Margaret Rutherford
From Wikipedia, the free encyclopedia
Margaret RUTHERFORD (naskiĝis la 11-an de majo 1892, mortis la 22-an de majo, 1972) estis brita aktorino.
Rapidaj faktoj Persona informo, Memorigilo ...
Margaret Rutherford | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Margaret Rutherford | |||||
Naskonomo | Margaret Taylor Rutherford | ||||
Naskiĝo | 11-an de majo 1892 (1892-05-11) en Londono | ||||
Morto | 22-an de majo 1972 (1972-05-22) (80-jaraĝa) en Chalfont St Peter, Anglio, Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Alzheimer-malsano vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Reĝa Akademio de Drama Arto • Wimbledon High School vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | William Rutherford Benn vd | ||||
Edz(in)o | Stringer Davis vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĝenra aktoro • teatra aktoro • filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1925– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Post sukcesa teatra kariero ŝi en la jaro 1936 unuafoje aperis en filmoj: plej ofte en karakteraj roloj, kiuj bone montris ŝian grandan komedian talenton.
Mondfamon ŝi gajnis kiel Miss Marple, la fama protagonistino en pluraj krimromanoj de Agatha Christie, kiun ŝi prezentis en kvin filmoj. La rolon de ŝia filmpartnero, la iom timema helpanto de la detektivino, cetere transprenis ŝia realviva edzo: la aktoro Stringer Davis.
En la jaro 1963 Margaret Rutherford gajnis Oskaron : por la plej bona epizoda rolo en la filmo The V.I.P.s.