cover image

Sunsistemo

planeda sistemo ĉirkaŭ Suno, en kiu homoj vivas / From Wikipedia, the free encyclopedia

La Sunsistemo estas stelsistemo en la Lakta Vojo, kiu inkluzivas la Sunon, la Teron, sep aliajn planedojn, iliajn naturajn satelitojn kaj milionojn da aliaj objektoj: kaj amason da planedoidoj, asteroidoj, kometoj kaj malpli grandaj objektoj ĝis kosma polvo kaj plasmo interplaneda.

Solar_System_true_color.jpg
Ĉefaj trajtoj de la Sunsistemo (ne laŭskale). Sin prezentas meze la granda Suno, dekstre de ĝi la kvar internaj planedoj (Merkuro, Venuso, Tero kaj Marso), sekve la asteroida zono kaj maldekstre supre la kvar eksteraj planedoj (Jupitero, Saturno, Urano kaj Neptuno) kun la trans-Neptuna planedoido Plutono en la supra maldekstra angulo. Maldekstre meze videblas unu kometo kun vosto.