Migdalo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Migdalo estas kerno de la frukto de migdalujo. Ĝi estas longece ovoforma kaj havas (de interne) unue lignan ŝelon kaj due grizan ledecan fruktoŝelon. Interne la kerno estas blanka, kio estas uzata por kuirarto kaj dolĉaĵoj.
Rapidaj faktoj Migdalaj, nerostitaj, Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj) ...
Migdalaj, nerostitaj | |
---|---|
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj) | |
Energio 580 kkal 2410 kJ | |
Karbonhidrato | 21.7 |
- Amelo | 0.74 |
- Sukeroj | 3.89 |
- Laktozo | 0.0 |
- Fibro | 12.2 |
Graso | 49.42 |
- saturitaj grasoj | 3.73 |
Proteino | 21.22 |
Akvo | 4.7 |
Vitaminoj | |
Luteino 1 μg | |
A-vitamino 1 IU | |
beta-karoteno 1 μg | 0% |
Tiamino (B1-vitamino) 0.211 mg | 16% |
Riboflavino (B2-vitamino) 1.014 mg | 68% |
Nikotina acido (B3-vitamino) 3.385 mg | 23% |
Pantotena acido (B5-vitamino) 0.469 mg | 9% |
Piridoksino (B6-vitamino) 0.143 mg | 11% |
Foliata acido (B9-vitamino) 50 μg | 13% |
Ĥolino 52.1 μg | 11% |
E-vitamino 26.2 mg | 175% |
K-vitamino 0.0 μg | 0% |
Mineraloj | |
Kalcio 264 mg | 26% |
Kupro 0.99 mg | 50% |
Fero 3.72 mg | 30% |
Magnezio 268 mg | 72% |
Mangano 2.285 mg | 109% |
Fosforo 484 mg | 69% |
Kalio 705 mg | 15% |
Natrio 1 mg | 0% |
Seleno 2.5 mg | 4% |
Zinko 3.08 mg | 31% |
Procentaĵoj rilatas al usonaj rekomendoj por plenkreskuloj. Fonto : USDA[1] |
Fermi
La migdalujo (latine: Prunus dulcis) apartenas al la familio rozacoj (latine: Rosaceae) kaj estas kreskigita de 4000 jaroj. Oni kreskigas la migdalujon ĉefe en Kalifornio, Usono, ĉirkaŭ la Mediteraneo, sed ankaŭ en Pakistano kaj Irano. Tamen ankaŭ en Germanio ĝi kreskas en kelkaj regionoj kien verŝajne romianoj alportis ĝin kune kun vinberujoj.
Ekzistas dolĉaj kaj amaraj migdaloj. El tiu lasta oni produktas en Portugalio faman alkoholaĵon, nome Amendoa, populare amarginha.