From Wikipedia, the free encyclopedia
Sorghum bicolor (L.) Moench (Dukolora sorgo), estas kultivata specio de sorgo, ofte mem nomata simple sorgo, konata surloke ankaŭ kiel durra, jowari, aŭ milo, nome herbo-specio kultivata pro sia greno, kiu estas uzata por manĝo de homoj, animaloj, kaj por la produktado de etanolo. La genro Sorghum originiĝis en Afriko, kaj estas nun kultivata amplekse en tropikaj kaj subtropikaj regionoj.[1]
Dukolora sorgo | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
El tiu genro sorgo, nur du specioj (Sorghum vulgare kaj tiu ĉi Sorghum bicolor), estas kultivitaj sur 470 000 kvadratkilometroj, estas laŭrange la kvina monda greno, post rizo, tritiko, maizo, kaj hordeo, kun 61 000 000 metraj tunoj (60 000 000 longaj tunoj; 67 000 000 longaj tunoj) de ĉiujara tutmonda produktado en 2021.[2] S. bicolor estas tipe ĉiujara planto, sed kelkaj kultivaj variaĵoj estas ĉiujare. Ĝi kreskiĝas en tigoj kiuj povas atingi ĉirkaŭ 4 metrojn alte. La greno estas malgranda, game el 2 ĝis 4 milimetroj de diametro. Dolĉaj sorgoj estas sorgaj kultivaroj kiuj estas produktitaj ĉefe por nutrado, produktado de siropo kaj de etanolo; ili estas pli altaj il tiuj kultivataj por greno.[3][4]
Sorghum bicolor estas la plej kultivata specio de Sorghum; ties naturaj parencoj formas la botanikan genron Sorghum. En kelkaj regionoj kun varmaj klimatoj, ĝi estas eĉ pli grava ol rizo aŭ tritiko. La planto originas de naturaj sovaĝaj specioj kreskintaj en Etiopio antaŭ 5 000 jaroj. Ĉar sorgo estas manĝaĵo kiu malhavas glutenon, ĝi reprezentas manĝeblon taŭgan por personoj kiuj estas celiakiaj. Ĝi posedas kontraŭdiareajn, aŭ adstringajn, kaj homeostazajn proprecojn.
Sorgo estas herbo alta ĝis 2 m, kun folioj dikaj kaj vaksecaj. Malsame ol tritiko aŭ maizo, la folioj restas verdaj ankaŭ post la maturiĝo. La etaj floroj kaj poste la fruktoj (grajnoj aŭ, pli precize, kariopsoj) estas kunmetitaj en grapolaroj, densaj aŭ maldensaj. La grajnoj estas rondaj aŭ longaj.
Ĉiujara herbo kiel aliaj sorgoj, ĝi kreskas 6 ĝis 15 futojn alte, kvankam nanaj specoj estas nur 3 ĝis 7 futoj en alteco. Supra pedunklo estas normale 8 ĝis 18 colojn longa, pintita per branĉita infloresko aŭ paniklo kiu estigas la sem-portantajn fibrojn. La fibroj estas kutime 12 ĝis 24 colojn longaj sed povas esti ĝis 36 colojn longaj; ili estas branĉigitaj direkte al la pinto kie la floroj kaj semo kreskas. La semoj pezas proksimume 30,000/funto, kun furaĝvaloro simila al aveno. Tunon da la fibreca paniklo produktas 900 ĝis 1200 balailoj, nome grapoloj.[5]
Sorghum bicolor estis priskribita de (L.) Moench kaj publikigita en Methodus Plantas Horti Botanici et Agri Marburgensis : a staminum situ describendi 207. 1794.[6]
La unuaj arkeologiaj restaĵoj de sorgo estas ĉe Nabta Plaĝa en Supra Nilo, de ĉirkaŭ 8 000 a.n.e. Tamen, tiuj estis natura sorgo, kun malgrandaj grenoj kaj malforta raĥis. Sorgo estis denaturigita el siaj naturaj prauloj antaŭ pli ol 5 000 jaron en tio kio estas nuntempe Sudano. La plej nova pruvaro de tio devenas el arkeologia kuŝejo ĉe Kassala en orienta Sudano, datita el 3 500 ĝis 3 000 a.n.e., kaj estas asocia kun la neolitika kulturo de la Butana Grupo.[9] Ĝi estis la baza manĝaĵo de la regno Aloa. Kaj ankaŭ de plej el la sub-Saharaj kulturoj antaŭ la epoko de la koloniismo fare de eŭropanoj. [10]
Ekde tiu epoko la ĉefaj kultivaroj estis jenaj:
La sorgogrenon oni ne povas konsumi se oni ne forigas antaŭe la nedigesteblan ŝelon. Dum la transatlantika sklavokomercado, "la nura maniero forigi la ŝelon estis mane, per pistilo kaj pistujo."[12] En Usono sklavinoj faris plimulton de la laboro preparante la sorgon kaj ricevis la taskon purigi la grenon kaj igante ĝin faruno.[12] Sorgo en Usono estis registrita por la unua fojo fare de Ben Franklin en 1757.[13]
Kelkaj variaĵoj de sorgo estis tre gravaj rilate al la komerco de sukero. En 1857 James F.C. Hyde skribis, "Malmultaj varoj estas de la plej granda gravo por ni, kiel popolo, ol la produktado de sukero; neniu lando en la mondo konsumas tiom mumte kiom Usono, en proporcio al ĝia loĝantaro."[14] La prezo de sukero plialtiĝis pro malpliigo de la produktado en Brita Karibio kaj pro pli alta peto fare de la industrioj de sukeraĵoj kaj de fruktokonservaĵoj, kaj Usono estis tre aktive serĉante sukervariaĵon kiu povu esti produktita en nordaj ŝtatoj. La "ĉina sukerkano" keil ĝi estis nomita estis konsiderita planto kiu estus produktiva kaj de grandaj rikoltoj en tiu regiono.[15]
Richard Pankhurst informis (citante Augustus B. Wylde) ke en la 19-a jarcenta Etiopio, la variaĵo durra estis "ofte la unua kultivaĵo plantita en nove kultivataj teroj", klarigante, ke tiu cerealo ne postulas tiom fortan plugadon kiom aliaj kultivaĵoj, kaj ke ĝiaj radikoj ne nur malkomponiĝas en bona sterko, sed ili ankaŭ helpis rompi la grundon sen elĉerpi la subgrundon.[16]
En rakontoj de 19-a jarcento en Eŭropo, multaj uzis la terminon "millet" por referenci kaj al perlomileo kaj al sorgo. Milho, en portugalaj referencoj aludis kaj al maizo kaj al sorgo, kaj esploristoj supozas, ke tio okazas ĉar ilia vegetativa ciklo estas tiom simila. Tamen, kiam sorgo maturiĝas ĝi produktas spikon de eksponitaj grenoj, kio estas tre diferenca disde maizo kiu produktas ŝelon por la spadiko. En eŭropaj priskriboj kaj rakontoj, estas malfacile certigi ĉu temas pri referencoj al maizo, mileo aŭ sorgo. Ĉiuj tiuj tri kultovaĵoj estis kultivitaj en Afriko kaj vendataj per ŝiopj de la sklavokomercado.[12]
La specio Sorghum bicolor,[17] indiĝena el Afriko kun multaj kultivitaj formoj nun,[18] estas grava kultivaĵo tutmonde, utiligitaj por manĝaĵo (kiel greno kaj en sorgosiropo aŭ "sorgmelaso"), furaĝo, produktaĵoj el alkoholo, kaj biofueloj. La plej multaj specioj estas arid- kaj varmec-toleremaj, kaj estas aparte gravaj en aridaj regionoj, kie la greno estas unu el la bazaj varoj por malriĉaj kaj kamparanaj homoj. Tiuj specioj formas gravajn komponantojn de paŝtejoj en multaj tropikaj regionoj. Sorghum bicolor estas grava manĝkultivaĵo en Afriko, Mezameriko, kaj Sudazio kaj estas la "kvina plej grava grenrikolto kultivita en la mondo".[19]
La ĉefaj produktantoj de S. bicolor en 2022 estis Niĝerio (12%), Usono (10%), Sudano (8%), kaj Meksiko (8%).[20] Ĝi estas sukcese kultivata en Eŭropo: la plej grava produktanto laŭ kvanto de kultivita areo estas Francio, sekvita de Italio, Hispanio kaj kelkaj sudorienteŭropaj landoj kun kultivareoj de kelkaj miloj da hektaroj.[21] Sorgo kreskiĝas en ampleksa gamo de temperaturoj, altaj altitudoj, kaj damaĝitaj grundoj, kaj povas rekuperi la kreskadon post iome da sekego. Optimuma kreskotemperatura gamo estas de 12-34º C, kaj la kreskosezono daŭras dum ~ 115-140 tagoj. [22] Ĝi povas kreskiĝi en ampleksa gamo de grundoj, kiel ĉe troaj argilaj ĝis sablecaj grundoj kun pH tolero gama el 5.0 ĝis 8.5.[23] Ĝi postulas plugeblan kampon kiu estu lasita nekultivita dum almenaŭ du jaroj aŭ kie estis kultivciklo kun legumoj en la antaŭa jaro.[24] Diversigita 2- aŭ 4-jara kultivciklo povas plibonigi la sorgan rikolton, aldone farante ĝin pli rezistanta al la nekonsistantaj kreskokondiĉoj.[25] Laŭ kriterioj de nutropostuloj, sorgo estas komparebla al aliaj cerealgrenaj rikoltoj kaj oni postulas nitrogenon, fosforon kaj kalion por havi sukcesan rikolton.[26] Tiu ĉi kultivaĵo havas kvin trajtojn kiuj faras ĝin unu el la kultivoj plej rezistantaj al sekego, nome la jenaj:
Etapo | Kio [22][27] |
---|---|
I | Apero, dependante de la aertemperaturo kaj de la grunda malsekeco inter 3 kaj 10 tagoj post semado |
II | Koliero de la tria folio videbla |
III | Koliero de la kvina folio videbla, ~21 tagoj post apero |
IV | Ŝanĝo el vegetativa al reproduktiva kresko, etendo de 7 ĝis 10 folioj, flora dekomenco |
V | Ĉiuj folioj estas tute ekspansiitaj |
VI | Duono de plantoj burĝonantaj (en la kampo, aŭ en unuopa planto) |
VII | "Neforta sekego": perdo de ~50% de la seka pezo |
VIII | "Forta sekego": perdo de ~75% de la seka pezo, nutropreno kompleta |
IX | Fiziologia matureco: maksimuma seka pezo de la planto atingita |
S. bicolor estas riĉa en mineraloj kiel fosforo, kalio kaj zinko.[28] La nutrovaloroj de S. bicolor estas kompareblaj kun tiuj de rizo, maizo kaj tritiko. La energivaloro de 100 g de grenoj de S. bicolor gamas el 296.1 ĝis 356.0 kcal.[28] La grenoj enhavas 60 – 75% de karbohidratoj, 8 – 13% de proteinoj kaj 4 – 6 % de graso.[29] La enhavo de saĥarozo kaj glukozo en la tigo estas de 10 – 16%.[29] En komparo kun la sukera kano, ĝi havas sukerenhavon de 10 - 20%. Tiel S. bicolor povas esti uzita kiel alternativo al la sukera kano. La malalta digesteblo de la sorgamelo estas okazigita de la asocio inter la amelgranuloj kun la proteinoj kaj la taninoj.[28] La digesteblo de la proteinoj estas pli malalta ol tiuj de tritiko kaj maizo.[28] Kontraste al la prolaminoj de tritiko, hordeo kaj sekalo, la kafirinoj de sorgo ne okazigas alergiajn reagojn aŭ memimunan reagon ĉe homoj.[28] Krome, la proprecoj de sorgo inhibas la elsendon de toksaj peptidoj rilataj al gliadino, farante S. bicolor greno tre sekura por konsumado fare de personoj kun celiakia misordo.[28] Sorgo estas la plej fajna surogato de tritiko kaj de rizo, kiam temas pri nutrado ĉar ĝi havas altajn nivelojn de tiamino, niacino, riboflavino, kaj foliata acido.
La sukcesa kontrolo de fiherboj estas granda defio en la kultivado de sorgo pro ĝia malrapida junkreskado. Kontrolon oni povas plenumi mekanike, sed necesas fari ĝin zorge ĉar sorgo havas fajnan kaj neprofundan radiksistemon.[21]
Insektodamaĝo estas granda minaco al dukolora sorgo. Oni registris ĉirkaŭ 150 speciojn damaĝantajn sorgon je diferencaj stadioj de disvolviĝo. Tiu minaco generas gravan perdon de biomaso.[30] Dukolora sorgo estas gastiganto de parazita planto Striga hermonthica.[31] Tiu parazito estas detruega plago por la rikoltoprodukto. La Eŭropa maizborulo (Ostrinia nubilalis) estis enmetita en Nordamerikon pere de transportado de infestita de sorgatakanta maizborulo.[32]
Ekzemple de multaj aliaj plagoj oni registris la jenajn plagospeciojn en sorokultivejoj de norda Malio.[33]
Krome Sitophilus zeamais (maiza kurkulio) kaj Sitotroga cerealella (Angulemia grentineo) atakas stokitan sorgon kaj maizon.[33]
Sorgo produktas ĥitinazojn kiel defendaj kemiaĵoj kontraŭ fungaj malsanoj.[34] Genetika transgenezo de aldonaj ĥitinazojn povas pliigi la rezistadon kontraŭ fungaj malsanoj en tiu kultivaĵo.[34]
La rikoltado estas farita ĉefe mane en disvolviĝantaj landoj. La paniklon enhavantan la grenojn oni fortranĉas el la tigo kiam oni atingas taŭgan malsekecon de 16-20 %. Semomaturecon oni povas rekoni pro la apero de nigra makuleto ĉe la konekto inter semo kaj planto. [22] Drasadon oni povas fari jen mane jen mekanike. Antaŭ stoki la semojn, ili postulas atingi enhavon de humideco de nur 10%, ĉar pli alta enhavo de humideco kontribuas al la kresko de ŝimo kaj al la nedezirata ĝermado de la semoj.[35]
Kelkaj specioj de sorgo, inter kiuj Sorghum bicolor, povas enhavi nivelojn de hidrogena cianido, hordenino kaj nitratoj mortigajn por paŝtantaj bestoj en la fruaj stadioj de la kresko de la planto. Se emfazite per arideco aŭ varmeco, plantoj ankaŭ povas enhavi toksajn nivelojn de cianido kaj/aŭ nitratoj ĉe pli postaj stadioj en kresko.
Sorgo estas vaste kultivata en la duonsekaj tropikoj de Azio kaj Afriko (nuntempe ankaŭ de Ameriko). Tie ĝi dependas ĉefe de la pluvo. Kvankam, ĝia rikolto sub optimumaj kondiĉoj estas je pli ol 10 tunoj ĉiuhektare, la malriĉaj agrikulturistoj en Azio kaj Afriko rikoltas nur inter 500 kaj 800 kilogramoj en ĉiu hektaro. Tiu rikolta malgrandigo okazas pro diversaj kialoj - insektoj, malsanoj, trudherboj kaj la malsekego. Plie, ĉar la planto troviĝas en tre diversaj grundtipoj, plibonigo de la rikoltkapablo de sorgo tipe okazas per plibonigado de la kultivpraktikoj.
Laŭ Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (FAO)[36], la jara monda produkto de sorgo balanciĝas kutime inter 55 kaj 65 milionoj da tunoj (Mt). En 2013 ĝi estis 61,5 Mt.
La plej grandaj produktantaj landoj estas Usono, Meksiko, Niĝerio kaj Barato, sed ankaŭ ilia ordo ŝanĝetas: dum multaj jaroj Usono estis ĉe la unua loko, sed en 2012 la unua produktanto estis Meksiko, en 2011 Barato kaj en 2006 Niĝerio. Sume, Ameriko kaj Afriko produktas preskaŭ 80% de la monda sorgo.
Monde, sorgo estas la kvina greno laŭ produktata kvanto, post maizo, rizo, tritiko kaj hordeo; en Afriko (sume) ĝi estas kvara, antaŭ hordeo, kaj proksimume egalas tritikon; en centra Afriko ĝi estas dua, superata nur de maizo[38].
Ruĝa sorgo (红高粱, Hong Gao Liang) estas ĉina filmo de 1987 de la reĝisoro Zhang Yimou, bazita el du romanoj de la Nobel-premiito Mo Yan nome Ruĝa sorgo kaj Sorga vino. En la intrigo de ambaŭ verkoj sorgo ludas gravan rolon kiel pejzaĝo (sorgokampoj), kaj ĉar la edzo de la ĉefa rolulino havas distilejon el sorgo. Produktado de vino el sorgo estas grava kaj en tiuj verkoj kaj en la ĉina kulturo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.