Slavoj ŽIŽEK (esperante Slavojo ĴIĴEKO[mankas fonto]) estas slovena sociologo, filozofo, marksisto, psikoanalizisto kaj kulturkritikisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Slavoj Žižek |
|
|
Persona informo |
Slavoj Žižek |
Naskiĝo |
21-an de marto 1949 (1949-03-21) (75-jaraĝa) en Ljubljano, Socialisma Respubliko Slovenio, Socialisma federacia respubliko Jugoslavio |
Religio |
Kristana ateismo • ateismo vd |
Lingvoj |
serbokroata • franca • angla • germana • slovena vd |
Loĝloko |
Ljubljano vd |
Ŝtataneco |
Slovenio (1991–) Socialisma federacia respubliko Jugoslavio (–1991) vd |
Alma mater |
Bežigrad Grammar School (en) - mezgrada eduko Universitato de Ljubljano - filozofio Universitato de Parizo 8 - filozofio (–1986) vd |
Partio |
League of Communists of Slovenia (en) (–1988) Liberala Demokratio de Slovenio vd |
Familio |
Edz(in)o |
Jela Krečič (en) (2013–) Renata Salecl vd |
Profesio |
Okupo |
filozofo politikisto kulturkritikisto teologo publikigisto aktoro psikoanalizisto universitata instruisto psikologo eseisto kultursciencisto sociologo scenaristo vd |
Laborkampo |
Ideologio, politika scienco, marksismo, kinoteorio, ontologio, psikoanalizo, teologio, freŭdomarksismo, filozofio kaj kulturologio vd |
Aktiva en |
Ljubljano vd |
Doktoreca konsilisto |
Jacques-Alain Miller vd |
|
|
Filozofo |
vd |
Fonto: Vikidatumoj |
|
Fermi
Ĵiĵeko estas profesoro ĉe la Universitato de Ljubljano, la European Graduate School kaj ankaŭ gastinstruas ĉe kelkaj usonaj universitatoj. Malgraŭ estinte membro de la komunista partio, Ĵiĵeko kontribuis al ĵurnaloj kritikaj al la registaro. En 1990, Ĵiĵeko sin prezentis kandidato en Prezidenta Voĉdono de la nove formata Slovenio. Simile al Romia kaj Sovetia Triumviraroj, por la unua prezidenta baloto de Slovenio elektiĝis Prezidenta Kvarumviraro, en kiun ne eniris Ĵiĵeko, ricevinte la kvine pli altan sumon de voĉoj.
Aktuale, li estas unu el la plej popularaj el vivantaj filozofoj, kaj inter la plej eldonitaj. Kvankam li ĉefe verkas angle, liaj verkoj tamen ofte tradukiĝas en plurajn ceterajn lingvojn (neniam en esperanton).