From Wikipedia, the free encyclopedia
La sierra de Gredos aŭ montaro de Gredos estas montaro de Hispanio apartenanta al la Sistema Central, situanta inter la provincoj de Ávila, Cáceres, Madrido kaj Toledo. Ties plej alta pinto troviĝas en la provinco de Ávila en la Monto Almanzor je 2.592 m, kiu dividas la municipajn teritoriojn de Zapardiel de la Ribera kaj Candeleda. Ĝi estas deklarata regiona parko ene de Kastilio-Leono, kaj estas la ununura regiona parko, kun tiu de Picos de Europa en Leono, de tiu regiono.
Gredos estas unu de la plej etendaj montaroj de la Sistema Central kaj estas komponita de kvin riveraj valoj: nome supra Tormes, supra Alberche, orienta Tiétar, okcidenta Tiétar kaj la Vera, kaj Valo de Ambroz. Ĉirkaŭ ties rokegamasoj granitaj kunlimas kvar aŭtonomaj komunumoj (regionoj): Kastilio-Leono, Ekstremaduro, Kastilio-Manĉo kaj Madrido; etende de oriento okcidenten ekde San Martín de Valdeiglesias al Hervás kaj norde suden el valo de Tormes al Rosarito.
Ties kruta reliefkonturo utilis kiel rifuĝejo al diversaj popoloj, kulturoj aŭ sociaj tavoloj, el la keltoj plej sudaj (vetonoj) al aliaj historiaj ribeluloj kiaj El Empecinado aŭ la respublikanaj gerilanoj post la Hispana Enlanda Milito.
Plej altaj pintoj en tiu sektoro estas la jenaj:
Plej altaj pintoj en tiu sektoro estas la jenaj:
Plej altaj pintoj en tiu sektoro estas la jenaj:
La arboj diversas depende de la alteco. Laŭ la suprenira vojo estas anzinoj, kaŝtanarboj, alnoj, sorbusoj, betuloj, tremoloj, salikoj, pireneaj kverkoj, anstataŭata en diversaj areoj de la pino. En la altaj areoj hegemonias makiso de citisoj, juniperoj kaj variaĵoj de kamomilo. En tiu montaro oni distingas kvar diferencajn flaŭrajn tavolojn.
La ĉefaj bestaj specioj estas la hispana ibekso (Capra pyrenaica), la kapreolo (Capreolus capreolus), la ruĝkrura perdriko (Alectoris rufa), la reĝa aglo (Aquila chrysaetos), la imperia aglo (Aquila adalberti), la vespobuteo (Pernis apivorus), la monaĥvulturo (Aegypius monachus) kaj la gipso (Gyps fulvus).
Filmeto sierra de Gredos en Time Lapse
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.