Michał Sędziwój
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mikaelo Sendivojo (Michaelus Sendivogius, Sendivogius Polonus) (1566-1636) estis pola alkemiisto, filozofo, kuracisto, diplomato, naturalisto, pioniro de la kemio, kiu disvolvis manierojn pri purigado kaj produktado de pluraj acidoj, metaloj kaj diversaj kemiaj komponaĵoj. Li malkovris ke la aero ne estas unu sola substanco kaj enhavas ian substancon revivigan - pli malfrue nomata oksigeno - 170 jaroj antaŭ ol Carl Wilhelm Scheele (1742-1786) kaj Joseph Priestley (1733-1804). Li korekte identigis tiun "nutraĵon de la vivo" kun la gaso eliganta per varmigo el la salpetro.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Michał Sędziwój (1566-1636) | |||||
---|---|---|---|---|---|
pola alkemiisto, filozofo kaj kuracisto | |||||
Persona informo | |||||
Michał Sędziwój | |||||
Naskiĝo | 2-a de februaro1566 en Łukowica, Pollando | ||||
Morto | 12-a de aŭgusto 1636 en Kravaře ve Slezsku, Sankta Romia Imperio, Ĉeĥoslovakio | ||||
Lingvoj | latina • pola • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Pollando (1385–1569) • Sankta Romia Imperio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno, Universitato de Altdorf, Universitato de Lepsiko, Universitato de Kembriĝo | ||||
Familio | |||||
Parencoj | Jakob von Eichendorff vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Anonymus Sarmata vd | ||||
Okupo | alkemiisto • diplomato • kemiisto • kuracisto vd | ||||
Aktiva en | Prago vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi