Ĉado
lando en centra Afriko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉado aŭ laŭ PIV Ĉadio[1], france Tchad; arabe تشاد, Tŝād, oficiala nomo République du Tchad, arabe جمهورية تشاد, Ĝumhūrijjat Tŝād) aŭ Respubliko Ĉado estas lando en Saharo en Centra Afriko kiu limas al Libio, Sudano, Centr-afrika Respubliko, Kameruno, Niĝerio kaj Niĝero. Partoj de la lando kuŝas en zono nomata Sahelo. Geografie kaj kulture Ĉadio konsistigas krucpunkton inter Nord-Afriko kaj subsahara Afriko. Kovranta areon de 1 284 000 km² ĝi estas la kvina plej granda lando en Afriko.
Rapidaj faktoj Bazaj informoj, Lingvoj ...
Ĉada respubliko | |||||
République du Tchad جمهورية تشاد, Ĝumhūrijjat Tŝād | |||||
Detaloj | Detaloj | ||||
Nacia himno: La Tchadienne (La kanto de Ĉado) | |||||
Nacia devizo: Unité, Travail, Progrès (Unueco, Laboro, Progreso) | |||||
suverena ŝtato • lando sen maraliro • lando | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bazaj informoj | |||||
Ĉefurbo | Nĝameno | ||||
Oficiala(j) lingvo(j) | franca araba | ||||
| |||||
Plej ofta(j) religio(j) | islamo animismo kristanismo | ||||
Areo | 1 284 000 km² | ||||
- % de akvo | 1,9 % | ||||
Loĝantaro | 15 477 751 (2018) | ||||
Loĝdenso | 7,9 loĝ./km² | ||||
Horzono | +1 | ||||
Interreta domajno | td | ||||
Landokodo | TD | ||||
Telefona kodo | 235 | ||||
Plej alta punkto | Emi Koussi | ||||
Plej malalta punkto | Bodele | ||||
Politiko | |||||
Politika sistemo | respubliko | ||||
Ŝtatestro | Mahamat Idriss Déby Itno (محمد بن إدريس ديبي إتنو) ekde la morto de sia patro Idriss Déby, kiu regis de 1960 ĝis 2021 | ||||
Ĉefministro | Saleh Kebzabo (صالح كبزابو) ekde okt. 2022, post Albert Pahimi Padacké (ألبر بهيمي بدكي) | ||||
Nacia tago | 11-a de aŭgusto | ||||
Sendependiĝo disde Francio | 11-a de aŭgusto 1960 | ||||
Ekonomio | |||||
Valuto | Centrafrika franko (XAF) | ||||
MEP | laŭ 2005 | ||||
– suma | $15,260 mlrd | ||||
– pokapa | $ 1.519 | ||||
| |||||
Esperanto-movado | |||||
Landa E-asocio | Ĉada Esperanto-Asocio | ||||
Fermi
La lando estas unu el la plej malriĉaj landoj en la mondo, kaj estas kromnomata "la morta koro de Afriko" pro sia senhavena pozicio en la centro de la kontinento kaj ĝia aparte arida klimato. La franca kaj la araba estas la oficialaj lingvoj.