Puĉo de la Sankta Silvestro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La puĉo de la Sankta Silvestro[1] estis puĉo organizita de Jean-Bédel Bokassa, estro de la armeo de la Centr-Afrika Respubliko, kune kun liaj militoficiroj, kontraŭ la registaro de la prezidanto David Dacko. Ĝi okazis la 31-an de decembro 1965 kaj la 1-an de januaro 1966. Dacko, kiu estis kuzo de Bokassa, regis la landon ekde 1960, kaj Bokassa, unue oficiro en la franca armeo, sekve aniĝis al la centrafrika armeo en 1962. En 1965, la ŝtato spertis gravan krizon pro korupto kaj malrapida ekonomia disvolviĝo, dum ĝiaj landlimoj estis malrespektitaj de ribeluloj el najbaraj landoj. Dacko ricevis monhelpon el la komunista Popola Respubliko de Ĉinio, sed malgraŭ tio ne sukcesis solvi la problemojn de Centrafriko. Bokassa ekis plani la eksigon de la registaro : kiam Dacko lernis tion, li fondis ĝendarmaron estritan de Jean Izamo, kiu rapide fariĝis la plej fidita konsilanto de Dacko.
Kun la helpo de kapitano Alexandre Banza, Bokassa ekis la puĉon dum la Silvestro-nokto de 1965. Bokassa kaj liaj partianoj unue kaptis Izamo, enŝlosigante lin en karceron en Camp de Roux. La anoj de Bokassa sekve invadis la ĉefurbon, Banguon, kaj venkis la ĝendarmaron kaj aliajn rezistulojn. Post noktomezo, Dacko revenis al la ĉefurbo, kie li estis rapide arestita. Oni trudis lian demision kaj enkarcerigis lin en Camp Kassaï. Laŭ oficialaj raportoj mortis ok personoj dum la puĉo pro rezista agado. Fine de januaro 1966, Izamo estis torturita ĝis morto, dum Dacko estis ŝparita pro peto de la franca registaro, kiun Bokassa deziris kontentigi. Bokassa provis pravigi la puĉon kaj diris interalie, ke li celis savi la landon el la influo de komunismo: li tial rompis diplomatajn rilatojn kun Ĉinio. Dum la unuaj tagoj de la nova reĝimo, Bokassa malfondis la Nacian Asembleon, aboliciis la centrafrikan konstitucion kaj publikigis kelkajn dekretojn, kiuj malpermesis interalie almozpeton, poligamion kaj virinan cirkumcidon. Bokassa unue vane klopodis por ekhavi internacian agnoskon de la nova registaro. Post sukcesa renkonto kun la prezidanto de Ĉado, li tamen ricevis oficialan agnoskon el aliaj afrikaj nacioj kaj finfine el Francio.