Paninio
gramatikisto de sanskrito / From Wikipedia, the free encyclopedia
Paninio (en Sanskrito: पाणिनि Pāṇini, filo de Pāṇi) estis antikva hindia sanskrita gramatikisto kaj filologiisto el Gandaro, kiu kredeble laboris en la 4-a[1][2][3][4][5] aŭ 6-a jarcento a.Kr.[6][7] jarcentoj.
Pāṇini | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
पाणिनि | ||
Naskiĝo | en Shalatula | |
Morto | 1-an de decembro 1999 (1999-12-01) | |
Religio | hinduismo vd | |
Lingvoj | sanskrito vd | |
Ŝtataneco | Gandhara vd | |
Profesio | ||
Okupo | lingvisto • verkisto • gramatikisto vd | |
Laborkampo | Vyakarana • lingvistiko vd | |
Filozofo | ||
Gandaro ' | ||
Ĉefaj interesoj | Gramatiko | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estas konata pro lia gramatiko Vyākaraṇa de Sanskrito, en kiu li formulis la 3959 regulojn de Sanskrito. Morfologio en la Aṣṭādhyāyī[8] (la ok ĉapitroj), la fonda teksto de la gramatika teksto de la Vedanga, kiuj estis la akademiaj help-fakoj de la historia Veda religio.
La Aṣṭādhyāyī estas la plej frua konata gramatiko de Sanskrito. Eble ĝi estas bazita sur pli fruaj verkoj. Ĝi estas eble la plej frua verko pri priskriba lingvistiko, generativa lingvistiko. Ĝi estas ampleksa kaj scienca teorio de gramatiko en formo de sutro. Kune kun la verkoj de liaj antaŭuloj (Nirukta, Nighantu, Pratishakyas) ĝi staras je la komenco de la historio de lingvistiko entute.
La gramatiko de Panini estas juĝita kiel fino de la periodo Veda sanskrito, kaj enkonduko de la klasika Sanskrito.