From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ruĝa pasero (Passer rutilans), nomata ankaŭ Cinama pasero, estas birdo de la familio de Paseredoj kaj plej tipa genro de paseroj, troviĝanta en Azio. Ĝi estas diketa malgranda semomanĝanta birdo kun dika beko, kaj havas korpon longan je 14 – 15 cm. Ties plumaro estas ĉefe tre ruĝecbruna supre kaj griza sube. Ĝi estas kazo de seksa dimorfismo, kun ambaŭ seksoj montrante similan bildon al tiu de la koresponda sekso de Dompasero. Ties voĉo estas dolĉaj kaj muzikecaj ĉirpaĵoj, kiuj kune formas kanton.
Ruĝa pasero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝa pasero, masklo en Kullu, Barato
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Passer rutilans (Temminck, 1835) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Estis agnoskataj tri subspecioj, diferencaj ĉefe pro flaveco de subaj partoj. La subspecioj rutilans kaj intensior reproduktiĝas en partoj de orienta Azio, kie ili kutime troviĝas en hela arbaro, dum la subspecio cinnamomeus reproduktiĝas en Himalajo, kie ili kutime asociiĝas al teraskultivejoj. La Ruĝa pasero estas la tipa pasero de homa setlejo en urboj kie forestas la Dompasero kaj la Kampopasero. La Ruĝa pasero preferas pli altajn altitudojn en suda parto de sia teritorio, sed en la nordo ĝi reproduktiĝas eĉ ĉe la maro. La Ruĝa pasero estas bone konata en Himalajo por havi distingan nomon en kelkaj lingvoj, kaj estas pentrataj en japana arto.
Tiu pasero manĝas ĉefe semojn de herboj kaj de cerealoj, sed ili manĝas ankaŭ berojn kaj insektojn, precize dum la reprodukta sezono. Tiu dieto faras el ĝi malgravan plagon en agrikulturaj areoj, sed ankaŭ ĝi estas predanto de insektoplagoj. Dum reproduktado, ĝi ne estas socia, ĉar ties nestoj estas disaj. Ili formas arojn for de la reprodukta sezono, kvankam ĝi ne asociiĝas al aliaj birdospecioj. En kelkaj partoj de sia teritorio, la Ruĝa pasero migras, almenaŭ al pli malaltaj altitudoj. Ties nesto situas en arbokavaĵo, aŭ truo en klifo aŭ konstruaĵo. La masklo elektas la nestolokon antaŭ trovi partneron kaj uzas la neston por pariĝa memmontrado. La tipa ovaro enhavas 5 aŭ 6 blankecajn ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas kaj manĝigas la idojn.
La Ruĝa pasero estas malgranda diketa birdo, kun plumaro tre ruĝecbruna supre. Ĝi estas mezgranda pasero de 14 al 15 cm kaj de 18 al 22.5 g.[1][2] Ĝi havas dikan bekon taŭgan por manĝi semojn, kiu estas nigra ĉe la reprodukta masklo, kornokolora en la nereprodukta masklo, kaj flaveca kun malhela pinto ĉe ino.[3] Enverguro de maskloj gamas el 6,8 al 8,2 cm kaj tiu de inoj el 6,7 al 7,7 cm. La longo de vosto, beko kaj tarso estas 4,3 al 5,1 cm, 1,1 al 1,3 cm, kaj 1,6 al 1,8 cm, respektive.[1][2] Mezuroj de la Ruĝa pasero varias geografie, inter la tri subspecioj kaj ankaŭ ene de la himalaja subspecio cinnamomeus. La subspecio cinnamomeus estas ĝenerale pli granda ol la aliaj, kaj ene de tiu formo estas tendenco ĉe birdoj de pli altaj altitudoj esti pli grandaj, kaj ankaŭ estas klina variado en grando kun la plej malgrandaj birdoj okcidente de la teritorio kaj la plej grandaj oriente.[4] La iriso estas bruna.[5] La kruroj de ambaŭ seksoj estas palbrunaj al rozbrunaj.[3] La flugo de ĉiuj paseroj estas rapida,[6] kaj tiu de la Ruĝa pasero estis priskribata kiel pli rapida kaj pli rekta ol tiu de la Kampopasero.[7]
Ambaŭ seksoj diferencas, aŭ estas dimorfaj, en ties plumaro, kaj havas similan bildon al tiu de la koresponda sekso ĉe la Dompasero.[1][2] Estas ioma variado inter la tri subspecioj, ĉefe ĉe la koloro de la subaj partoj.[1] Birdoj de la nomiga subspecio rutilans estas blankecaj en vangoj kaj kolflankoj, kaj havas palgrizajn subajn partojn.[1] Birdoj de la subspecio intensior havas palflavan nuancon en la subaj partoj kaj vangoj, same kiel pli malhelajn suprajn partojn,[1] dum tiuj de la subspecio cinnamomeus havas tre flavan nuancon en la subaj partoj.[8] Oni ne scias multe priplumoŝanĝado, kaj la unikaj informoj venis el Saĥalino kaj Himaĉal Pradeŝ. Kiel ĉe aliaj paseroj, ankaŭ la Ruĝa pasero havas postjunan plumoŝanĝadon kiu estas kompleta.[9] En Saĥalino, plumoŝanĝado okazas en aŭgusto kaj septembro, inter la reprodukta sezono kaj la aŭtuna migrado.[9] En Himaĉal Pradeŝ, birdobredisto G. A. Perreau observis kaptivajn kaj naturajn birdojn kaj informis ke ili estis flavaj el decembro al printempo kaj blankecaj dum la resto de la jaro, modelo kiu estus netipa.[10]
La reprodukta masklo estas brile ruĝecbruna aŭ cinamoruĝa en supraj partoj el krono al pugo, kun nigra strieco en dorso. Li havas malgrandan nigran “antaŭtukon” kaj nigron ĉirkaŭ la okulo, separate el la ruĝecbruna krono de tre fajna blanka superokula strio.[1] Kolflankoj kaj vangoj estas blankecaj kaj la subaj partoj estas palgrizaj aŭ nuance al flavaj, varie geografie. Ŝultroj kaj grandaj kovriloj estas brunaj dum mezaj kovriloj estas nigraj baze kun blankaj pintoj. La resto de la flugilo estas helbruna kun nigraj bordoj.[1][2][11] La vosto estas nigrecbruna, kun grizbrunaj bordoj.[5] La nereprodukta masklo diferencas malmulte el la reprodukta masklo,[12] kaj estas pli pala kun pli oranĝecaj supraj partoj.[1][2] La ununura specio kun kiu la masklo estas facile konfuzebla estas la Kampopasero, kiu diferencas pro nigra vangomakulo kaj bruna dorso.[13] La ino havas ĉefe palbrunajn suprajn partojn, kaj palgrizajn suprajn partojn, kaj tiele ŝi similas al ino de Dompasero. Ŝi diferencas el la Dompasero pro sia iom pli malhela, ruĝecbrune nuanca plumaro. Ŝi havas rimarkindan kremokoloran superokulan strion el supre la okulo preskaŭ ĉirkaŭ la kapo, kaj markatan malhelbrunan strion traokulan. Ŝi havas ĉefe grizecbrunajn flugilojn kaj nigran striecon de nigra kaj sablokolora.[1][2] Junulo estas simila al ino, kvankam iom pli pala kaj sablokolora. Dum la masklo atingas sian unuan vintron, li similas al plenkreskulo, diference en malpli bruna kaj nur malhela “antaŭtuko”.[1][2]
La voĉoj de la Ruĝa pasero estis priskribita de plej parto de fontoj kiel "la plej dolĉa kaj muzikeca" inter paseroj.[9] La baza alvoko estas ĉiip aŭ ĉilp, simila al tiuj de aliaj paseroj. Tiu alvoko estas unusilaba, malkiel la alvoko ĉirap de la Dompaseroj, kaj estas pli milda ol tiu de aliaj paseroj.[9] Tiu alvoko estas farata kiel flugalvoko, aŭ ĉe memmontrantaj maskloj. Variaĵoj inkludas ĉŭiip fare de maskloj ĉe nesto kaj trileca ĉiiip.[9] Foje la masklo kunigas alvokojn kaj kantas ilin laŭ strida tono, por krei ian mallongan kanton, transskribita kiel ĉiip ĉirap ĉiiŭiip aŭ ĉriit-ĉriit-ĉriit. La kanto estas intermetita de fajfaj notoj ĉu-sŭik similaj al tiuj de la Blanka motacilo.[9][14] Oni informis pri fajna voĉo sŭii sŭii ne tre diferenca el tiu de la Blankaŝultra saksikolo, sed la kunteksto de tiu alvoko ne estis informita.[9][14] Dum teritoriaj disputoj, maskloj faras rapidan alvokon ĉit-ĉit-ĉit.[9]
La Ruĝa pasero estis unuafoje science priskribata, kiel Fringilla rutilans, fare de la nederlanda zoologo Coenraad Jacob Temminck en 1835, el specimeno kolektita en Japanio.[2] Poste ĝi estis situigita en la genron Passer. Ene de tiu genro ĝi estas parto de la grupo de "palearktaj nigrantaŭtukuloj", kio inkludas la Kampopaseron kaj la Dompaseron. Oni vidis ĝenerale proksiman rilaton kun la Dompasero kaj Richard Meinertzhagen eĉ konsideris ĝin kiel la sama specio kiel la Somala pasero, unu el la plej proksimaj parencoj de la Dompasero.[2][15] Tamen studoj de DNA indikas, ke la Ruĝa pasero estas frua ido aŭ baza specio inter la palearktaj nigrantaŭtukuloj.[16][17] Dum mitokrondria DNA sugestas ke speciigo en Passer okazis dum la Mioceno kaj la Plioceno[16], britia ornitologo J. Denis Summers-Smith konsideris ke la Ruĝa pasero disiĝis el la aliaj palearktaj nigrantaŭtukuloj antaŭ ĉirkaŭ 25.000 al 15.000 jaroj, dum la lasta glaciepoko. Dum tiu tempo loĝis paseroj nur en izolataj senglaciaj rifuĝejoj, kiaj ĉe la malsupra valo de la Jangzio, kiun Summers-Smith konsideras la plej verŝajna centro de evoluo por la Ruĝa pasero.[3][18]
Oni priskribis 13 subspeciojn, sed nur tri estis amplekse agnoskitaj, ĉar tiuj ege diferencas laŭ koloro de la subaj partoj.[1][4] La nomiga subspecio Passer rutilans rutilans reproduktiĝas en Japanio, Koreio, Tajvano, kaj sudorienta kaj centra Ĉinio.[4] La subspecio intensior, priskribita en 1922 de Walter Rothschild el Junano, reproduktiĝas en sudokcidenta Ĉinio kaj partoj de Barato, Birmo, Laoso kaj Vjetnamo.[4][19][20] En granda parto de Siĉuano intensior intergradas kun la nomiga subspecio, kaj oni proponis multajn nomojn kiel subspecioj por la intergradaĵoj.[4] La subspecio cinnamomeus, priskribita en 1836 de John Gould el nordokcidenta Himalajo, reproduktiĝas el norda Arunaĉal Pradeŝ al Nuristano.[4]
La ruĝa pasero troviĝas en partoj de orienta Azio kaj en Himalajo. Oni ne certas ĉu ĝia distribuado estas seninterrompa inter tiuj du areoj, ĉar la politika problemaro de la valo de la rivero Bramaputro ĉe la limo inter Ĉinio kaj Barato malfaciligas la aliron al la areo por ornitologoj[4]. Ĉe Himalajo la ruĝa pasero reproduktiĝas el Arunaĉal Pradeŝ en Barato tra sudorienta Tibeto, Butano, Sikimo, Nepalo, Utarakando, kaj Himaĉal Pradeŝ al Kaŝmiro kaj Nuristano en Afganio[4]. Tie la ruĝa pasero faras mallongajn movojn al pli malaltaj niveloj inter novembro kaj aprilo en multaj areoj[14]. En orienta Azio, la ruĝa pasero troviĝas en Saĥalino, la Kuriloj, malgranda parto de kontinenta Rusio, Japanio, suda Koreio, kaj parto de norda Ĉinio, kie ĝi estas ĉefe migranta[4]. Ĝi distribuiĝas tra suda Ĉinio kaj Tajvano, kaj la montaraj partoj de Birmo, suda Nordorienta Barato, Laoso kaj Vjetnamio, kie ĝi estas ĉefe nemigranta. La ruĝa pasero ĉeestas ankaŭ kiel vintra vizitanto en suda Japanio, pleja sudo de Ĉinio[4] kaj norda Tajlando[21]. En orienta Azio, la aŭtuna migrado okazas inter aŭgusto kaj novembro[4].
La ruĝa pasero ŝajne estas abunda en plejparto de habitatoj tra plejparto de sia tre granda teritorio[22], kaj en kelkaj areoj ĝi estas inter la plej komunaj birdoj[23][24][25]. En Sudorienta Azio, ĝia teritorio malpliiĝis en pli malaltaj lokoj pro tutmonda varmiĝo, sed ĝi ankaŭ moviĝis pli alte kaj restas komuna[26]. Kvankam la tutmonda populacio ne estis kalkulita, ĝi estas klasita ĉe la Ruĝa Listo de IUCN kiel Malplej Zorgiga rilate al tutmonda formorto[22].
Reproduktado okazas en montaroj kaj altaj teroj tra plej parto de ties teritorio. Tiu prefero por altaj altitudoj estas influata de latitudo: en pleja sudo de sia teritorio ĝi neniam reproduktiĝas sub 2500 m super marnivelo, sed en pleja norda parto de sia teritorio ĝi ofte reproduktiĝas ĉe maro.[27] En orienta Azio, la Ruĝa pasero preferas helajn arbarojn, sed ĝi troviĝas foje en urboj kaj agrikulturaj areoj.[27] En Saĥalino, ĝi reproduktiĝas ĉefe en ĉeriveraj arbaroj[13]. En Hokkaido, la Ruĝa pasero trovas grandan manĝoresurson por siaj idoj en pli malproksimaj arbaroj, kaj havas pli grandan reproduktan sukceson[28][29]. En Himalajo, ĝi estas forte asocia kun la terackultivejoj, kaj ĝi probable disvastiĝis al Himalajo nur kiam tiuj agrikulturaj praktikoj alvenis tien antaŭ 3000 al 4000 jaroj[30] En urboj kie ili estas kune kun la Dompaseroj aŭ la Kampopaseroj, ĝi troviĝas en ĝardenoj kaj malpli konstruataj areoj.[27]. En montetaj setlejoj en Barato, kie ĉeestas kaj la Dompasero kaj la Ruĝa pasero, la Dompaseroj reproduktiĝas ĉe pli konstruitaj areoj kaj merkatoj, dum la Ruĝa pasero estas "pli ofta ĉe pli grandaj domoj kun ĝardenoj kaj malfermaj spacoj"[31]. En urboj, kie ĝi estas la ununura pasero, ĝi ne dependas de arboj kaj reproduktiĝas ĉe domoj kaj manĝas rubaĵojn surstrate[27]. Vintre migrantaj birdoj ĉeestas en malferma kultivata tero kaj ĉeriveraj herbejoj, sed estas neniam for el arbustoj aŭ arboj[27].
En multaj aspektoj de sia kutimaro, la Ruĝa pasero estas simila al la Dompasero kaj al la Kampopasero. Kiel ili, ankaŭ tiu ĉi manĝas surgrunde, sed pasas plej parton de sia tempo ripoze surbranĉe.[32] Malkiel tiuj specioj, ĝi preferas malfermajn, elstarajn branĉojn por ripozo.[1] La Ruĝa pasero estis priskribata kiel timida kaj prudenta fare de kelkaj observantoj, sed J. Denis Summers-Smith trovis ĝin alproksimebla en barataj montosetlejoj.[31] For de la reprodukta sezono, la Ruĝa pasero estas gregema kaj formas arojn por trovi manĝaĵojn, kvankam oni ne scias ĉu ĝi asocias kun aliaj birdospecioj.[33] Vintraj aroj tendencas apartiĝi el homaj setlejoj.[32] La ariĝantaj birdoj kutime manĝas proksime al la grundo, moviĝante antaŭen kiel birdoj el la malantaŭa parto de birdaro moviĝantaj antaŭen, per taktiko kiu nomiĝis "rulomanĝo".[32] La Ruĝa pasero estas ankaŭ socia nokte dum vintro, kaj ĝi formas grandajn komunajn ripozejojn en arboj kaj arbustoj. En la reprodukta sezono, la ino ripozas enneste kaj la masklo nestumas inter proksima foliaro.[32] Plenkreskulo de Ruĝa pasero estas ĉefe semomanĝanta, kaj nutras sin el semojn de herboj kiaj rizo, hordeo, kaj aliaj cerealoj. Kiam estas disponeblaj, ili manĝas ankaŭ berojn, kiajn tiuj de kingore (iaj specioj de Berberis).[9] Oni manĝigas la idojn ĉefe per insektoj, kaj ĉefe raŭpoj kaj larvaj skaraboj akiritaj sur arboj kaj flugantaj insektoj kaptitaj dumfluge.[9][29] Dum la reprodukta sezono ankaŭ plenkreskuloj konsumas insektojn.[9][28] Mortindicoj ĉe la Ruĝa pasero ne estis ankoraŭ studataj, sed oni scias ke multaj junuloj mortas pro infektoj de Isospora, kontraŭ kio tiu birdo havas malmultan reziston.[34] Aliaj konstatitaj parazitoj de la Ruĝa pasero estas Protocalliphora,[35][36] kaj pedikoj Menacanthus.[37]
La reprodukta sezono de la Ruĝa pasero estas mallonga kaj daŭras ĉirkaŭ tri monatoj. La himalaja subspecio cinnamomeus estis konstatita reproduktanta el aprilo al aŭgusto, la nomiga subspecio reproduktiĝas el majo al julio, kaj la subspecio intensior oni supozas ke reproduktiĝas en marto.[38] Dum sia reprodukta sezono, la Ruĝa pasero ne estas gregema, kaj ties nestoj estas disaj uniforme pli ol arigitaj. Ties nestoj estas plej ofte konstruitaj en arbokavaĵoj, ofte jam neuzitaj nestoj de pegoj.[38][39] La Ruĝa pasero estis konstatita reproduktanta kun la Kampopasero kaj la Blanka motacilo en la nestoj de la Nigra milvo, profitante la teritorian defendon de la milvoj por eviti nestopredadon.[40] Aliaj nestolokoj estas aleroj de pajlaj tegmentoj, ŝtonmuroj kaj talusoj, kaj eĉ elektraj konektoskatoloj.[38] En Butano, ili nestumas en truoj en la eksteraj muroj de monaĥejoj, ofte kun la Kampopasero.[14] En Saĥalino, ili foje konstruas izolajn nestojn en arbustoj.[38] La Ruĝa pasero ankaŭ uzas la neuzitajn nestojn de la Ruĝpuga hirundo, kaj oni konstatis paron de Ruĝa pasero klopodante forpeli paron de Nigrakresta paruo el ties nesto.[38]
La masklo elektas la nestolokon kaj uzas ĝin por sia pariĝa memmontrado, kaj pasas multan tempon alvokante proksime. Kiam ino venas ĉe masklo ĉe lia nesto, la masklo komencas memmontriĝi per ceremonia levado de kapo kaj mallevado de flugiloj montrante la bruston antaŭen kaj mallevante sian voston. Li tiam ripete kliniĝas antaŭ la ino, kiu ataketas kaj poste ekflugas se ne estas akceptema.[38] Ambaŭ sekosj partoprenas en la konstruado de la nesto, kiu konsistas el izola, fuŝa amaseto de seka herbo kiu plenigas la nestokavaĵon, kovrata per haŭtaĵoj kaj plumoj por akiri varmon.[14][38][41] La ovoj estas longecaj kun fajna teksturo kaj iom da brilo. Ili estas blankecaj ĝenerale kun griza nuanco kaj brunaj punktoj, strioj aŭ makuletoj.[41][42] La averaĝa grando de la ovoj estas 19.2×14.2 mm.[7] La ovoj estas similaj al tiuj de la Kampopasero, diference en pli senkolora koloro kaj pli mallarĝa formo,[7] kvankam ili ne povas esti separataj el tiuj de aliaj paseroj certe.[43] Okazas du ovodemetadoj de po 4 aŭ foje 5 aŭ 6 ovoj jare.[38] En Hokkaido, la ovodemetadoj okzas inter komenca majo kaj komenca julio, kun du preferataj demetepokoj meze de majo kaj fine de junio.[29] Ambaŭ seksoj kovas kaj manĝigas la idojn, kaj la masklo estas ofte pli aktiva por manĝigado.[38] En Hokkaido, eloviĝintaj idoj pezas ĉirkaŭ 2 al 5 g, kaj elnestiĝo okazas post 14 aŭ 15 tagoj post eloviĝo, kiam tiuj pezas 15 al 55 g.[29] La Komuna kukolo estis aludita en malnova literaturo kiel nestoparazito de la Ruĝa pasero.[44]
En partoj de sia teritorio, la Ruĝa pasero loĝas en urboj, kaj en plej parto de sia teritorio, ĝi ĉeestas ĉe kultivejoj, kaj estas ne grava plago de agrikulturo. Kvankam ili damaĝas rikoltojn, ili ankaŭ manĝigas siajn idojn multe per insektoplagoj.[31][32] En Ĉinio, la Ruĝa pasero estis konstatita kiel kaptiva birdo, kune kun la Kampopasero.[33] En Japanio ĝi estis manĝata en la 1870-aj jaroj kaj venditaj en merkato de Jokohamo.[45] La Ruĝa pasero estas bone konata en Himalajo ĉar en plej parto de lingvoj ĝi havas diferencajn lokajn nomojn disde la Kampopasero.[46] La japana artisto Hokusai pentris la Ruĝan paseron, kaj pro tio, ĝi aperis en poŝtmarkoj montrante japanan arton en Japanio, Gambio, kaj Gujano.[47]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.