Oakland estas urbo de la usona ŝtato Kalifornio. Ĝi estas la ĉefurbo de Kantono Alameda kaj situas oriente de la Golfo de San-Francisko.[1]

Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Oakland
sanctuary city (en) Traduki (2018)
ĉarta urbo en Kalifornio
urbego
urbo de Usono
kantona sidejo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 440 646  (2020) [+]
Loĝdenso 2 185 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 48′ N, 122° 15′ U (mapo)37.8-122.25 [+]
Alto 43 m [+]
Areo 201,660067 km² (20166.0067 ha) [+]
Horzono UTC-08:00 [+]
Oakland (Kalifornio)
Oakland (Kalifornio)
DEC
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Oakland

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oakland, California [+]
vdr
Fermi

Laŭ la oficiala statistiko de 2020 Oakland estas la 44-a plej loĝata urbo de Usono kaj la 8-a en Kalifornio. Laŭ la censo de 2000 ĝi estas, kune kun Long Beach (Kalifornio) la etne plej varia urbo de Usono; ĝiaj loĝantoj havas pli ol 150 gepatrajn lingvojn.[2]

La flago de Oakland estas flava kun verda arbo (kverko) kaj la skribo "Oakland 1852".

Vidindaĵoj

Servoj

Amazon Watch estas neprofitcela organizaĵo kiu laboras por protekti la pluvarbarojn kaj antaŭenigi la rajtojn de indiĝenaj popoloj en Amazonio, fondita en 1996 kaj havas ĉefsidejon en Oakland.

Trafiko

Oakland estas ligita al San-Francisko, aliflanke de la golfo, per la San-Franciska-Oaklanda Golfa Ponto (San Francisco-Oakland Bay Bridge, mallonge Bay Bridge = Golfa Ponto). Al la insulo Alameda, en la golfo, ligas ĝin du tuneloj.

Fervojo BART iras, paralele al la Golfa Ponto, sub la golfo kaj servas la aglomeraĵon de Oakland per ok stacioj. De stacio "West Oakland", la unua oriente de la golfo, du linioj iras norden (al la centro de Oakland kaj plu), du sud-orienten (al la Flughaveno Oakland kaj plu).

Ĝemelurboj

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.