![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/1/1a/Olivia_Shakespear.png/640px-Olivia_Shakespear.png&w=640&q=50)
Olivia Shakespear
From Wikipedia, the free encyclopedia
Olivia SHAKESPEAR, denaske Olivia TUCKER (n. la 17-an de marto 1863 - m. la 3-an de oktobro 1938) estis brita romanistino, dramistino kaj artpatronino. Ŝi verkis ses romanojn, kies ĉefa temo rilatas al edzinecaj problemoj. Ŝiaj verkoj ne multe vendiĝis : ofte nur kelkaj centoj da ekzempleroj estis aĉetitaj. Ŝia lasta romano, Uncle Hillary, restas rigardata kiel sia plej bona verko. Ŝi cetere aŭtoris du teatraĵojn kunlabore kun Florence Farr.
Olivia Shakespear | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Foto de Olivia Shakespear eldonita en la Literary Yearbook de 1897. | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Olivia Tucker | ||||
Naskiĝo | 17-a de marto 1863 en Edinburgo (Skotlando) | ||||
Morto | 3-a de oktobro 1938 en Londono (Britio) | ||||
Religio | diismo vd | ||||
Nacieco | Brita | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (–1927) ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Henry Tucker (en) ![]() ![]() | ||||
Patrino | Harriet Maria Johnson (en) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Henry Hope Shakespear | ||||
Amkunulo | William Butler Yeats ![]() | ||||
Infanoj | Dorothy Shakespear | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dramaturgo romanisto verkisto ![]() | ||||
Verkado | |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Olivia estis la filino de emeritiĝinta adjudanto-generalo, kaj ricevis mallongan formalan edukadon. Ŝi tamen montriĝis klera kaj fervore interesis pri literaturo. En 1885, ŝi edziniĝis kun la londona advokato Henry Hope Shakespear, kaj ŝi naskis en 1886 ilian nuran infanon, Dorothy Shakespear. En 1894, danke al sia intereso pri literaturo ŝi amikiĝis kun William Butler Yeats, kiu sekve fariĝis ŝia amanto ekde 1896. Post la komenco de tiu amrilato deklaris Yeats, ke estis venontaj "multaj tagoj de feliĉo"[1], sed la rilato ĉesis en 1897. Ili tamen konservis vivlongan amikecon kaj ofte interŝanĝis leterojn. Yeats poste edziĝis kun Georgie Hyde-Lees, kiu estis la bonevino de Olivia kaj la plej kara amiko de Dorothy.
En 1909 Olivia fondis kaj gastigis ĉiusemajnan literaturan salonon, kiun ĉeestis Ezra Pound kaj aliaj modernismaj verkistoj kaj artistoj dum la sekvaj jaroj. Ŝi tiel akiris iom da influo en la londona literatura societo. Dorothy Shakespear edziniĝis kun Pound en 1914, malgraŭ la malentuziasma konsento de siaj parencoj. Post tiu edziĝo, Pound uzis ŝparmonon donitan de Olivia por subteni T.S. Eliot kaj James Joyce. Kiam Dorothy naskis filon, Omar Pound, en Francio en 1926, Olivia akceptis gardi la knabon. Li vivis kun Olivia ĝis ŝia morto la 3-an de oktobro 1938.