kultura kaj geografia regiono, sen ajna administracia celo, en norda Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
Norda Italio estas kultura kaj geografia regiono, sen ajna administracia celo, uzita por indiki la nordan parton de la itala ŝtato, ankaŭ neformale referencata kiel Il Nord, Settentrione aŭ Alta Italia.[1] Ĝi konsistas el 8 regionoj en norda Italio: Aosta Valo, Piemonto, Ligurio, Lombardio, Emilia-Romagna, Veneto, Friulo-Venecio Julia, Trentino-Alto Adige/Südtirol.[2] Laŭ la censo de 2011, ties loĝantaro estis de 27 213 372.[3] Por statistikaj celoj, la Istituto Nazionale di Statistica (ISTAT) uzas la terminojn Nordokcidenta Italio (Aosta Valo, Piemonto, Ligurio, Lombardio) kaj Nordorienta Italio (Emilia-Romagna, Veneto, Friulo-Venecio Julia, Trentino-Alto Adige/Südtirol) por identigi du el la kvin statistikaj regionoj en sia informaro. Tiuj samaj subdividaĵoj estas uzataj por marki unuanivelajn regionojn laŭ la Nomenklaturo de Unuiĝoj Teritoriaj Statistikaj (NUTS) kaj regionojn ("NUTS 1 regionoj") ene de Eŭropa Unio, kaj la italajn konstituerojn por la Eŭropa Parlamento.
Norda Italio | ||||
---|---|---|---|---|
Regiono | ||||
regiono [+] | ||||
Lando | Italio | |||
- koordinatoj | 45° 30′ 0″ N, 10° 30′ 0″ O (mapo)45.510.5 | |||
Akvokolektejo | 120 260 km² (12 026 000 ha) [+] | |||
Areo | 120 260 km² (12 026 000 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 27 801 460 [+] (2014) | |||
Denseco | 231,18 loĝ./km² [+] [+] | |||
|
||||
Norda Italio | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
En la printempo 1945 ofensivo en norda Italio, kodnomita Operaco Grapeshot,[4] estis la fina atako de la Aliancanoj dum la Kampanjo de Italio en la finaj stadioj de la Dua Mondmilito. La atako en la Lombarda Ebenaĵo fare de la 15a Aliancana Armegrupo startis la 6an de aprilo 1945, kaj finis la 2an de majo pere de la formala kapitulaco de la germanaj fortoj en Italio.
Kvankam Italio ne havas oficialan dividadon norde kaj suden, ambaŭ partoj reprezentas la landon el tute malsamaj anguloj. Fakte la dialektoj de la duoninsulo estas kelkfoje tiel polusaj, ke eĉ lokaj italoj ne ĉiam komprenas unu la alian. Ĝenerale la kondiĉa limo kuŝas ie sude de Romo. Laŭdire, plej multaj el la "klasikaĵoj" de Italio, inkluzive de Venecio, Milano, Florenco, Cinque Terre, kaj la Pendanta Turo de Pizo, estas ĉiuj situantaj en la nordo (vidu la Nordan Italian mapon dekstre), dum la sunplenaj gemoj kiel Napolo, la Amalfi-Marbordo kaj Sicilio, estas en la sudo.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.