Omikrono

litero de la greka alfabeto From Wikipedia, the free encyclopedia

Omikrono
Remove ads

Ne konfuzi kun la filmo Omnicron.

Omikrono (majuskle Ο, minuskle ο, greke ομικρον) estas la 15-a litero de la Greka alfabeto. Laŭvorte ĝi signifas "o malgranda" (o mikron), kontraste al omego, kiu signifas "o granda" (o mega). En la greka numeralsistemo omikrono havas la numeran valoron 70. Ĝi malofte uziĝas en matematiko, ĉar ĝi ne estas distingebla de latina litero O kaj estas facile konfuzebla kun cifero 0. Ĝi estas ekvivalenta al fenica litero ain. En la moderna greka, omikrono reprezentas la sonon IFA:[ɔ].

En Unikodo la majuskla formo estas kodo U+039F kaj la minuskla estas U+03BF.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads