signoj de nefrosklerozo kaj antaŭsignoj de ilia progreso, kaj helpas eltrovi tromban mikroangiopation kaj lupusan opodocitopation, kiuj renkontiĝas respektive ĉe 24% kaj 1,3% de la lupusaj malsanuloj[67][70][71][72].
Lupusa nefrito povas esti diagnozita surbaze de jenaj kriterioj, ellaboritaj de la Usona Kolegio de Reŭmatologio[3]:
Rena biopsio, kaze de manko de kontraŭindikiloj, devas okazi al ĉiuj pacientoj kun aktiva nefrito. Rezultoj de biopsio estas taksataj surbaze de jena klasifiko de la Internacia Asocio de Nefrologoj kaj Nefropatologoj (2003):
Klaso (laŭ ISN/RPS) | Morfologiaj specifaĵoj | Klinikaj manifestiĝoj |
I. Minimumaj ŝanĝoj de mesangiumo | Normalaj glomeruloj ĉe luma mikroskopio, deponaĵoj de imunaj kompleksoj ĉe imunofluoreska aŭ elektrona-mikroskopia esploro | Mankas ŝanĝoj je urino, renoj funkcias normale. Prognozo estas bona. Eblas transformiĝo je pli akuta tipo de lupusa nefrito. |
II. Mesangiuma-proliferada lupusa nefrito | Larĝigo de mesangiumo, proliferado de mesangiumaj ĉeloj, subepitelia aŭ subendotelia deponaĵo de malgranda kvanto de imunaj kompleksoj. | Proteinurio <1 gramoj diurne, hematurio. Renaj funkcioj ekzistas. Nefrota sindromo kaj rena malsufiĉo kutime ne aperas. Prognozo estas bona se ne okazos transformiĝo je pli akuta morfologia tipo de lupusa nefrito. |
III. Loka lupusa nefrito (< 50% damaĝitaj glomeruloj) III A — aktivaj damaĝoj | Aktiva aŭ kronika, segmenta aŭ totala, endo- aŭ eksterkapilara damaĝo engaĝinta <50% de la glomeruloj. | Proteinurio >1 gramo diurne, je 20–30% de la kazoj aperas nefrota sindromo. Moderaj ŝanĝoj de la karaktero de la urina sedimentaĵo. Okazas senhalta progreso de la malsano. Alta risko de estiĝo de kronika rena malsufiĉo. Prognozo estas relative bona kaze de adekvata terapio. |
IV. Difuza lupusa nefrito
Difuza-segmenta (IV–S) aŭ ĝenerala (IV–G)
IV A — aktivaj damaĝoj | Morfologio estas la sama kiel ĉe la klaso III, sed engaĝitaj estas ≥50% de la glomeruloj. | Distingebla proteinurio, hematurio, cilindrurio, malalta nivelo de komponantoj de la komplemento. Ofte estiĝas arteria hipertensio kaj kronika rena malsufiĉe, rezistemo al la imunosubprema terapio. Prognozo kaze de neadekvata terapio estas malbona. |
V. Membrana lupusa nefrito | Egala dikiĝo de baza membrano de la glomeruloj pro subepitelia kaj enmembrana deponadoj de imunaj deponaĵoj. | Proteinurio >3 gramoj diurne, nefrota sindromo kun aktiva urina sedimentaĵo. Rena malsufiĉo kaj arteria hipertensio estas relative maloftaj, imunologiaj perturboj manifestiĝas modere. Prognozo estas bona por la malsanuloj kun ne forta proteinurio, pli malbona kaze de nefrota sindromo. Ĉe parto de la pacientoj eblas spontanea remito. |
VI. Progresanta nefrosklerozo | Difuza kaj segmenta glomerulosklerozo, atrofio de kanaletoj, intersticia fibrozo, arteriolosklerozo. | Klinikaj kaj laboratoriaj signoj de kronika rena malsufiĉo de diversaj niveloj. Progresado de la rena malsufiĉo ofte estas akompanata de malkresko de eksterrenaj manifestiĝoj de lupuso kaj de laboratoriaj signoj de ĝia aktiveco. Prognozo estas malbona. |
Kuracado de lupusa nefrito devas okazi laŭe al ĝia klasifika tipo. Ĉe la klasoj I kaj II oni ne preskribas imunosubpreman kaj glukokortiroidan terapiojn. Kaze de proteinurio ≥ 0,5 gramoj diurne kaj eritrociturio, devas esti preskribataj glukokortiroidoj kaj Azathioprine. Kaze de la klaso III (subendoteliaj deponaĵoj kaj proliferadaj ŝanĝoj de < 50% de la glomeruloj) necesas agresa terapio per glukokortiroidoj kaj imunosubpremiloj. La klaso V (subendoteliaj deponaĵoj kaj dikiĝo de membranoj de glomerulaj kapilaroj) akompane de la klasoj III/IV, postulas terapion saman kiel por la klasoj III kaj IV. Alie estas rigardata la "pure membrana V klaso". La klaso VI kun sklerozo de pli ol 90% de la glomeruloj, postulas ne imunosubpreman terapion, sed preparadon al rena transplantado. Klasifikaj subsekcioj A kaj C indikas gradon de kronikeco kaj aktiveco de la malsano. Se histopatologiaj ŝanĝoj estas kronikaj, probableco de respondo al la imunosubpremado estas malalta[3].
Post diagnozado de la aktiva lupusa nefrito krom la ĉefa terapio per glukokortiroidoj kaj kemioterapiaj agentoj devas esti preskribata aldona terapio:
Esploro montris ke uzado de hidroksiklorokino malaltigas indekson de damaĝoj, inkluzive renajn damaĝojn, kaj riskon de hiperkoaguliĝo kun evoluo de trombozoj. Blokiloj de angiotensiaj receptoroj malaltigas proteinurion je 30%, grave malaltigas riskon de duobliĝo de kreatinino kaj evoluon de nerenversebla rena malsufiĉo ĉe malsanuloj kun nediabeta nefropatio. Efikeco de angiotension-konvertaj fermentoj kaj blokiloj de receptoroj superas efikecon de blokiloj de kalciaj kanaloj[3].
Ju pli aktiva estas la procezo kaj ju pli akutaj estas morfologiaj signoj de la malsano, des pli frue necesas komenci aktivan terapion. Akompana arteria hipertensio ne estas konsiderata kontraŭindiko, ĉar plej ofte ĝi spegulas aktivecon de la procezo kaj malaperas post atingo de remito. Kadre de indukta terapio oni uzas glukokortiroidojn kaj kemioterapiajn agentojn. Plej ofte oni kombinas perbuŝan prenon de glukokortiroidoj kaj pulso-terapion, kio altigas efikecon kaj malaltigas riskon de komplikaĵoj. Uzado de kemioterapiaj agentoj kadre de indukta kaj subtena terapioj de lupusa nefrito estas nepra. Kaze de akuta procezo inter kemioterapiaj agentoj preferindas Cyclophosphamide laŭ interrompa skemo en altegaj dozoj (pulso-terapio). Post atingi remiton oni transiras al subtena terapio, uzante Azathioprine aŭ elektemajn kuracilojn surbaze de mikofenola acido. Eĉ kaze de kompleta remito, necesas longa subtena terapio, ofte kelkjara, plej ofte dumviva: por virinoj — 5 mg, por viroj — 7,5 mg[73]. Remito estas konsiderata proteinurio ≤0,2 gramoj diurne kune kun normalaj indicoj de malrapidiĝo de glomerula filtrado[74].
Klinikaj testoj, komparantaj efikecon de ĝeneralaj (Cyclophosphamide, Azathioprine) kaj elektemaj (Mycophenolate mofetil) kemioterapiaj agentoj ankoraŭ ne montris konvinke avantaĝojn de la elektemaj[73].
Daŭras testado de novaj elektemaj kuraciloj. Novaj strategioj de imuna terapio proponas totalan radiadon de limfoida sistemo aŭ de mjelo kun posta transplantado de praĉeloj. Jam ekzistas grupoj de anticitokinaj kuraciloj (аntiTNFα, аnti-interleukin 1-receptor: anakinra, аnti-interleukin 10, аnti-interleukin 6-receptor, аnti-interferon α, аnti B-lymphocyte stimulator (Blys)], kaj monoklonaj antikorpoj (аnti-CD20: rituksimabo, аnti-CD22: epratuzumab) kaj molekulaj blokiloj, kiuj rompas specifajn ĉenerojn de imuna rekono. Aperis unuaj provoj de eksperimenta kaj klinika aplikado de elektemaj kuraciloj kiel: LJP394 kiu elekteme influas sintezon de antikorpoj al duspirala DNA fare de B-limfocitoj, inhibanto de C5-komponanto de la komplemento ("Alexion"), prostaglandino 1, antagonistoj de receptoroj de tromboksano, T-ĉela vakcinado kaj aliaj[73].
Kaze de antifosfolipida sindromo necesas uzi antikoagulantojn kaj antiagregantojn ne nur dum akutiĝo, sed foje dumvive. Kaze de fina rena malsufiĉo oni aplikas sangodializon aŭ renan transplantadon. Malsame ol kaze de komenca glomerulonefrito, kaze de ekstrema lupusa nefrito povas konserviĝi alta aktiveco de lupusa procezo, kion atestas pluraj eksterrenaj simptomoj. Do malgraŭ nefrosklerozo necesas daŭrigi imunosubpreman terapion eĉ dum sangodializo. Rena transplantado estas plenumata nur kaze de malapero de signoj de lupusa aktiveco[73].
Praktika strategio de la terapio de lupusa nefrito devas sekvi jenajn rekomendojn[75].
La psikoneŭrologiaj manifestiĝoj de lupuso estas plej malmulte esploritaj, sed disvastiĝintaj. En 1999 ekspertoj de la Usona Kolegio de Reŭmatologio proponis klasifikon kaj difinojn de 19 plej bone esploritaj manifestiĝoj de la damaĝoj de la centra kaj periferia nervaj sistemoj ĉe lupusuloj. Por konfirmi damaĝon de la centra nerva sistemo ĉe lupuso necesas konsulti neŭrologojn kaj psikiatrojn, kaj fari specialajn ekzamenojn: elektroencefalografion, magnetan resonancan tomografion de la cerbo kaj mjelo[3].
Se evoluas gravaj, vivminacaj statoj ĉe damaĝado de la centra nerva sistemo (spasmoj, transversa mjelito, neŭrito de opta nervo, cerebrovaskulito), rekomendindas senprokraste komenci intensan terapion per infuzado de Cyclophosphamide po 1000–500 mg kaj 6-metilprednisolono po 1000 mg dum kelkaj sinsekvaj tagoj kun posta preskribo de glukokortiroidoj forme de piloloj en dozo 0,5–1,0 mg/kg tage. Se evoluas komato, soporo, progresanta mjelito, haveblas alta nivelo de A-DNA kaj/aŭ krioglobulinoj en sero, rekomendindas apliko de plasmaferezo — ĉiutage aŭ post unu tago, kun eksfuzio de plasmo po 20–30 ml/kg. Preskribi envejnajn infuziojn de imunoglobulino en dozoj 0,5–1,0 gramoj/kg rekomendindas post la fino de la plasmaferezo. Se post la unuaj 3–4 tagoj de la intensa terapio mankas efekto, rekomendindas preskribi rituksimabon po 500–1000 mg ĉiusemajne. Maksimuma suma dozo estas 2000 mg[3]. Imunoglobulino estas sangoproteino, altiganta imunecon kaj helpanta al la organismo kontraŭstari la infektojn. Ĝi povas esti uzata ankaŭ kaze de akuta sangado, se haveblas ankaŭ trombocitopenio kaj aldoniĝis infektoj (sepso) aŭ por prepari la malsanulon al operacio. Tio ebligas malaltigi dozon de kortikosteroidoj, kiuj en tiaj kazoj devus esti altaj[1].
Lupuso kaŭzas cerbovaskulajn malsanojn. Rusiaj esploristoj konstatis ke 90% el ili rilatas al perturboj de arteria sangocirkulado kaj 10% — al la vejna sangocirkulado. Ĉe 1,5% de la malsanuloj okazas cerbovejnaj trombozoj[76]. Ĉe 54% de la pacientoj kun lupuso estis trovita hialina degenero de meningaj, subkorteksaj, korteksaj arterioloj, ĉe 28% — perivaskula enfiltrado je limfocitoj, ĉe 21% — endoteliala proliferado, dum la vera vaskulito renkontiĝas malofte. Ŝanĝoj en angioj de la cerbo ĉe lupuso similas al tiuj ĉe alttensia encefalopatio[77]. En muroj de arterioloj, prekapilaroj kaj venuloj estis trovitaj jenaj ŝanĝoj: eksudoproduktanta inflama procezo forme de endopanvaskulito, grandaj kaj etaj nekrozoj kaj hemoragioj, mikrogranulemoj kun perivaskula lokiĝo[78]. Unu el kialoj de tiuj patologioj estas sekundara antifosfolipida sindromo, aperanta ĉe 20–30% de la malsanuloj. Bazo de trombozoj estas neinflama vaskulopatio, ankaŭ nomata angiopatio aŭ arteriopatio. Malsame ol kaze de veraj vaskulitoj, mankas fibrinoida nekrozo, enfiltrado de angia muro per inflamaj ĉeloj, formiĝo de mikroaneŭrismoj[79][80][81].
Ofte okazas damaĝoj de etaj leptomeningaj, kortikaj arterioj kaj arterioloj, en kiuj aperas[81][82][83]:
Perturboj de la cerba sangocirkulado kaze de lupuso okazas ĉe 2–3% de la pacientoj, se haveblas ankaŭ antifosfolipida sindromo — ĝis 30% (provizoraj perturboj aŭ iskemiaj apopleksioj)[76][84][85]. Tio montras ke la ĉefan rolon en apero de tiuj ĉi perturboj ludas ne vaskulito, sed hiperkoagulado, do ne eblas diagnozi cerebrovaskuliton kiel tio tamen ofte okazas. Neinflama okluza vaskulopatio ĉe lupuso kaŭzas infarktojn de la cerbo, kiuj kutime havas malgrandajn dimensiojn kaj lokiĝas en diversaj partoj de la cerbo, ofte en la kortekso aŭ blanka substanco. Infarktoj ofte okazas sen simptomoj. Foje okazas ankaŭ aterosklerozaj (ofte fruaj) damaĝoj de la angioj pro ilia senpera imunopatologia damaĝado kaj pro uzado de altaj dozoj de glukokortiroidoj. Ĉirkaŭ 10% de la pacientoj havas klinikajn manifestiĝojn de aterosklerozo (stenokardio, korinfarkto, damaĝoj de cerbaj aŭ periferiaj arterioj) kaj kaze de sekco aterosklerozo estas trovata ĉe pli ol 50% de la pacientoj. Relativa risko de apero de aterosklerozo ĉe malsanuloj kun lupuso varias de 4,8 (se kiel kriterio de aterosklerozo estis prenitaj aterosklerozaj platoj trovitaj en karotidoj per sonografio) ĝis 9,8 (se oni taksis enhavon de kalcio en koronariaj angioj per komputila tomografio). Ĉe pacientoj kun lupuso grave kreskas risko de la korvaskulaj malsanoj[76].
Ĉe duono de la pacientoj kun lupuso troveblas tri el kvar bazaj riskofaktoroj (adinamio, hiperlipidemio, trodikiĝo, fumado). Pli ofte renkontiĝas ankaŭ diabeto kaj alta sangopremo. Cerbovaskulaj malsanoj distribuiĝas tiel: 77% — provizoraj, 13% — iskemiaj apopleksioj, 10% — iliaj kombinaĵoj[84]. Provizoraj manifestiĝoj povis esti ankaŭ en okula arterio kiel mallonga malapero aŭ nebuliĝo de vidado en unu okulo. Apopleksioj kutime okazas en basenoj de la meza aŭ posta cerbaj arterioj, kaŭzante movajn, sensajn aŭ parolajn perturbojn, hemianopsion. Ofte aperon de tiaj perturboj antaŭas kapdoloro[86]. Same kiel kaze de primara antifosfolipida sindromo tiaj perturboj ĉe malsanuloj kun lupuso kaj sekundara antifosfolipida sindromo tendencas ripetiĝi, speciale se mankas profilakta kuracado per antikoagulantoj kaj antiagregiloj. Ripetaj perturboj kaj kronika malsufiĉo de la cerba sangoprovizado kun tempopaso povos kaŭzi demencon[85][87]. Oni trovis demencon ĉe 26% de observitaj pacientoj kun sekundara antifosfolipida sindromo[88]. La ĉefaj klinikaj manifestiĝoj de antifosfolipida sindromo (periferiaj trombozoj, malsukcesa gravedeco, trombocitopenio) troveblas ĉe 75% de la malsanuloj kun sekundara antifosfolipida sindromo; kutime tiuj signoj antaŭas cerbovaskulajn perturbojn. Lokaj ŝanĝoj troveblas per komputila tomografio ĉe 85% malsanuloj kun cerbovaskulaj malsanoj kaj antikorpoj al fosfolipidoj, el ili 36% havas po du ŝanĝitaj lokoj kaj pli[89]. Cerbaj infarktoj ĉe plejparto de la malsanuloj kun sekundara antifosfolipida sindromo troveblas per komputila tomografio en cerbaj duonsferoj kaj pli ofte sub kortekso ol sur ĝia surfaco. Kutime temas pri etaj aŭ mezaj infarktoj, ofte sen simptomoj, speciale se ili lokiĝas ekster zonoj gravaj por la movaj kaj parolaj funkcioj. Foje troveblas ankaŭ difuzaj ŝanĝoj de la cerbo: en 5% ĝis 61% de la kazoj komputila tomografio trovas larĝiĝon de subaraknoidaj spacoj de la cerbaj duonsferoj aŭ de flankaj ventrikloj (kutime moderan)[90]. Magneta resonanca tomografio donas pli detalan bildon kaj foje helpas trovi etajn infarktojn, ne videblajn per komputila tomografio. Ĉeesto de lupuso aŭ antifosfolipida sindromo altigas riskon de aterosklerozo 4,35-oble[91].
Kuracado de cerbovaskulaj malsanoj ĉe lupuso devas sekvi jenajn principojn:
Por neŭroprotektado rekomendindas Aktovegin, kiu altigas konsumadon kaj uzadon de oksigeno, kaj aktivigas alvenon de glukozo al la ĉeloj, aktivigante energian metabolismon kaj fortigante oksigajn procezojn. Rekomendindas kombini ĝin kun aliaj neŭroprotektiloj, ekzemple kun citikolino, inhibanta fosfolipazojn, rekonstruanta damaĝitajn ĉelajn membranojn kaj pliboniganta acetilkolinan transdonon[92].
Laŭe al la rekomendoj de la Eŭropa Ligo Kontraŭ Reŭmatismo (angle European League Against Rheumatism; mallonge: EULAR) kaj reguloj de la Bona Klinika Praktiko normala esplorado de la paciento kun lupuso devas inkludi pritakson de aktiveco de la malsano kun uzado de iuj ajn akceptitaj indeksoj de aktiveco de lupuso[3].
Oni pritaksas jenajn indikilojn[3]:
Aktuale ekzistas kvin akceptitaj indeksoj de aktiveco de lupuso[3]:
Systemic Lupus Erythematosus Disease activity score (SLEDAI)
La indekso enhavas 24 parametrojn (16 klinikaj kaj 8 laboratoriaj). Al ĉiu parametro estas atribuitaj poentoj — de 1 ĝis 8. Pli gravaj manifestiĝoj de lupuso kiel damaĝo de nerva sistemo aŭ renoj, vaskulito ktp ricevas pli da poentoj ol la aliaj. Maksimuma sumo estas 105 poentoj. Dum kontrolado oni registras signojn de lupuso, kiuj ĉeestis en 10 lastaj tagoj, sendepende de ilia (mal)graveco aŭ (mal)boniĝo de stato. Pli ol 20 poentoj renkonteblas sufiĉe malofte. Pli ol 8 poentoj signifas ke lupuso estas aktiva. Se inter du vizitoj al kuracistoj la indekso kreskis je pli ol tri poentoj, tio estas konsiderata modera akutiĝo, se je pli ol 12 poentoj — grava akutiĝo. Nuntempe estas vaste uzataj tri modifikoj de la indekso: SLEDAI 2000 (SLEDAI 2K), SELENA-SLEDAI kaj Mex-SLEDAI. Dum klinikaj ekzamenoj plej ofte estas uzata SELENA-SLEDAI. Ĝi, same kiel SLEDAI 2K, konsideras persistan aktivecon, ligitan al haveblo de erupcioj, ulceroj sur mukozo, aperdo de la haroj, kaj aldonas jenajn ŝanĝojn: en "perturbo de cerbaj nervoj" estas inkludita "kapturniĝo", en signo "altiĝo de proteinurio je 0,5 gramoj tage" aperas ebleco indiki la novaperintan, eblas konsideri haveblon de unu el simptomoj de pleŭrito aŭ perikardito (antaŭe necesis aro da simptomoj)[3].
SELENA Flare Index (SFI)
Tio estas la unua indekso de akutiĝo. Tiu ĉi indekso ebligas diferencigi moderan kaj gravan gradojn de akutiĝo de lupuso. SFI konsideras dinamikon de aktiveco de la malsano laŭ la skalo de SELENA-SLEDAI, ŝanĝon de ĝenerala takso de la stato de la paciento fare de kuracisto (angle physician’s global-assessment visual-analogue scale, PGA), modifojn de terapiaj skemoj kaj kelkajn klinikajn parametrojn. Staton de paciento pritaksas kuracisto, uzante analogan vidan skalon kun gradoj de 0 ĝis 3, kie 0 signifas neaktivan malsanon kaj 3 — alte aktivan malsanon)[3].
Systemic Lupus Erythematosus Responder Index (SRI)
Tiu ĉi indekso kapablas samtempe eltrovi pliboniĝojn kaj malboniĝojn en la samaj aŭ malsamaj organoj kaj sistemoj.
Oni konsideras pacienton respondinta al la terapio, se ĉe li dinamike observeblas jenaj fenomenoj:
SLICC/ACR Damage Index
Tiu ĉi indekso konstatas, ĉu haveblas potenciale nerenverseblaj damaĝoj de organoj. Ĝi inkludas priskribon de stato de 12 sistemoj. Maksimuma sumo laŭ apartaj sistemoj de organoj varias de 1 ĝis 7 poentoj, depende de kvanto de taksataj parametroj. Ĝenerala maksimuma sumo estas 47 poentoj. Poentojn ricevas ĉiuj tipoj de damaĝoj ekde komenco de la malsano (ĉu kaŭzitaj rekte de lupuso aŭ de koncerna terapio). Oni konsideras nur signojn, kiuj daŭris ses monatojn kaj pli[3].
Short form Medical Outcomes Study (MOS SF-36)
Tiu ĉi enketilo estas konsiderata normo por taksado de vivkvalito de lupusuloj. Ekzistas ankaŭ pli specifa enketilo, kreita speciale por lupusuloj — Lupus Quality of Life (LUPUSQOL). Ĝi konsistas el 34 demandoj, grupigitaj po 2 ĝis 8 en apartaj skaloj. Ĝi pritaksas fizikan sanon, emocian sanon, pritakson de sia korpo fare de paciento kaj de la aliaj, doloron, planadon, lacecon, intimajn rilatojn, dependecon de la aliaj[3].
Se en la 1960-aj jaroj kuracistoj klopodis longigi vivon de malsanuloj de averaĝe 18 monatoj (en akuta fazo) ĝis 52, do nun oni aplikas strategion Treat to Target (Kuraci laŭ Celo), kiu celas garantii longdaŭran postvivadon, preventi nerenverseblajn damaĝojn de organoj, minimumigi aperon de akompanaj malsanoj kaj altigi vivkvaliton de la pacientoj[93]. En 1985 dum konferenco en Toronto (Kanado), dediĉita al prognozado ĉe malsanuloj kun lupuso, oni atentigis ke krom aktiveco de la malsano kaj akumulitaj damaĝoj necesas pritaksi ankaŭ vivkvaliton. En 2014 tio estis aprobita kiel unu el bazaj principoj de Kuraci laŭ Celo (KLC)[94].
Malgraŭ la simptomoj kaj eventualaj flankefikoj, la malsanuloj povas daŭrigi normalan aktivan vivon. Por tio necesas nur kompreni kiel funkcias lupuso kaj kuraciloj kontraŭ ĝi. Necesas plani ripozon kaj memori ke troa sunumado povas provoki malboniĝon de la sanstato, same kiel troaj fizikaj aŭ nervaj streĉiĝoj. Necesas ankaŭ strikte kontroli sian sanstaton kaj ĝustatempe konsulti kuracistojn. Necesas rezigni je fumado. Kreskas risko de aterosklerozo, alta sangopremo, diabeto, onkologiaj malsanoj, kio grave kreskigas mortecon[3].
Clark C.A., Spitzer K.A. kaj Laskin C.A. publikigis en 2005 analizon de gravedecoj ĉe lupusulinoj dum lastaj 40 jaroj, esplorinte 83 kazojn. Ili konstatis ke en 2002–2003 ofteco de perdo de la feto en la unua trimestro estis 17% kio kompareblas kun tiu ĉe la ĝenerala populacio, en la 1960-aj jaroj ĝi egalis al 43%. Ofteco de antaŭtempa akuŝo antaŭe estis 32–37%, nun — 9–12%, kio ankaŭ kompareblas kun ĝenerala populacio (10%)[6].
La ĉefaj risko-faktoroj dum lupuso-gravedeco estas[6]:
Risko de antaŭtempa akuŝo, hipotrofio de la feto, preeklampsio altiĝas kaze de[6]:
Prediktoroj de antaŭakuŝa morto de la feto[6]:
Se lupuso kombiniĝas kun sekundara antifosfolipida sindromo, probableco de malbona rezulto de la gravedeco konsistigas 30%, sen tiu sindromo — 12–13%.
Datumoj pri akutiĝo de lupuso dum gravedeco estas kontraŭdiraj. Oni opinias, ke plej malalta risko asociiĝas kun minimuma aktiveco de la malsano dum ses monatoj antaŭ la gravedeco. La plej ofta kaŭzo de patrina morto estas lupusa nefrito kaj evoluo de la akuta rena malsufiĉo. Akompanaj malsanoj (dermatito, periferiaj edemoj, artralgioj, infektoj de urinaj kanaloj, rapidiĝo de sedimentiĝo de eritrocitoj ktp) povas imiti aktivecon de lupuso, do necesas skrupule ekzameni la gravedulinojn kun lupuso. Gravedeco kaŭzas akutiĝon de lupusa nefrito kaj grava rena damaĝo estas la ĉefa kaŭzo de ĉesigo de gravedeco en malfrua periodo. Progresanta rena damaĝo registriĝas ĉe 40% de gravedulinoj, kiuj jam havis nefriton. Morfologia tipo de nefrito ne havas plej gravan prognozan signifon, malsame ol jenaj indicoj: malrapidiĝo de glomerula filtrado (<60 ml/min), hepikalimio (>5 mmol/litro), altiĝo de koncentriĝo de sera kreatinino (>1,6 mg/dl), alta sangopremo, proteinurio[6].
En la 2000-aj jaroj oni ne rekomendis al virinoj kun lupuso gravediĝi pro alta risko de malboniĝo de sanstato kaj aborto. Nun danke al pluaj esploroj kaj pli efika kuracado multaj lupusulinoj sukcesas gravediĝi kaj naski sanajn bebojn. Por havi plej bonajn ŝancojn necesas ke dum almenaŭ duonjaro antaŭ la gravediĝo la virino ne havu simptomojn de lupuso, nek prenu kuracilojn kontraŭ ĝi. 20–25% de tiaj gravedecoj finiĝas tamen per aborto, ĉirkaŭ 25% de la beboj naskiĝas antaŭtempe, sed sen ajnaj perturboj kaj poste evoluas normale. Dum la gravedeco povas altiĝi sangopremo, malboniĝi diabeto, hiperglukemio, renaj malsanoj, do necesas strikta observado fare de la gravedulino kaj kuracistoj, kun ebleco kaze de neceso rapide veni al la intensa fako. Gravedulinoj ne devas ĉesigi prenadon de prednisolono[1].
Oni konkludis ke riskon de aborto kreskigas du proksime interligitaj lupusaj aŭtoantikorpoj, kune nomataj antifosfolipidaj antikorpoj: antikardiolipinaj antikorpoj kaj lupusa antikoagulaĵo. Pli ol du lupusulinoj el tri havas tiajn antikorpojn, eltroveblajn per sangoekzamenoj. Foje iliaj beboj havas lupusajn erupciojn aŭ malmultajn sangoĉelojn, sed tio kutime pasas sen ajna kuracado[1].
Por eviti nedezerindan gravedecon oni rekomendas uzi mekanikajn kontraŭkoncipilojn, sed enuteraj pesarioj estas evitindaj pro risko de infektiĝo. Kontraŭkoncipaj pipoloj estas uzeblaj post konsultado de kuracisto, ĉar multaj el ili enhavas altan dozon de estrogeno[1].
Estas utile fari ĉiutagajn moderajn ekzercojn, eĉ dum akuta fazo de la malsano. Ekzercoj, kiuj ne postulas fortan fizikan streĉiĝon, fortikigas la korpon kaj helpas kontraŭstari depresion kaj muskolan malfortiĝon. Salubrigaj estas ankaŭ ne tro longaj promenoj[1].
Dieto devas esti ekvilibra. En akuta fazo, kiam apetito malboniĝas, oni rekomendas preni polivitaminojn. Prefere deteni sin de konsumado de alkoholo, ĉar ĝi negative influas hepaton kaj krome ĝi estas malrekomendita kaze de uzado de kuraciloj kiel Methotrexate, Cyclophosphan, Azathioprine[1].
Pli ol triono da lupusuloj estas altsensivaj al la sunradioj. 60–80% de la malsanuloj post esti ĉe la forta suno ene de duonhoro jam ekhavas erupciojn. La sunradioj povas provoki akutan fazon, inkluzive haŭtan vaskuliton, febron, ktp[1].
La unuaj datumoj pri vivodaŭro de la lupusuloj aperis en 1954, kiam 4-jara postvivado konsistigis 51%. Uzado de glukokortiroidoj kaj kemioterapioj agentoj ebligis draste ŝanĝi la situacion. En la 1990-aj jaroj, 10-jara postvivado atingis 90%, 20-jara — 70%[95]. Nun 85–95% de la pacientoj plu vivas post 15 jaroj[8].
Lupuso estas konsiderata modelo de la aŭtoimunaj malsanoj, do altiras specialan atenton de la esploristoj, ĉar solvo de rilataj al ĝi problemoj helpos solvi problemojn ankaŭ de la aliaj aŭtoimunaj malsanoj. Oni esploras genojn, klopodante difini kiuj el ili ludas gravan rolon en la apero de lupuso. Oni supozas ke la malsanuloj havas genetikan difekton de apoptoso, do damaĝitaj aŭ potenciale damaĝaj ĉeloj anstataŭ perei restas en la organismo kaj detruas ĝin. Oni anstataŭigis ĉe laboratoriaj musoj genon Fas, kontrolantan apoptoson, per alia, ne difektita geno kaj post tio la musoj ne plu montris signojn de lupuso. Oni esploras ankaŭ genojn de la komplementa sistemo, ĉar nome tiu sistemo helpas al la antikorpoj detrui fremdajn substancojn. Oni esploras ankaŭ genojn, kiuj kreskigas riskon de komplikaĵoj kiel la renaj malsanoj. Oni trovis genon, kiu asociiĝas kun pli alta risko de renaj malsanoj ĉe afrik-usonanoj[1].
La Nacia Instituto pri Sano esploras uzadon de kontraŭkoncipiloj fare de lupusulinoj. Aperis datumoj, montrantaj ke ankaŭ estrogeno povas esti sekura por certaj malsanulinoj[1].
Oni esploras eblecon rekonstrui imunan sistemon per transplantado de osta medolo[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.